Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Kultura Kooperativo de Esperantistoj 60-jariĝis

Kultura Kooperativo de Esperantistoj 60-jariĝis

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-08-04 10:40
La 29-an de julio okazis la Festo de la Datrevenantoj de la Monato en Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE).
Kultura Kooperativo de Esperantistoj 60-jariĝis

Dirce Sales kantas en la sidejo de KKE.

Ĉirkaŭ 15 homoj ĉeestis. Tiam la kantistino Dirce Sales faris muzikan prezentadon por lanĉi en Rio-de-Ĵanejro la kompaktan diskon Jen Mi. La solenaĵo finiĝis per speciala omaĝo pro la 60-jariĝo de KKE.