Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Lanĉita postmorta KD de brazila kantistino

Lanĉita postmorta KD de brazila kantistino

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-07-23 22:43
Lanĉita postmorta KD de brazila kantistino

Kovrilo de la postmorta KD de Vera Jordan

Estis lanĉita, dum la ĵus finiĝinta Brazila Kongreso de Esperanto, la nova KD de la kantistino Vera Jordan. La postmorta disko estas titolita Esperanto, mia pasio. La gravurado-sesioj finiĝis tuj antaŭ ŝia forpaso, kiu okazis en decembro 2006. La albumo enhavas 11 trakojn, en pluraj ritmoj, kiel sambo, bolero, populara kaj elektronika muzikoj. La ĉefa trako estas Malharmonio, verkita de Vera Jordan kaj Aloísio Sartorato.