Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Josip Pleadin / Kongreso de kroataj esperantistoj en Bjelovar

Kongreso de kroataj esperantistoj en Bjelovar

de Josip Pleadin Laste modifita: 2011-03-14 12:42
Por la 9-a kongreso de kroataj esperantistoj, okazonta la 14-an kaj 15-an de majo 2011 en Bjelovar, regas nekutime granda intereso inter la enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ĉar la unua aliĝperiodo finiĝos la 31-an de marto, ni invitas ankaŭ vin aliĝi.
Kongreso de kroataj esperantistoj en Bjelovar

Logoo de la kongreso

La ĉefa temo de la 9-a kongreso de kroataj esperantistoj estas la 100-jariĝo de aperigo de la unua traduko el la kroata literaturo - "La trezoro de l' oraĵisto" de August Šenoa, kiun en 1911 tradukis kaj proprakoste eldonis la bjelovara esperantisto Fran Kolar - Krom. Bjelovar cetere havas longan tradicion de Esperanto, ĉar la tiea Esperanto-societo estis fondita en 1909, tuj post la zagreba Unuiĝo de kroataj esperantistoj (UKE). La urbo Bjelovar tamen neniam gastigis jugoslavian aŭ kroatan Esperanto-kongreson nek alian iom pli gravan Esperanto-aranĝon, kaj per ĉi tiu kongreso oni deziras korekti tiun historian eraron. La urbaj kaj departamentaj instancoj tre pozitive akceptis la ideon pri organizado de Esperanto-kongreso en Bjelovar. La kongreson aŭspicios la Urbo Bjelovar surfrunte kun la urbestro Antun Korušec, kiu persone aliĝis al la kongreso kiel la unua kongresano. La duan kongresan tagon, respektive la kongresan ekskurson aŭspicios la Departamento Bjelovar-Bilogora kun sia estro Miroslav Čačija. Kiel honora gasto la kongreson partoprenos ankaŭ la nepino de Fran Kolar, s-ino Mirjana Hnilička el Beogrado. El la ampleksa kongresa programo ni elstarigu nur kelkajn erojn. En la oficiala parto estos subskribita interkonsento pri kunlaboro inter Kroata Esepranto-Ligo kaj Hungaria Esperanto-Asocio. En la kultura parto estos prezentita dokumenta filmo pri Fran Kolar - Krom, preparata de Dokumenta Esperanto-centro, muzikan programon en Esperanto prezentos la kultur-arta societo "Golub" el Bjelovar, teatraĵon inspiritan per la verko de Šenoa prezentos lernantoj de Ekonomika kaj buroteknika lernejo el Bjelovar. Estos prezentitaj pluraj novaj libroj, inter kiuj, enkadre de kroata-hungara kunlaboro ankaŭ la kroata eldono de la romano "Sklavoj de dio" de Géza Gárdony, tradukita de Aleksandar Kocian al la kroata pere de Esperanto. Aparte interesa estos prezento de du porinfanaj libroj en Esperanto: "La kapreolido Pirgo" de la verkistino Anđelka Martić (tradukita de Josipa Katunar) kaj la Esperanta eldono de "La vivo de Damoru" (tradukita de Probal Dasgupta), konata el la eŭropa projekto realigita de Kroata Esperanto-Ligo. Prezentota estos ankaŭ monografieto pri la longa historio de Esperanto en Bjelovar. Recitos poeziaĵojn Vida Jerman kaj muzikos junaj muzikistoj de Muzika lernejo de Bjelovar. Posttagmeze okazos malfermo de granda Esperanto-ekspozicio en la reprezenta ejo de la Urba muzeo, kiu inkluzivos ankaŭ la filatelan parton. La 14-an de majo funkcios en la loka poŝtoficejo speciala poŝta stampo, kaj estos eldonita filatela koverto. Post la ekspozicio (malfermota oficiale unu tagon pli frue, la 13-an de majo) sekvos amikumado kun malfrua tagmanĝo kaj (danc)muziko ĝis noktaj horoj. La 15-an de majo la kongresanoj ekskursos al urbo Daruvar, kie ni vizitos konatan vinproduktiston, konatiĝos kun la urbaj vidindaĵoj, post kio tra Grubišno Polje ni atingos la vilaĝon Veliki Grđevac, la naskiĝvilaĝon de Mato Lovrak, porinfana verkisto, aŭtoro interalie de la romano "La kamaradaro de Petro Nodeto" kiu estas tradukita al Esperanto. La komuna tagmanĝo okazos en la rekreacia centro Kukavica, kie ni spektos ankaŭ programon de lokaj folkloristoj. Aktualaĵojn pri la kongreso vi povas legi en la kongresa retejo: http://www.ipernity.com/home/kroata.kongreso Kongreskotizo (ĝis la 31-a de marto): 100,00 kunaoj (ĉ. 14 eŭroj). La kongresa kotizo inkluzivas la festan tagmanĝon la 14-an de majo. Fruaj aliĝintoj povas atingi Bjelovar el Zagrebo per organizita senpaga kongresa buso (nun disponeblas ankoraŭ ĉirkaŭ 15 sidlokoj). Publika transporto al/el Bjelovar estas ofta kaj la urbo facile atingebla. Fruaj aliĝintoj povas ankaŭ senpage ĝui la kongresan ekskurson (disponeblaj ankoraŭ ĉirkaŭ 20 sidlokoj). Pri ĉiuj detaloj bonvolu kontakti la LKK-on: lkk.bjelovar@gmail.com