Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Miroslav Hruška / IJK en Kievo pli malmultekostiĝis, sed...

IJK en Kievo pli malmultekostiĝis, sed...

de Miroslav Hruška Laste modifita: 2011-06-04 17:51
Nekredebla, sed tamen. Nunjara IJK en Kievo de la 14-a ĝis la 21-a de junio kostos partoprenantojn malpli, sed ne ĉiuj partoprenantoj povos ĝui tiun ĉi rabaton. Kial? Kio okazis? Kiu profitos kaj kiu ne ĝuos rabaton?
La fifama krizo tre senteble tuŝis Ukrainion – plialtiĝis kosto por elektro, akvo, lukostoj... Tio kaŭzis ne tre grandan plialtiĝon de la loĝkostoj: Tendo – 6 € tutperiode por ĉiu tendumanto, amasejo – 22 € (antaŭe 20 €), 5-lita kun tolaĵoj – 40 € (nova kategorio de ĉambroj), 5-lita sen tolaĵoj – 30, 4-lita kun tolaĵoj – 42 € (antaŭe 40 €), 4-lita sen tolaĵoj – 32 € (antaŭe 30 €). Do, pri kiu rabato mi parolas? En tiu ĉi kazo oni devos pagi 2 € plu. Tio estas ja malrabato! Laŭ informilo, kiu estis sendita al partoprenantoj, organizantoj ŝanĝis la manĝejon. Kaj ĝuste de tio profitos partoprenantoj, kiuj mendis manĝojn. Anstataŭ 75 € ili pagos nur 65 €. 10 € en okcidenta Eŭropo estas ne tro da mono, sed por Ukrainanoj tio estas grava rabato. Do, paradokse tiuj, kiuj mendis manĝojn, ĝuos 10 € da rabato por la manĝoj (precize nur 8 €, ĉar oni devas kalkuli kun 2 € plu por la loĝado), sed tiuj, kiuj aliĝis kiel memzorgantoj, devas krompagi 2 €. Ĝis nun aliĝis pli ol 250 aliĝintoj. Miropiro
ClareHunter
ClareHunter diras:
2011-06-03 10:33
Interese! Mi aligxis antaux monatoj sed ne ricevis tiun informilon, do ne sciis. Dankon :)