Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / KD eternigas la voĉon de esperantista elstarulo

KD eternigas la voĉon de esperantista elstarulo

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-09-11 13:53
Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) vendas la kompaktan diskon "Ismael Gomes Braga – Pioniro de Esperanto en Brazilo". La disko enhavas du prelegojn faritajn de Ismael Gomes Braga en la jaro 1958.
KD eternigas la voĉon de esperantista elstarulo

Kovrilo de la KD.

Kiel aldona trako estas intervjuo kun Jorge Hess, unu el la eminentuloj de la argentina Esperanto-movado. Laŭ la prezidanto de KKE, Givanildo Costa, temas pri la nuraj konataj registraĵoj de la voĉo de Ismael Gomes Braga. La KD estas mendebla per interreto ĉe la adreso www.kke.org.br.