Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / juh / De legantoj

De legantoj

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2007-12-26 10:49
Artikoloj de legantoj
Unika ekspozicio pri desegnita humuro en Esperanto de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-01-11 22:21
Ĝis 3.6.2011 daŭras unika ekspozicio, prezentanta erojn el la bunta kaj ampleksa verkaro de la fama ĉeĥa desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, kiu estas i.a. delonga aktiva esperantisto kaj liaj desegnaĵoj estas konataj precipe el la gazeto Juna Amiko kaj diversaj libroj de Stefan McGill. Mallongaj komentarioj al la desegnaĵoj estas en la ĉeĥa, Esperanto, germana kaj la angla lingvoj.
Zamenhof Festo 2010-Zamenhof Al Soros de Neil Blonstein — Laste modifita: 2011-01-08 21:30
Mi trovis la plej bonan film-klipon mian de George Soros pri Esperanto por meti cxe Youtube. http://www.youtube.com/watch?v=BNGmKw-VxF4 Disvastigu gxin kun mencio de fonto. Gxi estas sub titolo GEORGE SOROS PRI PATRO TEODORO-LITERATURA MONDO. Miaj 116 fotoj estas enretigitaj cxe Picasa. Jen kelkaj komentoj de la Zamenhof-simpozio 2010 de preleganto, profesia bibiliotekisto, Ralph Dumain. http://gxirafo.blogspot.com/2010/12/george-soros-parolas-pri-esperanto-en.html
Muzikgamoj de Jean-Pierre Poulin — Laste modifita: 2010-12-26 13:56
TTT-paĝo pri muzikteorio kun mp3
Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof de Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2010-12-15 21:55
En la retejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto.cz (rubriko Aktualaĵoj) aperis freŝnova retligilaro, kompilita omaĝe al naskiĝtagdatreveno de d-ro Zamenhof.
Multaj novaĵoj en la Pola E-Junularo de Łukasz Żebrowski — Laste modifita: 2010-12-06 19:59
Mallonga sed efika estis kunveno de Pola Esperanto-Junularo, kiu okazis en Bjalistoko inter la 26-a kaj 28-a de novembro 2010. Unu el ĉefaj decidoj alprenitaj dun ĉiu tiu kunveno estas ŝanĝo de prezidantino de PEJ-estraro. Post rezigno de la ĝisnuna prezidantino, Agnieszka Rzetelska, por tiu posteno oni elektis Agnieszka Mozer el Varsovio.
Kiom da Esperanto-parolantoj en la mondo? de Roberto Pigro — Laste modifita: 2010-11-30 07:17
Artikolo pri la fresxa ambicia projekto pri interreta nombrado de la Esperanto-parolantoj en la tuta mondo
poresperantista reto: http://per.esocom.de de Frank Merla — Laste modifita: 2010-11-23 20:11
Kiel trovi la ĝustan esperantiston? - jen socia retprojekto de Frank Merla Videblas multaj esperantistoj en forumoj sed iliaj intencoj ne. Nu jes, ekzemple en fotaj retejoj oni povas supozi ke la homoj interesiĝas pri fotoj. Sed modernaj retejoj ebligas pli ol nur enmeti fotojn. Malfacilas elkribri la serĉatan partneron. Aliaj ne ŝatas ĉie malfermi konton por trovi esperantiston por certa celo. La celo de tiu projekto estas konkrete kunigi interesojn de esperantoparolantoj. Vi estas invitita publikigi viajn dezirojn kaj proponojn por trovi homojn kun la samaj interesoj. Simple skribu al la fondinta retpoŝtadreso, kaj li enmetos viajn kontaktproponojn.
Brita esperantisto malaperis en Italio de Cindy McKee — Laste modifita: 2010-11-20 11:38
David Kelso, konata skotlanda Esperantisto malaperis en lundo, la 15a tago de novembro, kiam li iris promenadi en montaro de San Pantaleo, Italio. La serĉado daŭras. Savistoj priserĉas montaron en la kalabria regiono de Italujo por trovi la malaperintan promenanton.
Australia kanto en Esperanto de Nicole — Laste modifita: 2010-10-18 12:36
Valsigante Matildan
La perdita diskuto revenas de Halina Komar — Laste modifita: 2010-10-05 10:01
Karaj diskutintoj pri la temo dum kelkaj la lastaj tagoj! Mi petas pardonon, ke hazarde mi nuligis ĉiujn erojn de la diskuto (eĉ ne sciante ke tio eblus). Post mia peto pri revenigo de la diskuto al paĝaro de LF, ĝia ĝentila redaktanto sendis la tuton al mia komputilo, de kie mi nun engluas de nove viajn voĉojn... Pardonpetante - Halina Komar
Fondiĝis germana Eine-Welt-Partei (partio Unu Mondo) de Robert Bogenschneider — Laste modifita: 2010-09-08 20:24
Hodiaŭ fondiĝis en Wiesbaden en harmonia, agrabla atmosfero la partio Eine-Welt-Partei. Inter la 8 fondintoj estis 7 esperantistoj kaj unu neesperantista mondfederisto (kiu fariĝis la unua vicprezidanto).
La Internacia Kongreso en Strasburgo de d-ro Robb Kvasnak — Laste modifita: 2010-08-26 17:06
Mi partoprenis la unuan Internacian Kontreson en Strasburgo kaj ege ĝuis la etoson amikan
Alvoko al eŭropaj videemuloj de Tim Morley — Laste modifita: 2010-07-14 20:58
Anonciĝis filmkonkurso por junaj dulingvaj eŭropanoj. Premio estas vojaĝo al Finnlando kaj partopreno en dusemajna filmfarado en la urbo Turku.
Projekto RoMEo - komiksoj, por ĉiuj... de Daniele Binaghi — Laste modifita: 2010-07-08 20:51
Projekto RoMEo okupiĝas pri esperantigo de komiksoj (t.e., bildrakontoj). Ĝis nun, oni publikigis 3 libretojn (Rat-Man, Diabolik kaj Lupo Alberto) kaj unu PDF (Lasta lekcio en Gotingeno), ĉiuj de italaj aŭtoroj; sed aliaj verŝajne sekvos...
Novaj komiksoj el projekto RoMEo: Lupo Alberto kaj Lasta lekcio en Gotingeno de Daniele Binaghi — Laste modifita: 2010-07-09 06:30
Du italaj komiksoj samtempe esperantigitaj de projekto RoMEo: Lupo Alberto, kun la bildstrioj de la helblua lupo el la plej fama bestobieno en Italio, kaj Lasta lekcio en Gotingeno, rakonto pri la matematikaj nefinioj. Post la grandaj sukcesoj de Rat-Man kaj Diabolik, daŭras la prezentado de italaj komiksoj al la esperantistoj. Jam pli ol 30 jaroj pasis ekde kiam Silver, la itala Guido Silvestri, inventis tiun, kiu fariĝis la plej fama lupo en la historio de la itala, kaj eble monda, komiksarto; kaj tiom longe daŭris la amrilato inter la helblua Lupo Alberto kaj la kokino Marta, lia stranga kaj ofte freneza amikeco kun Henriko La Talpo, liaj bataloj kun la gardhundo Moseo kaj ĉiuj aliaj amuzaj aventuroj de roluloj riĉaj je personeco kaj tre bone karakterizitaj, kiuj konsistigas malgrandan mikrokosmon de diversa homaro, en kiu la lupo estas eksterulo, vivanta ĉe la rando kaj akceptanta nur parte la regulojn de la grupo kaj pro tio nur parte akceptita de la grupo.
Retrovita la kabaredo de Ĥoĥlov de Josip Pleadin — Laste modifita: 2010-07-08 20:51
Laŭ aserto de literaturaj fakuloj la fama rusa Esperanto-verkisto Nikolao Ĥoĥlov estis verkinta "Verdan kabaredon" kiu perdiĝis. Per esploroj de la historia materialo troviĝanta en Dokumenta Esperanto-Centro en Kroatio, la kabaredo titolita "Verda rido" estas retrovita.
Publika Esperanto Biblioteko ekfunkciis en Bjalistoko de Jarosław Marek Parzyszek — Laste modifita: 2010-05-13 11:24
La 12-an de majo 2010, okaze de de la 100-jara Jubileo de Esperanto-Movado en Bjalistoko kaj de la Publika Regiona Biblioteko "Książnica Podlaska" inaugurita estis Esperanto-Filio de la Regiona Biblioteko.
DEKLARO DE UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko) de esperantogo — Laste modifita: 2010-05-10 22:43
Estimataj esperantistoj tutmondaj, La 14an de aprilo 2010 estas lanĉita Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA). Tiu ĉi organizo estas tute sendependa de ĉiuj aliaj (La Esperanta Civito, UEA, SAT, MAS kaj aliaj ekzistantaj aŭ ekzistontaj).
Ĉi printempe okazos la 6a Iberia Renkontiĝo en la Manĉa urbo Almagro de Jesús García Cano — Laste modifita: 2010-03-11 18:04
Artikolo pri la venonta Iberia Renkontiĝo, jam la 6a
Ĉu proponi esperantan projekton por la Eŭropa Junulara Karlo-premio? de Kaszás Attila — Laste modifita: 2010-01-26 16:46
La Eŭropa Parlamento kaj la Internacia Karlo-Premio Fondaĵo lanĉas tuteŭropan konkurson por la Eŭropa Junulara Karlo-Premio. Oni povus proponi esperantan junularan projekton por la premio.
Agoj pri dokumento