Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Pavla / Omaĝe al naskiĝtago de Komenio

Omaĝe al naskiĝtago de Komenio

de Pavla Dvořáková Laste modifita: 2011-03-29 10:04
La 28-an marto oni rememorigas naskiĝtagon de la eŭropa grandulo Jan Amos Komenský (1592-1670) – Komenio, nomata ne nur „Instruisto de la nacioj“, sed ankaŭ „Prapatro de la ideo de la internacia lingvo“.
Siajn pensojn kaj opiniojn pri tiu temo li resumis en siaj du verkoj - "Via lucis" (Vojo de Lumo) a "Panglottia" (en la unua plejparte teorie, en la dua li prezentis ankaŭ siajn konkretajn proponojn por ebla aspekto de la nova lingvo). Por proksimigi al la tutmonda esperantistaro ideojn de Komenio pri la internacia lingvo, en la retejo de Esperanto-Muzeo en Svitavy en Ipernity estiĝis nova albumo Komenio, en kiu troviĝas kelkaj gravaj verkoj de Komenio en Esperanto-traduko kaj pluraj prelegoj pri liaj vivo kaj verkaro. Inter ili estas ankaŭ elĉerpaĵoj el la menciita verko „Vojo de Lumo“: la teksto troviĝas jen kaj ĝia sonregistraĵo jen. Kelkajn elĉerpaĵojn el „Panglottia“ vi trovas en la albumo Komenio jen sur la paĝoj 4-6.