Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Esperantisto eldonas libron pri Juro

Esperantisto eldonas libron pri Juro

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-09-08 13:58
Esperantistoj distingiĝas en brazila jura mondo. La Prokuroro de Ŝtato Cearao César Barros Leal lanĉis la libron "Vigilância Eletrônica à Distância: Instrumento de Controle e Alternativa à Prisão na América Latina" (Distanca Elektronika Kontrolo: kontrolilo kaj Alternativo al Enprizonigo en Latin-Ameriko).
Esperantisto eldonas libron pri Juro

Prokuroro Cesar B. Leal paroladas.

La verko estos eldonita ankaŭ en Esperanto. César Barros Leal estas doktoro pri Juro kaj post-doktoro pri Latin-amerikaj Studoj en Aŭtonoma Nacia Universitato de Meksikio, profesoro en la Jura Fakultato de Federacia Universitato de Ŝtato Cearao, ano de la Konsilantaro de Tut-Amerika Instituto pri Homaj Rajtoj, prezidanto de Brazila Instituto pri Homaj Rajtoj kaj membro de Beletra Akademio de Ŝtato Cearao. En 2002, li publikigis la libron "Enprizonigo: krepusko de erao", tradukita Esperanten de James Piton.
amuzulo
amuzulo diras:
2011-09-08 09:19
Estis tre interese kaj okulfrape legi Enprizonigo antau jaroj. Mi scivolemas pri la nova libro.