Prezidento Trump diskonigas Esperanton

Donald Trump, la prezidento de Usono, dimanĉe nomis sian novan defendministron Mark Esperanto. La teksteto, kiun Trump skribis en Twitter, ricevis vastan atenton, kaj eĉ aperis parodia, esperantlingva Twitter-uzanto kun tiu nomo. La esperantlingva konto tamen estis rapide blokita de Twitter.

Prezidento Trump. Fotoj: La Blanka Domo, Ziko.

Donald Trump, la prezidento de Usono, estas konata interalie pro sia neantaŭvidebla konduto en la socia retejo Twitter, kie li regule skoldas siajn kontraŭulojn, akuzas kritikajn ĵurnalistojn pri “falsaj novaĵoj” kaj abunde citas siajn apogantojn.

La prezidento evidente ofte publikigas siajn skribaĵojn spontanee kaj sen anticipa kontrolo, kio regule kondukas al diversaj misaĵoj, interalie pri la nomoj de la menciataj personoj. Dimanĉe la 20-an de oktobro Donald Trump publikigis mesaĝon, kiu fulmrapide kaptis la atenton de liaj 66 milionoj da sekvantoj en Twitter:

Mark Esperanto, defendministro: “La batalhalto pludaŭras tre bele. Estas kelkaj negravaj interpuŝiĝoj, kiuj rapide finiĝis. En novaj regionoj reloĝiĝas la kurdoj.” Usonaj soldatoj ne estas en batalaj aŭ batalhaltaj zonoj. Ni sekurigis la Nafton. Revenigas hejmen la soldatojn!

Multaj certe trovos interesa la konfeson de la prezidento pri tio, ke por li la celo de la milito en Sirio estas “sekurigi la nafton”, kaj rimarkinda estas ankaŭ la eŭfemisma priskribo de la etna purigado okazanta ĉe la limo de Sirio kontraŭ Turkio. Sed plej neatendite tamen estis, ke la prezidento donis al sia defendministro la nomon “Esperanto”.

La vera nomo de la defendministro estas Mark Esper, kaj post kelkaj horoj la erara afiŝo de la prezidento estis diskrete forigita, dum aperis nova skribaĵo kun la ĝusta nomo sed cetere grandparte la sama enhavo. Mankis tamen la promeso revenigi hejmen la soldatojn.

Intertempe multaj usonaj amaskomunikiloj havis tempon amuziĝi pri la nova nomo de la ministro kaj memorigi la publikon pri aliaj spektaklaj fuŝoj de la prezidento en Twitter. Newsweek skribis “Esperanto furoras kiam Trump misliterumas la nomon de sia propra defendministro Mark Esper” kaj atentigas, ke la afiŝo de Trump estis repepita milojn da fojoj antaŭ ol ĝi estis forigita.

Ankaŭ New York Times publikigis ampleksan artikolon pri la mispepo, kaj kompreneble la novaĵo baldaŭ estis raportita ankaŭ de alilandaj amaskomunikiloj, ekzemple la germana Spiegel.

Serĉoj pri “Esperanto” ĉe Google dum la lasta semajno.

Krome rapide aperis en Twitter parodia versio de la Twitter-konto de la defendministro, kun la nomo “Mark Esperanto”. La konto estis klare markita “parodia”, kaj la nova “defendministro” afiŝis en iom usoneca Esperanto:

Mi dankus ĝin, se ĉiuj ĉesus sekvi la fraŭdan Sekratarion-Defendan konton @EsperDoD kaj sekvi min. Mi nun estas sekretario pri defendo.

Libera Folio tuj gratulis la novan, esperantlingvan ministron kaj petis lian komenton pri la nomumo. Tamen, antaŭ ol Mark Esperanto havis tempon respondi, lia konto ial estis blokita de Twitter. Poste aperis almenaŭ unu plia parodia konto, kiu ne tuj estis blokita, sed tiu ne estas en Esperanto.

La mismencio de Trump pri Esperanto tuj kaŭzis kreskon de la vizitoj al la paĝo pri Esperanto en la anglalingva Vikipedio. En sabato estis malpli ol 2.200 vizitoj, sed en dimanĉo pli ol 6.000.

27 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Lu Wunsch-Rolshoven
2019-10-21 11:04

Dio benu la tekstokorektilojn 🙂

kanjo
kanjo
2019-10-21 11:28

Jam jardekon oni penadis igi Esperanton tendenca temo. Kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas.

Kirill Ŝvedov
2019-10-22 12:58
Respondo al  kanjo

Nu, ĝuste tendenco ĉi tie ne videblas… Post kelkaj tagoj oni forgesos ĉi historion. Por tendenco aperu, ĝi devas havi sub si realan bazon, kaj tia ankoraŭ ne ekzistas.

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-10-24 1:57
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Oni ne devas esti pli reĝisma ol la reĝo (en mia lingvo, en aliaj, pli papisma ol la papo). Oni bezonas sojlan mason por Esperanto. Tio estas, ke “akcidente” la homoj legu aŭ aŭdu la vorton “Esperanto” unu fojon monate aŭ semajne. Sekve, tiuj volos scii pri pli la afero. Hodiaŭ homoj kontaktiĝas kun la vorto unu fojon dum la vivo kaj alian dum la morto (kiel oni diras en la portugala).

Hejmano
2019-10-25 17:17
Respondo al  Roberto Ribeiro

Citaĵo de la franca verkisto Chateaubriand.

chielismo
2019-10-31 8:08
Respondo al  Roberto Ribeiro

En Ĉinio pli ol dek unu milionoj da manĉuranoj(ĉina minoritata nacieco) konas la nomon de sia nacieca lingvo Manĉura Lingvo, sed tutan vivon ili ne volas tuŝi tiun lingvon Manĉuran. UN deklaras ke en la mondo ekzistas 10 personoj scikoni la manĉuran lingvon, kaj en Ĉinio 37 personoj deklaris sin sciparoli la manĉuran lingvon. Certe la dek unu milionoj da manĉuranoj konas la nomon ol aliaj, ĉar ili ofte uzas sian identecan karton kun la nacieco Manĉura. Kial ili ne volas lerni sian lingvon? Senutila por ĉiutaga vivo same kiel Esperanto. Chielismo prez. de IKEF http://www.ikef-esperanto.net

Andreas
Andreas
2019-10-23 18:02
Respondo al  kanjo

En 2010 estis klopodo (cetere ne sukcesa) aperigi ”Esperanto” inter la furoraj Tviter-vortoj:
https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2010/ni-pepas-kaj-pepas-konstante.html

En 2019-10-20 la celo estis atingita konsidere al Usono:
https://twitter.com/imnej7/status/1185968930801770496

Szabolcs István
Szabolcs István
2019-10-21 12:29

Li estas nur “Esper”, sed ni estas esparantoj…ĉu ne? 🙂

BEHRA
BEHRA
2019-10-21 17:03
Respondo al  Szabolcs István

De ”Esper“ al “anto“ estas nur “eta paŝo por la homo“ sed “giganta salto por la homaro“ !

Konscia Sektano
Konscia Sektano
2019-10-21 14:09

Ĉu temas pri la patro de D-ro Esperanto, naskonome Lazar Markoviĉ Zamenhof? Ĉu la Majstro baldaŭ renaskiĝos?

Jens Stengaard Larsen
2019-10-21 17:47

Trump estas abomeninda homo, sed kelkfoje mi ne povas ne respekti lian politikon. Ĉi tio eble ne estas tiel grava kiel la eksigo de John Bolton, sed tamen.

kanjo
kanjo
2019-10-25 19:57

Kaj jen s-raĉo Bolton nun pretas paroli pri la krimoj de s-raĉo Trump. Lia eksigo ne ĉesas plenumadi.

Ronaldo
Ronaldo
2019-10-22 17:55

Finfine bona varbilo por la internacia lingvo!

Roland Schnell
2019-10-25 8:57
Respondo al  Ronaldo

Tute male! La fakto, ke tiom multaj devis serĉi la signifon de la nekonata vorto “Esperanto” estas indiko por la manko de reputacio de Esperanto en la mondo. Post legado de la klarigo ili tute ne pensas, ke estas iu interesa afero. Mi ne kredas, ke multaj adeptoj de Esperanto estos kreita pro tajperaro de Trump.

Kirill Ŝvedov
2019-10-26 1:16
Respondo al  Roland Schnell

Ĝuste tion ĉi mi volis diri per mia antaŭa komento ĉi tie. Brave, Roland! Jam ne unuan fojon mi rimarkas, ke niaj vidpunktoj estas proksimaj.

Edmundo
Edmundo
2019-10-28 16:44
Respondo al  Roland Schnell

“66 milionoj da sekvantoj en Twitter”, kaj (6000-2200) el ili ne jam sciis, kio estas Esperanto. Terure.

(Mi mem konkludus tute nenion el tiuj nombroj, sed kelkaj homoj ŝatas ĉiam vidi konfirmon de siaj jamaj kredoj.)

Kirill Ŝvedov
2019-10-28 18:57
Respondo al  Edmundo

Nu, miavide, plimulto de la sekvantoj simple ne atentis vorton “Esperanto”, opiniante ĝin nur misskribo (kio ĝi efektive estis). Tio nur konfirmas, ke tiaspecaj sporadaj aperoj de Esperanto en la informa medio ne kapablas ŝanĝi ĝian publikan aspekton. Kutime oni atentas nur tion, kio influas sufiĉe grandan nombron da homoj, kaj Esperanto nuntempe ankoraŭ ne kapablas ludi tian rolon.

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2019-10-22 21:57

Kredeble li legis la vorton ‘Esperanto’ en Mein Kampf kaj ĝi senkonscie flugis el lia buŝo.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-10-31 16:39
Respondo al  Aŝkenaz

cxu vi havas ligilon al la esperanta traduko?

Hejmano
2019-11-01 11:36
Respondo al  Sola Malsamideano

Kiu volus traduki esperanten (ĉu estas korekta frazo ?) “Mein Kampf” ?? Ja strangus laux mi.

Edmundo
Edmundo
2019-11-04 12:17
Respondo al  Hejmano

Kvankam ne tradukita al Esperanto, “Mein Kampf” estis tradukita de esperantisto, se mi ĝuste memoras.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-11-04 20:27
Respondo al  Hejmano

Nur por la historiisoj kaj la skoloj. Gxi ne estus legata gxenerala. Mia opinion estas ke Esperanto povus esti tri bonege lingvo por skoloj kaj historiistoj. Eble en la estonto Esperanto estos la cxefa lingvo por arhxivoj.

Gunnar Gällmo
Gunnar Gällmo
2019-10-23 14:21

Esperanto jam ludis rolon en la usona milithistorio – https://www.amazon.com/Esperanto-aggressor-language-United-States/dp/B009XR3HG0

Andreas
Andreas
2019-10-23 15:57
Respondo al  Gunnar Gällmo
Hejmano
2019-10-25 17:15

Mi pensas, ke estas sufiĉe amuza. La NYT (Novjorka Tempo) eĉ aldonis la ligilon de la Duolinguo-kurso en iu artikolo.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-10-30 19:29

Se Trump en la futuro povus atingigi usonon al la luno denove, mi subtenus lin, se li ne povus, mi ne subtenus. Aliflanke, se Putin povus atingigi rusion al la luno antaux usono, mi tute povus subteni Putinon. Kompreneble aux ne?!*#@%

Poeto
Poeto
2019-11-03 17:11
Respondo al  Sola Malsamideano

Tio memorigas min pri poemo de Gil Scott-Heron: https://www.youtube.com/watch?v=goh2x_G0ct4

Mi senpolure tradukos ĝin jene por tiuj, kiuj ne scipovas la anglan:

“Blanĉjo sur la lun'”

Rato mordis la fratinon Neli
dum blanĉjo, li surlunas.
Ŝia vizaĝ’ kaj brakoj komencis ŝveli
kaj blanĉjo, li surlunas.

Mi ne povas pagi kuraciston,
sed blanĉjo, li surlunas.
Dek jarojn de nun mi ankoraŭ pagos
dum blanĉjo, li surlunas.

L’ estro pliigis mian luon lastanokte
ĉar blanĉjo, li surlunas.
Mankas varma akvo, necesejo kaj lumo,
sed blanĉjo, li surlunas.

Kial, scivole, li plipagigas?
Ĉar blanĉjo, li surlunas?
Mi jam pagis po 50 semajne,
dum blanĉjo, li surlunas.

Imposto prenas mian tutan pagon,
maniuloj igas min nervozaĉa,
nun altiĝas la kosto de manĝaĵo,
kaj ĉar tio ne sufiĉas,

rato mordis la fratinon Neli
dum blanĉjo, li surlunas.
Ŝia vizaĝ’ kaj brakoj komencis ŝveli
kaj blanĉjo, li surlunas.

Ĉu estis kiom mi gajnis lastjare
por blanĉjo, kiu surlunas?
Kial ne restas mono ĉi tie?
Ho! Blanĉjo, li surlunas!

Nu, jam preskaŭ sufiĉas por mi,
ke blanĉjo, li surlunas.
Do mi sendos ĉi fakturojn
aerpoŝte, speciale,
al blanĉjo sur la lun’.