TEJO perdas sian ĝeneralan sekretarion de Libera Folio je 2019-11-212019-11-21 en movado, TEJO La ĝenerala sekretario de TEJO, Catherine Neilson el Usono, anoncis ke ŝi forlasas sian postenon. Tion ŝi skribis la 21-an de novembro en la retpoŝta grupo “TEJO-komitato”.
Duncan Charters paŝas atente por eviti erarojn de Libera Folio je 2019-11-202019-11-20 Antaŭ kvar monatoj Duncan Charters estis elektita la prezidanto de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li planas viziti la Centran Oficejon kaj interparoli kun la restantaj oficistoj por esplori la situacion. Li esperas ke la deficito de la asocio nun reduktiĝos. Al demando pri la membrostatistiko li respondas: ”Ĝenerala kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco”.
Esperanto-blogoj – alternativaj amaskomunikiloj de Libera Folio je 2019-11-082019-11-08 Esperantistoj ĉiam estis pioniroj en uzado de novaj komunikiloj, do tuj post la apero de blogoj ili ekuzis tiun eblon. Ekde tiam la nombro de Esperanto-blogoj kreskas kaj iuj el ili jam enhavas centojn da artikoloj. Stano Belov priskribas sian sperton pri serĉado kaj trovado de blogoj de esperantistoj.
Kirill Ŝvedov: “Direktu la agadon eksteren” de Libera Folio je 2019-11-042019-11-04 Ĉi tiu artikolo de Kirill Ŝvedov respondas la julian publikaĵon de Grigorij Arosev, kiu, laŭ li, trafe formulis la ĉefan kaŭzon de la nuntempa stagnado de la Esperanta komunumo: “La plej granda [malfeliĉo] estas la manko de rezulto. Iu ajn aktivado de esperantistoj jam delonge havas preskaŭ nulan efikon… Ĉiuspeca agado de esperantistoj estas direktita internen, ne eksteren. …oni ne vidas progreson, ne vidas celon kaj pro tio malaktiviĝas.”
Prezidento Trump diskonigas Esperanton de Libera Folio je 2019-10-212019-10-21 Donald Trump, la prezidento de Usono, dimanĉe nomis sian novan defendministron Mark Esperanto. La teksteto, kiun Trump skribis en Twitter ricevis vastan atenton, kaj eĉ aperis parodia, esperantlingva Twitter-uzanto kun tiu nomo. La esperantlingva konto tamen estis rapide blokita de Twitter.
de Libera Folio je 2019-10-142019-10-14 en kulturo, movado La redaktoro de La Ondo: Ne troviĝis dezirantoj daŭrigi nian aferon La teamo de la internacia magazino La Ondo de Esperanto anoncis ĉeson de la periodaĵo. Dum 28 jaroj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov eldonis La Ondon, sed fakte ilia ĵurnalisma agado en Esperantujo aĝas jam preskaŭ 40 jarojn. Ni intervjuis la ĉefredaktoron de La Ondo, kiu skizis la historion de la nun fermata magazino, malkovris la abonstatistikon kaj rakontis pri siaj planoj.
de Libera Folio je 2019-10-112019-10-11 en kulturo Esperanto plu vivos en la familio de Zamenhof La 9-an de oktobro, en sia 95-a vivojaro, forpasis en Parizo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatoro de Esperanto. Li estis vaste konata kaj ŝatata de la esperantistaro, precipe pro la rolo kiun li plenumis ekde 1987 kiel reprezentanto de la Zamenhofa familio. Spite lian morton Esperanto plu vivos en la familio Zamenhof.
de Libera Folio je 2019-10-022019-10-11 en movado, vidpunkto La Ondo de Esperanto foriras La magazino “La Ondo de Esperanto” aperadis ĉiumonate ekde 1991. Nun venas tempo adiaŭi unu el la vere malmultaj profesiaj periodaĵoj en la Esperanto-movado. “Sen La Ondo ne nur la rusia Esperanto-movado, sed ankaŭ (aŭ eble eĉ unuavice) la internacia iĝos malpli riĉa”, opinias ĵurnalisto Grigorij Arosev.
de Libera Folio je 2019-10-012019-10-01 en kulturo Utila trarigardo pri konataj esperantistoj ”Nia diligenta kolegaro” estas ne nur strofo el ”La Espero”, sed ankaŭ la titolo de diketa konsultlibro redaktita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Laŭ la pritakso de Ziko van Dijk, la libro estas utila ilo kiu donas rapidan superrigardon pri ducent konataj esperantistoj, eĉ se multaj el la informoj nuntempe same facile troveblas en la reto.
de Libera Folio je 2019-09-272019-09-29 en movado EU subtenas Esperanton en seslanda projekto Ne indas strebi enkonduki Esperanton kiel devigan lernofakon, opinias Antonio Fabián Jiménez, en kies lernejo multaj lernantoj mem elektis studi Esperanton kadre de EU-financata projekto. ”Ĝi devas esti io elektebla, luda, amuza, moderna sed ankaŭ utila kaj plenvalora”, li diras.