Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / LBV publikigas en Esperanto eldonan sukceson

LBV publikigas en Esperanto eldonan sukceson

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-08-04 10:41
Legio de Bona Volo (LBV) eldonis la libron Meditadoj el la Animo.
LBV publikigas en Esperanto eldonan sukceson

LBV eldonis la libron Meditadoj el la Animo

La verko, farita de la ĵurnalisto José de Paiva Netto, estis tradukita de la kuracisto Paulo Sérgio Viana en la internacian lingvon, kun antaŭparolo de la pola reĝisoro Roman Dobrzyński. La lanĉo okazis en São Paulo, dum la 8-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto. Pli ol 400 mil ekzempleroj de la portugallingva versio, titolita Reflexões da Alma, estis venditaj en Brazilo kaj Portugalujo. La celo de la tekstoj estas helpi la leganton kompreni sian spiritan naturon kaj sian rolon en la mondo. Ĉe la hejmpaĝo www.bonavolo.com oni povas trovi pli da informoj kaj fari mendojn.