Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / andrejg / Majkrosofto akuzas: Guglo subtenas Esperanton!

Majkrosofto akuzas: Guglo subtenas Esperanton!

de Andrej Grigorjevskij Laste modifita: 2011-01-15 22:37
Pamfleto de Microsoft-a propagandisto parodie akuzas Google pri subtenado de Esperanto. La pamfleto vekis viglajn diskutojn en la komputilista mondo, samtempe levinte la temon de Esperanto kaj internacia lingvo.
Majkrosofto akuzas: Guglo subtenas Esperanton!

La E-flageto ilustranta la pamfleton

Kunlaboranto de Majkrosofto Tim Sneath (t.n. "evangeliisto", do, propagandisto de la programaj varoj kaj servoj de la Korporacio) publikigis la 11-an de januaro 2011 pamfleton kontraŭ alia superkorporacio, Google. En la teksto estas rekte aludata la decido de Google forpreni subtenon de patente protektita, sed vaste uzata video-kodigilo H.264 el ties retumilo Chrome. Anstataŭ ĝi Google deziras antaŭenigi patente liberajn ("neŭtralajn") video-kodigilojn, kiel WebM.

La pamfleto trafis al la novaĵstrioj en eventuale ĉiuj mondaj komputilistaj amaskomunikiloj kaj estis vigle diskutata en multegaj laŭtemaj forumoj. Ĉar en la pamfleto gravan rolon ludas Esperanto, nia lingvo estas pridiskutata samtempe - kaj foje ne malpli vigle ol la ĉefa demando.

Sube sekvas la plena E-lingva traduko de la pamfleto. Por kompreni la mokajn aludojn oni devas atenti la hiperligilojn.


Malfermita letero de la Prezidanto de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Guglo

La kapablo de la mondo por interhoma komunikado estas la ŝlosila faktoro por ĝia rapida evoluo kaj ekonomia kresko. Lingvo Esperanto estis inventita en la pasinta jarcento kiel politike neŭtrala lingvo, kiu plifortigus pacon kaj internacian interkompreniĝon. Ekde la starto ni klare vidis la avantaĝojn de artefarita lingvo:

  • Pura formo de komunikado kiu estas libera de kultura kunteksto;
  • Vasta akceptado de proksimume 10000 parolantoj;
  • Sendependaj (sed plejparte interkompreneblaj) dialektoj, kiuj ne nur donas aldonajn elekteblecojn al la parolantoj, sed ankaŭ plifortigas sanan konkuradon kaj modernigadon.

Ni antaŭvidas eĉ pli da komunikado inter homoj en la venonta jaro kaj tial koncentrigas niajn investojn en la lingvojn, kiujn ni kreis surbaze de la principoj de artefaritaj lingvoj. En tiu ĉi etapo, ni ŝanĝas la parolatan kaj skriban lingvon de nia ŝtato por fari ĝin konforma al la formo de lingva interkomunikado jam subtenita de la Lingvokreada Societo.

Antaŭ ĉio, ni subtenas Esperanton kaj Klingonan lingvon, kaj estonte konsideros plian subtenon por aliaj altkvalitaj artefaritaj lingvoj. Kvankam la angla havas gravan rolon en la aktuala lingva komunikado, kiel nian celon por ebligi liberan progreson, ĝia plua uzado kiel komunikilo en tiu ĉi lando estos malpermesita kaj niaj rimedoj estos dediĉitaj al la lingvoj, kiuj ne estas kompromititaj per reala uzado.

Tiuj ŝanĝoj okazos en la sekvaj kelkaj monatoj, sed ni anoncas pri ili nun por doni al la civitanoj, uzantaj aliajn lingvojn la eblecon por traduki la mondajn bibliotekojn en Esperanton.

Dankon, nedankinde! [La lasta frazo en la teksto estas originale en Esperanto]