Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Lanĉita ĉe interreto mallongdaŭra brazila filmo parolata en Esperanto

Lanĉita ĉe interreto mallongdaŭra brazila filmo parolata en Esperanto

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-09-04 19:22
Estis publikigita ĉe interreto la mallongdaŭra filmo O Último Retrato (La Lasta Portreto).
Lanĉita ĉe interreto mallongdaŭra brazila filmo parolata en Esperanto

Reĝisoro Abelardo de Carvalho.

Tiu kinoarta verko estis reĝisorita de la brazila esperantista reĝisoro Abelardo de Carvalho. La esperanta versio estas parolata de Joe Basílio. La filmo rakontas la historion, fikcie okazintan en la unua duono de la XX-a jarcento, de fotografisto, kiu fariĝis specialisto pri la fotado de mortintaj infanoj. Ĝi estis premiita plurfoje, interalie en Internacia Mallongdaŭra Filmo-festivalo de Rio-de-Ĵanejro, en 2009. O Último Retrato (La Lasta Portreto) estas spektebla ĉe la adreso http://vimeo.com/27672921.