Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Mortintaj E-retpaĝoj (post forpaso de ĝiaj kreintoj) / Alvoko de Barbara Pietrzak

Alvoko de Barbara Pietrzak

de Dario Rodriguez Laste modifita: 2011-02-18 07:18
Barbara Pietrzak dissendis alvokon petante reagon al la ĉesigo de la esperantaj elsendoj de Pola Radio. Ŝi sugestas skribi al la plej altaj instancoj de Pollando (Prezidento de la Respubliko, Ambasadoroj, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj kaj ankaŭ al la esperantista eŭrodeputitino Malgorzata Handzlik), krome al la prezidanto de Pola Radio. Ĉiuj koncernaj retadresoj (ligiloj) kaj strataj adresoj aperas en ŝia alvoko. Jen ŝia mesaĝo:
Karaj, Kiam aŭtune 2006 mi, kiel la estro de la E-Redakcio de Pola Radio turnis min al la vasta aŭskultantaro pri subtena helpo por malebligi forigon de la E-programoj el la oferto de la por-eksterlanda programo de Pola Radio ni sciis pri rapidapaŝe proksimiĝanta minaco. Tiam ni skribis, ke ne eblas allasi, ke la eventuala malapero de esperantlingvaj programoj de PR restu seneĥa. La solidara reago de niaj ge-aŭskultantoj kaj la tuta E-komunumo alportis pozitivan rezulton, kvankam – kiel poste evidentiĝis – E-Redakcio ne restis en la Porkesterlanda Programo. La interretaj E-programoj ektroviĝis en la Interreta Fako de PR iom kaŝe al la ekstera mondo, sed ne al la esperantistaro. La rete elŝuteblaj kaj aboneblaj E-elsendoj kaj la nova portalo de la Redakcio por ĉiuj signifis daŭrigon, eĉ se plagitan per limigoj en la 2009 kaj en 2010. Ĉi-merkrede, la 16-an de februaro 2011 pasas jam du semajnoj.. post kiam sur la muro de Amikaro de PR en Esperanto en la socia portalo Facebook aperis la informo de Gabi Kosiarska, ke: “…. hodiaŭ ni havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la Estraro de PR ekde hodiaŭ mi ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn”. Tiu anonco elvokis tujan bruetan reagon en la grupo Amikaro en la socia portalo Facebook, en Libera Folio, en mesaĝoj de la geaŭskultantoj, alvokon de nia eksa kolego Andrzej Pettyn ekprotesti. Dume venas neniuj kromaj klarigoj flanke de PR. Sendepende do, kiel aspektos la estonteco de la E-programoj de PR esperantistoj rajtas starigi demandojn. Ĉar ni mem ne povas doni la respondojn, jen kelkaj adresoj, ĉe kiuj eblas ilin peti:: 1)Prezidanto de PR, Jaroslaw Hasinski: Sekretariatprezesa@polskieradio.pl jaroslaw.hasinski@polskieradio.pl 2)Ambasadoj kaj Polaj Kulturinstitutoj en via lando; http://embassy.goabroad.com/embassies-of/Poland 3)Malgorzata Handzlik, eŭrodeputitino: Bruselo. La kontakto estas atingebla pere de ŝiaj oficistinoj: Agnieszka Bajno agnieszka.bajno@europarl.europa.eu kaj Marta Szafranska marta.szafranska@europarl.europa.eu ; rekta adreso: malgorzata.handzlik@europar.europa.eu En sia pollingva biografio en la Intereto Malgorzata Handzlik informas, ke ŝi flue regas Esperanton kaj subtenas projektojn ligitajn kun la popularigo de tiu ĉi lingvo en la mondo”. Eblas do peti ŝian intervenon, ankaŭ pri tio, ke la E-programo forigita el la oferto de la poreksterlanda programo de PR, revenu tien pro sia rolo promocianta Pollandon, informanta pri la lando, en kiu Esperanto estis lanĉita. Ĝuste tio fundamentas vian emocian rilaton al la Pollando, pola vivo, pola kulturo, vidindaĵoj. 4) Pola ministro por la eksterlandaj aferoj: Radoslaw Sikorski; kontakto pere de lia afer-prezentanto: rzecznik@msz.gov.pl ; poŝta adreso de la ministerio: al. Jana Ch. Szucha 23, 00-580 Warszawa, PL 5) Prezidento de Pollando, Bronislaw Komorowski: listy@prezydent.pl ; poŝta adreso de la kancelario: ul. Wiejska 10, 00-902 Warszawa, PL Dum la Jubilea UK en Bjalistoko 1959 li estis la Alta Protektanto de la Kongreso. En sia mesaĝo li skribis: “Estimataj gesinjoroj, kun vera ĝojo mi ricevis la informon, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Bjalistoko. Kiam vi alvenos al la urbo, en kiu antaŭ 150 jaroj naskiĝis la kreinto de Esperanto, antaŭ vi staros la demando pri la signifo de internacia lingvo por hodiaŭ, kiu estas la slogano de la Kongreso. La demando pri “paca ponto inter la popoloj” estas starigata en unika momento por Pollando: dum la 20-a datreveno de la reakiro de la polaj libereco kaj demokratio kaj la 5-a datreveno de pligrandiĝo de Eŭropa Unio per ŝtatoj de la mezorienta Eŭropo. La revo pri paco kaj sekureco estis aparte grava kaj signifa. La projekto krei universalan lingvon, kiu ebligu dialogon kaj kompreniĝon inter la popoloj, estas valora paŝo al realigo de tiu ĉi revo. Dezirante al vi fruktodonajn kunsidojn kaj agrablajn tagojn en la urbo, en kiu memoro pri Ludoviko Zamenhof daŭre vivas, mi volus rememorigi al vi la datrevenojn, kiuj estas aparte gravaj por Pollando. Kun estima saluto,Bronislaw Komorowski, Marŝalo de la Sejmo de la Pola Respubliko” Argumento, kiu havas apartan gravecon, estas ne sole la fakto, ke Pollando estas “la lulilo de Esperanto”, plurfadene ligita kun la kreinto de la lingvo kaj Esperanto, sed ke dank’ al Esperanto vi povis konatiĝi kun Pollando, ekscii pri ĝia socia-ekonomia realo, kulturo, turismo. Korespondaĵoj estu verkitaj en via nacia lingvo kun eventuala E-traduko. Se via lingvo apartenas al la malmulte konataj (kiel dana, estona, finna, hungara k.s.) uzu prefere la anglan, sed klarigu, pro kiuj motivoj vi ne uzas ĝin, kiel lingvon por havi deziratajn informojn pri Pollando. Kompreneble divers-adrese oni uzu malsamajn argumentojn; ne forgesu tamen atentigi, ke “ĉesigo de la E-programoj signifas ĉesigon de fidindaj informoj el Pollando kaj pri Pollando”. Bv. kompletigi tiun konstaton per via propra opiniesprimo. Sendube vi havas multajn argumentojn, jen kelkaj pliaj ekzemploj: - dank’ al la E-lsendoj vi sekvis la lastajn transformiĝojn de Pollando, membriĝon de Pollando en la Eŭropa Unio. Baldaŭ Pollando ekprezidos la laborojn en la Konsilio de la Unio, sed ĉu vi povos esti bone informita pri tiuj laboroj kaj la prezidanta ofico ? Entute mallonge informu, kiel vialandaj amaskomunikiloj informas pri Pollando. - en via lando antaŭ jaroj setliĝis multaj poloj. Nun multaj iliaj posteuloj vivas kiel viaj najbaroj, amikoj, eble vi mem havas polajn praradikojn. Tio elvokas scivolemon pri Pollando, kiun en rekta maniero vi povis kontentigi pere de la E-elsendoj. Aŭ – en la lastaj jaroj multaj poloj venis al via lando por studi aŭ labori…… Tiuj kontaktoj vekis vian pli grandan scivolemon pri Pollando; - vi jam eksciis pri la nunjara popolnombrado en Pollando kaj la eblo, ke en ĝi multaj personoj krom la pola povos difini sian lokan lingvon kaj etnon. Tio multe interesas vin, sed ĉu vi trovos facile informojn pri tio ? - dank’ al la E-programoj vi multon lernis pri la turismaj valoroj de Pl. Tio helpis al vi fari jam viziton (vizitojn) kaj vi ŝatus eble reveni. Vi ligis jam multajn kontaktojn kun poloj, i.a. ĝuste kun esperantistoj; - Esperanto apartenas al la fierindaj heredaĵoj, kiujn Pollando donis al la mondo. Kun rekono vi memoras la rezolucion de la pola parlamento el la 2008-a jaro kaj ne komprenas, kiel post ĝia proklamo Pollando mem ne agnoskas E-on, kiel la lingvon de efika komunikado inter reprezentantoj de diversaj nacioj kaj etnoj tra la mondo, forigante el Pola Radio tiulingvajn informojn pri Pollando. Sed vi rajtas memori kaj memorigi – kiel plurjara aŭskultanto de la E-elsendoj de PR - ke post la provo likvidi la E-Redakcion de PR en la Poreksterlanda Programo” en la 2006-a jaro la estroj de PR deklaris, ke la E-elsendoj ne estos forigitaj el la PR. Jen kelkaj sufloroj pri reagemo, pro kiu ni anticipe dankas, En la nomo E-Fako de Pola Radio – Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak
madridano
madridano diras:
2011-02-17 21:32
En la alvoko de Barbara Pietrzak la adreso de la eŭrodeputitino Margareta Handzlik aperas erare. La ĝusta adreso estas:..........
malgorzata.handzlik@europarl.europa.eu
chielismo
chielismo diras:
2011-02-18 16:07
Mi sendis al..., kvankam mi scias ke ajna skribo estos vana antaŭ bankrotiĝonta ŝtato. Haha, se EU evoluos ĝis tiam, kiam ĝi necesos ŝpari moneron, alvenos tempo serioza por konsideri monŝparan lingvon Esperanto neŭtrala por ĉiuj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-18 16:29
Kara Chelismo,

jes, vi pravas, sendi cxu ne sendi nenion sxangxos, cxar tiuj kiuj forigis Esperanton de Pola Radio, ricevis suficxan sumon de British Council, do ne temas pri monsxparo, sed por substreki gravecon de la angla kaj forigi eventualan konkurenton. Ili mem scias, ke pli aux malpli frue la euxropaj popoloj ne lasos sin por dauxro lingve sklavigi, esti popoloj de dua cxu tria klaso, dum nur unu flanko profitas.
Mi nur miras, ke intelektuloj estas tiel blindaj kaj ne antauxvidas ecx pro tio fiaskon de EU.Neutrala interkompreno estas ja pli grava ol komuna himno, cxu mono.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-18 16:38
Al tiu parlamentanino vi ne bezonas skribi. Gxis nun mi nenion auxdis, ke sxu sukcesis cxu provis fari por Esperanto.
Sxi plej bone scias pri la fabelo de persona invitado de EU-deputitoj al UEA- kongresoj.
Kion mi rimarkis, estis nur konsilo kaj reklamo de la angla.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-19 07:59
Kara Barbara,

mi fakte ne volis tion skribi, cxar almenaux post la lasta Arkones, kie vi montris vian demokratan trajton, ne sxatas kontrauxdirojn.

Tamen, por la legantoj estu ne misinformitaj, bonvolu gxustigi, ke jubilea kongreso okazis ne en Bjalistoko , sed en Varsovio kaj Bronislaw Komorowski, tiame ankoraux knabo, kiu komencis lerni skribi, ne povis esti Alta Protektanto.
madridano
madridano diras:
2011-02-19 11:13
Barbara nur eraris pri la dato. Ne temis pri Kongreso de la jaro 1959, sed pri tiu de la jaro 2009, en Bjalistoko. Kaj certe s-ro. Komorowski sendis la saluton priskribitan far Barbara. Tiam s-ro Komorowski estis Prezidanto de la Pola Parlamento.
madridano
madridano diras:
2011-02-21 21:25
Jen respondo de Polskie Radio al Neil Blonstein, reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj (el forumo "Reago"):

Dear Sir,

On behalf of the Chairman of Polish Radio I would like to thank you for your letter. I agree with your opinion on the role and significance of Esperanto language.
At the same time, I would like to point out that Polish Radio ended broadcasting the Esperanto programme more than four years ago, in December 2006.
Since then we have been maintaining a modest online website. Currently, due to budget restrictions we are unable to continue updating a website that only 0,08% of our users are able to use.

Yours sincerely,

Andrzej Mietkowski
dyrektor, redaktor naczelny - portal polskieradio.pl
editor-in-chief - polskieradio.pl
Polskie Radio SA, Niepodległości 77/85, 00-977 Warszawa
t. +4822 645 39 32 | k. +48 508 011 329 | e. andrzej.mietkowski@polskieradio.pl
redakcio
redakcio diras:
2011-02-26 11:44
[Ginette Martin petis la redakcion afiŝi ĉi tiun komenton, ĉar ŝi mem spertis teknikajn problemojn.]

Jen la respondo kiun mi ĵus ricevis de la estro de Pola radio. Mi skribis angle, do li respondis angle. Mi skribas pli-malpli bonan tradukon sube.
La argumento ŝajnas mona kaj ne politika.
Vere Pollando estas en tre mizera situacio !
Mi ŝatus scii, ĉu Pola Radio pli bone fartas post tiu elĵeto de la helpo al esperanto-programo ?
Kion diri, ni ne estas en la kontoj de Pola Radio, kaj ne povas obĵeti ion ajn. Bedaŭrinde.
Sed Esperanto postvivos sen ili, feliĉe !
Restas tiu bela rolo, kiun havis Pola radio dum kvindek jaroj, restas nia danko pro tiom da interesaj elsendoj.
Certe Ĉina Radio estos tre kontenta transpreni la rolon.
Mi jam sendis mesaĝon al 4 personoj, kaj ne scias kion fari pli. La mesaĝo al adreso de rzecnik revenis al mi kun la mencio "nekonata adreso".

Polish Radio
 From: Mietkowski Andrzej <Andrzej.Mietkowski@polskieradio.pl>
 To: "gimavo@wanadoo.fr" <gimavo@wanadoo.fr>
On behalf of the Chairman of Polish Radio I would like to thank you for your letter. I agree with your opinion on the role and significance of Esperanto language.
At the same time, I would like to point out that Polish Radio ended broadcasting the Esperanto programme more than four years ago, in December 2006.
Since then we have been maintaining a modest online website. Currently, due to budget restrictions we are unable to continue updating a website that only 0,08% of our users are able to use.
Yours sincerely,
 
Andrzej Mietkowski
dyrektor, redaktor naczelny - portal polskieradio.pl
editor-in-chief - polskieradio.pl
Polskie Radio SA, Niepodległości 77/85, 00-977 Warszawa
t. +4822 645 39 32 | k. +48 508 011 329 | e. andrzej.mietkowski@polskieradio.pl

Traduko en esperanto :
Je la nomo de la prezidento de Pola radio, mi ŝatus danki vin pro via letero. Mi konsentas kun via opinio pri la rolo kaj signifo de la lingvo Esperanto.
Samtempe, mi ŝatus rimarkigi ke Pola Radio finis la elsendon de la esperanto-programo antaŭ pli ol 4 jaroj, en decembro 2006.
Ekde tiam, ni konservis modestan konstante retatingeblan paĝon. Aktuale, pro malgrandigoj en mono-dispono, ni ne povas daŭrigi la "nutradon" de retejo, kiun nur 0,08 % el niaj uzantoj povas uzi.