Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Rekomenciĝis la kunsidoj de Esperanto-UNICAMP

Rekomenciĝis la kunsidoj de Esperanto-UNICAMP

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-08-23 20:51
Rekomenciĝis la kunsidoj de la Esperanto-grupo de UNICAMP (Ŝtata Universitato de Campinas), nordorienta regiono de San-Paŭlo (Brazilo).
La sesioj okazas ĉiuĵaŭde, je la tagmezo. Laŭ informoj publikigitaj en la hejmpaĝo de la grupo, ĝi estas malfermitaj al ĉiuj, kiuj interesiĝas. La celo estas miksi homojn, kiuj estas je pluraj parolniveloj, per allogaj programeroj kaj por pligrandigi iliajn vortprovizojn pere de ludoj, konversacio kaj diskutrondoj pri pluraj temoj. La unua kunsido okazis en la 18-a de aŭgusto.