Duncan Charters paŝas atente por eviti erarojn

Antaŭ kvar monatoj Duncan Charters estis elektita la prezidanto de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li planas viziti la Centran Oficejon kaj interparoli kun la restantaj oficistoj por esplori la situacion. Li esperas ke la deficito de la asocio nun reduktiĝos. Al demando pri la membrostatistiko li respondas: ”Ĝenerala kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco”.

Duncan Charters. Foto: UEA.

Dum la Universala Kongreso en Lahtio la komitatanoj de UEA unuafoje post 1989 efektive povis elekti la prezidanton de la asocio, ĉar estis pli ol unu kandidato. La 20-an de julio 2019, Duncan Charters estis elektita per unuvoĉa plimulto por trijara mandatperiodo. La dua kandidato, Fernando Maia, iĝis vicprezidanto.

Kvar monatojn post sia elektiĝo, Duncan Charters konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio. Li samtempe atentigas, ke ĉio ankoraŭ estas en evoluo, kaj ke momente pro diversaj kialoj ne eblas doni precizajn respondojn al ĉiuj demandoj. La nova prezidanto paŝas antaŭen atente por eviti erarojn.

Libera Folio: Kiom da dungitoj nun havas UEA? Kiuj ili estas, kaj kiuj estas iliaj taskoj? Kiel funkcias la oficejo kun tia reduktita stabo? Kiom estos la deficito de la buĝeto ĉi-jare, post la reduktoj de la dungitaro?

Duncan Charters: – Tiuj efektive estas demandoj por la ĝenerala direktoro, kiu respondecas al la estraro pri la funkciado de la Centra Oficejo. Mi tamen povas diri ke la respondoj al tiuj demandoj ankoraŭ ne estas definitivaj, ĉar la reprioritatigo de taskoj inter la nuna oficistaro, ankaŭ evoluanta, devas esti daŭre taksata por minimumigi la efikon de la redukto de laborfortoj kaj laborhoroj en la servoj de UEA. La klarigoj de la ĝenerala direktoro en la septembra numero de la revuo Esperanto indikas la celojn. Restas la ĉefaj dungitoj pri Kongresoj, financoj kaj la libroservo.

– Pri ĉio tamen mi sentas devon kiel prezidanto pli specife informiĝi. Rezulte mi decidis proprainiciate vojaĝi al la CO por rekte kontroli per persona interparolado kun la individuaj stabanoj. Mi profitos la okazon de la Malferma Tago la 30-an de novembro, kie la postan tagon ĉiuj estas invititaj partopreni malfermitan seminarion pri financoj por plikomprenigi la nunan situacion, kaj alternativojn por la estonteco. Ni intencas raporti pri tio al la komitato, kiel promesite en Lahtio, ene de ses monatoj, sed pli da laboro pri alternativoj certe necesos poste en konsultiĝo kun la membroj. Ni certe esperas pri malpli granda deficito pro la reduktoj, sed post nur du monatoj ne venis la momento por tion analizi ĝis ni ekhavos pli kompletan bildon post kiam ĉio plistabiliĝos.

Ĉu ne ekzistas la risko, ke la tranĉoj en la servoj de UEA kondukos al diabla cirklo kun plia ŝrumpado de la membraro? Kiel evoluas la membrostatistiko de UEA ĉi-jare?

– Tute prave, sed ĝuste pro tio ni laboras por ne draste tranĉi la bazajn servojn. Ni preferas nenion promesi ĝis ni povos montri konkretan progreson kaj rezultojn. Antaŭvideble, tamen, la nova teknologio ebligos al ni, iom post iom kaj foje per rapidaj saltoj, plifaciligi kaj pliefikigi la laboron, kunlaboron kaj membroservojn. Ni scias ke la membrostatistiko ĝenerale ne montris progreson en la lastaj jaroj, kaj tion ni devas daŭre atenti. Tamen specifaj iniciatoj montris sukceson en kelkaj lokoj, kiel indikas la kresko de la dumviva membraro kaj de la membraro de Societo Zamenhof. Ĝenerala kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco, kune kun pli klara evidentigo al la mondo de la valoroj kiujn reprezentas Esperanto kaj UEA.

Kiel vi antaŭvidas, ke la financa situacio influos la sorton de la du revuoj eldonataj de UEA, la revuoj Esperanto kaj Kontakto? La kosto por ĉiu ekzemplero neeviteble altiĝas, precipe por Kontakto, kiun nun ricevos nur membroj-abonantoj – ĉu lige kun tio oni planas maloftigon de la revuoj?

– Decidoj pri la revuoj dependos de pluraj interagantaj faktoroj: enspezoj por plistabiligi nian financan bazon, proporcia kresko de retmembrecoj, la aldono de la reta revuo, la normaliĝo de bitaj revuoj kaj libroj, la bezonoj de TEJO kaj la nuntempa junularo. Ideale daŭre kunekzistu paperaj kaj retaj eldonoj se ambaŭ estas dezirataj de niaj membroj kaj utilaj por informado kaj varbado. Certe oni pensis pri maloftigo de la paperaj revuoj kiel ebla ŝparo, inter multaj ŝparkonjektoj, tamen mi ĝis nun ne vidis planojn aŭ aŭdis diskuton pri tio en la estraro.

Por ŝpari monon la antaŭa estraro forigis la paperan Jarlibron, sed promesis ke aktualaj kaj fidindaj informoj estos troveblaj en la reta Jarlibro. Oni tamen buĝetis nul eŭrojn por redaktado de la reta Jarlibro, do supozeble ĝin redaktu la reduktita stabo de la Centra Oficejo apud siaj ceteraj taskoj. Kiel tio eblos? Kiam estas planata la eldono de la presita Almanako, kiun oni promesis publikigi ĉiun trian jaron anstataŭ la Jarlibro?

– Evidente ni ne povas aldoni pliajn taskojn al la laboro de la dungitoj de la Centra Oficejo. La nova estraro, konsciante pri antaŭaj promesoj kaj la deziroj de la membraro, post esplorstadio serĉos solvojn por ĉiu el tiuj dezirindaj projektoj. Certe la solvo logike inkluzivus trovadon de la monrimedoj kaj enplekton de pli da kunlaborantoj kaj volontuloj sub kompetenta gvidado, tamen laboro de profesiulo aŭ dungito ne estas tuj transdonebla al volontulo.

Kiel progresas la ĝenerala renovigo de la retejo?

– Ni baldaŭ retaksos la evoluon, ĉar ni devos raporti al la komitato en la venonta komuniko. Ni bone scias ke oni prave senpaciencas pri la historio de la renovigo, aparte pro tio ke ĝia realiĝo estas esenca parto de la moderniĝo de la asocio por ke ni montru nin kapablaj adaptiĝi al la nova epoko. Ni konstatis ke niaj unikaj bezonoj kaj deziroj donas grandan defion eĉ al spertaj programistoj. Ni tamen scias ke la nova teamo havas la kompetenton, kaj ke la ĉefprogramisto dokumentas la programadon por ke tio povu evolui ankaŭ en la manoj de aliaj. Ni raportos pri la progreso ĝis la fino de la jaro rilate la celdaton, kaj prioritatigos subtenon al la komisiitoj se tio necesas.


Noto de la redakcio: La ”klarigoj de la ĝenerala direktoro en la septembra numero de la revuo Esperanto”, al kiuj aludas Duncan Charters, estas intervjuo de la ĝenerala direktoro de UEA Martin Schäffer, aperinta en la revuo de UEA. Al demando pri siaj prioritatoj  en la laboro Martin Schäffer tiam respondis jene:

– UEA estas en transira periodo. Ni jam faris signifajn paŝojn al administra modernigo kaj resanigo de la financoj, sed la procezo tute ne finiĝis. Ne nur modernigo estas bezonata, sed ankaŭ taskokritiko, do analizo, kiuj taskoj estas prioritataj kaj nepraj kaj ĉu la laboroj povas esti farataj de dungitoj aŭ volontuloj. Laŭ mia imago, UEA devas fariĝi pli ”svelta” organizo, kiu povas rapide kaj efike respondi al novaj ŝancoj kaj inspiri entuziasmon kaj fidon en la novaj generacioj.

49 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Roland Schnell
2019-11-20 11:08

La unua prezidanto, kiu komprenas la merkaton: ” …kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco”
La plej multaj UEA-entuzmiasmuloj kredas, ke UEA estas valoro en si mem kaj tio sufiĉas kiel argumento por membrigi. Se oni rigardas en historio, tiu estas la opinio dum la lastaj 100 jaroj. Antaŭe estas almenaŭ la provo montri, ke internacia organizo havas praktikan utilon (turismo, foiroj, komerco), sed ĉi tiuj argumentoj hodiaŭ malpli gravas. Aliaj organizoj estas pli efikaj en ĉi tiuj kampoj kaj ne utilas imiti (mizera Pasporta Servo vs. Couchsurfing) ktp.
Aliflanke UEA lamas rilate la retaj teknikoj. “Elektronika jarlibro” estas ne necesa, se la ŝanĝoj en la interna administrado aperas tuj en la publika parto de la reto. Aparta redaktado ne necesas. Sed la UEA-estraranoj “sidas sur la datumoj” – kiel ordinara malgranda entrepreno – kaj kredas, ke ili povas gajni per la “vendo” de informoj. UEA povas gajni reputacion per rapida kaj fidinda informo.
Oni bedaŭrinde ne scias, kiu liveras la konsilojn al la ĉefoj en UEA. Mia sperto estas, ke veraj fakuloj kutime estas blokitaj. Ekzemple la “Forumo”-sistemo silente kuŝis en la tirkesto kaj eĉ nun oni ne vere propagandas. Tial la partopreno estas tre limigita.

Kirill Ŝvedov
2019-11-20 14:16
Respondo al  Roland Schnell

“La unua prezidanto, kiu komprenas la merkaton:”

Ĉu pro tio, ke li estas unua prezidanto dum lastaj 30 jaroj, elektita per vera balotado? Espereble, tio denove estiĝos normo.

” …kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco”.

Miavide, la dua parto de ĉi tiu frazo ankoraŭ pli gravas: “… kune kun pli klara evidentigo al la mondo de la valoroj kiujn reprezentas Esperanto kaj UEA”. Do, fakte, ĉi tie estas agnoskite, ke la nuntempa stato de reprezentado de ĉi tiuj valoroj ne estas konvinkebla por la mondo. Kial? Ĉu ne pro tio, ke tia reprezentado povas okazi nur per agado, kiu aspektus konvena al la moderna epoko? Mirinde, sed jam dua nova artikolo en Libera Folio tuŝas levitajn de mi demandojn.

Dieter
Dieter
2019-11-20 14:02

La prezidanto de UEA ne scias, kiom da dungitoj kaj kiom da membroj UEA havas nun. Ho ve!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-11-20 16:34

Jam de jaroj (ankaŭ kiam mi mem laboris ĉe UEA) mi atentigis, ke bonaj, akurataj kaj utilaj servoj estas nemalhavebla fundamento por lojala, pagema membraro. Proponu konkretajn, utilajn servojn, kaj vi havos aliĝojn. Proponu (nur) svagajn, abstraktajn filozofiaĵojn (ankaŭ pri lingvaj rajtoj kaj multlingveco), kaj vi havos forfuĝojn. Se ĵeti rigardon al la UEA-membraro dum la lastaj jar(dek)oj, ne malfacilas diveni, kiun vojon preferas sekvi la asocio.

“Per via UEA-kotizo vi apogas la disvastigon de Esperanto!”. Nu, tiu batalkrio povas funkcii por kelkaj homoj. Sed evidente ne por multaj aliaj.

“Tia financa kaj morala apogo estas por mi sufiĉa kialo pagi kotizon, mi nek volas nek bezonas servojn!”. Eble laŭdinda sinteno. Sed evidente ne ĉiuj pensas same. Des pli, ke ofte malfacilas konstati la rezulton de tiu apogo al UEA ĉe la disvastigo de la lingvo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2019-11-21 0:56

Duncan estas prezidanto jam de kvar monatoj. Oni povis atendi pli precizaj respondoj kaj malpli da svagaĵoj.

Ĉu vere la prezidanto opinias, ke li bezonas la permeson de la ĝenerala direktoro, antaŭ ol diri kiom da dungitoj UEA havas?

Roberto Ribeiro
Roberto Ribeiro
2019-11-21 5:30

Vere. Mi ne realiĝis al UEA ĉefe ĉar ne estas klara la valoroj de kotizoj kaj kiel pagi ĝin.

Renato Corsetti
Renato Corsetti
2019-11-21 18:28

mi kredas, ke duncan prudente respondis, ĉar ni estas en fazo de transfomriĝo de uea. ĉiuj tiuj, kiuj insistis ke individuaj membroj estas la solida bazo de uea, ĉar ili pagas pro la servoj, ne povas diri, kial la individuaj memabroj daŭre malkreskas, kaj tio ne estas io de duncan aŭ de la lasta estraro. depost lapenna individuaj membroj daŭre malkreskis ĉefe en la ekonomie evoluntaj landoj. pensu pri svedujo, kaj neniu sukcesis fari ion pri tio. Tonkin ne sukcesis, Osmo ne sukcesis, mi ne sukcesis. neniu sukcesis. do, se ni ne havas plu ‘klientojn’, ni provu havi ‘movadanojn’, homojn, kiuj volas disvastigi Espernton pro moralaj valoroj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-11-22 13:20
Respondo al  Renato Corsetti

Moralaj valoroj eble morale superas (kion ajn tio signifas) materiajn servojn kaj sendube altiras kelkajn homojn inspiritajn nur de tiaj nebulaj moralaj valoroj. Sed nura moraleco evidente ne sufiĉas al multaj aliaj, kiel pruvas ŝrumpanta membraro. Kroĉiĝadi al “movadanoj”, “moralaj valoroj” k.s. ne ŝajnas alporti sukceson.

Sed kial homoj ne emas apogi UEA, same kiel ili apogas aliajn internaciajn principe noblacelajn organizojn (Greenpeace, AI…)? Mi donu konkretan ekzemplon: mi mem membras en pluraj tiaspecaj organizoj kaj pagas al ĉiu el ili pli ol 100 € jare. Kion mi ricevas kontraŭ tiu mono? Praktike nenion. Kial mi do pagadas? Ĉar mi kredas kaj esperas (eble naive), ke ili kontribuos iom plibonigi la mondon. Kaj mi kredas kaj esperas, ke ili KAPABLAS plibonigi la mondon. Foje sukcese, foje ne. Sed almenaŭ kapablas.

Kio pri UEA? Nu, laŭ mia eble erara opinio UEA neniel kapablas plibonigi la mondon: internacia organizo tro sensignifa kaj senpova. Ĉu prezido de UN-kunsido fare de UEA-reprezentantoj ne estas plibonigo de la mondo? Eble. Sed ne la plibonigo, kiun mi esperas. Mi cetere opinias, ke vivocelo kaj ekzistorajto de UEA ne (plu) estas plibonigo de la mondo, se iam ĝi entute estis. Membronombro ŝajne samopinias.

Nu bone, UEA ne kapablas plibonigi LA mondon. Ĉu ĝi kapablas plibonigi almenaŭ MIAN mondon? Ne. Al mi utilaj kaj interesaj servoj (tiu anatema fivorto malpuriganta la altajn moralajn valorojn) ja helpus. Sed eĉ tion UEA ne kapablas. Kiam UEA proponas konkretan servon (ekz. rabato ĉe UK-aliĝo), reagoj estas evidentaj. Kiujn utilajn aŭ interesajn servojn UEA proponas dum la cetero de la jaro aŭ en jaroj sen UK? Apenaŭ ion. Kaj la nuna forta redukto de laborfortoj nur pliigos tiun neniecon. La lastatempaj batalkrioj kaj insistado pri “lingvaj rajtoj”, “multlingveco”, “UN-kunsidoj” kaj similaj pli-malpliaj abstraktaĵoj ne kompensas tiun mankon.

Konkludo: UEA plibonigas mondon nek mian nek laan. Sekve: apogo – por kio?

tauhro
tauhro
2019-11-22 19:24

Evidente LA UEA ne kapablas plibonigi LA mondon. Sed ghi necesas por sterkado de Estonta Mondo.

tauhro
tauhro
2019-11-22 18:37
Respondo al  Renato Corsetti

Kiam tre multe oni pensas pri mono, oni mankas tempo por pensi pri moralaj valoroj…

Riĉulo
Riĉulo
2019-11-27 19:27
Respondo al  tauhro

Kiam tre multe oni pensas pri moralaj valoroj, (al) oni mankas tempo por pensi pri mono…

Roland Schnell
2019-11-27 18:06
Respondo al  Renato Corsetti

Ne sukcis, ne sukcis, ktp. Kial ili ne sukcesis. Jardekoj por Lapenna oni povas starigi la demandon. Sen sincera analizo ne estos solvo. Sed la samaj personoj, kiuj nun lamentas pri “ne sukcesis” blokis dum la tuta tempo la analizon. Ili vivas en “verda cxielo” kiu baldaux estos vera inferno.

Jovana
Jovana
2019-12-04 12:25
Respondo al  Renato Corsetti

Kia malhonesteco: “Tonkin ne sukcesis, Osmo ne sukcesis, mi ne sukcesis.” Osmo neniam estis prezidanto de UEA. Tonkin kaj Corsetti neniam estis direktoroj en la CO. Do, kial meti ilin ĉiujn en la saman poton?

Sebastiano
Sebastiano
2019-12-06 9:34
Respondo al  Jovana

Char Korsetti ne parolis nur pri prezidantoj de UEA, sed pri tio, ke efektive *neniu* sukcesis malhelpi al la malkreskado de (la nombro de) Individuaj Membroj post la epoko de Lapenna. (Mi ne kontrolis, chu lia aserto pri daura malkresko estas ghusta.)

Cetere, mi ne komprenas, kial la komentantoj tiel negative prijughas lian pledadon por la “moralaj valoroj”. Ja kompreneble oni alighas al UEA pro moralaj valoroj, same kiel oni alighas al Amnestio Internacia au Verdpaco ktp. pro moralaj valoroj: Char oni volas esti parto kaj subtenanto de la bona kaj justa afero kaj alporti siajn du leptojn. — Oni povas ridindigi tion, sed efektive tiu modelo funkciis kaj ankorau hodiau funkcias. Interesa estus la respondo al la demando, kial ghi ne plu funkcias por UEA.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-12-06 11:25
Respondo al  Sebastiano

> Ja kompreneble oni alighas al UEA pro moralaj valoroj, same kiel oni alighas al Amnestio Internacia au Verdpaco ktp. pro moralaj valoroj: Char oni volas esti parto kaj subtenanto de la bona kaj justa afero kaj alporti siajn du leptojn

Evidente multaj homoj ne opinias/sentas/perceptas, ke aliĝo al UEA subtenas la bonan kaj justan aferon. Eble ili plene eraras. Eble tamen ne.

Interese estus scii, ĉu (nur) tiaj nebulaj moralaj valoroj iam vere ludis (gravan) rolon ĉe la decido (re)aliĝi al UEA. Se iam estis tiel, evidente ne plu estas tiel. UEA sukcesas proponi nek indajn moralajn kialojn nek praktikajn avantaĝojn el membreco. Kiu povus miri pri krizo.

Anna Lowenstein
Anna Lowenstein
2019-12-09 9:01

La komparo kun Amnestio kaj Greenpeace estas interesa. Efektive la homoj aliĝas al tiuj asocioj, ĉar ili deziras kontribui al ties celoj, ne por mem ricevi konkretan avantaĝon. Mi ĵus kontrolis la membrokotizon de Amnestio, kaj ĝi estas komparebla kun tiu de UEA sen papera revuo (MB), sed kun la avantaĝo, ke ekzistas la ebleco pagi ĉiumonate anstataŭ unu fojon jare. Se UEA proponus al la membroj tiun eblecon, eble ili pli volonte remembriĝus.

Aliflanke tiaj asocioj daŭre informas siajn membrojn pri siaj agadoj, kaj ofte montras al ili konkretajn rezultojn. Ĉu UEA ne sufiĉe faras tion?

Jovana
Jovana
2019-12-11 14:15
Respondo al  Anna Lowenstein

“Se UEA proponus al la membroj tiun eblecon, eble ili pli volonte remembriĝus.” Kio pri la aldona laboro? Kiu faru ĝin? Pensi nur pri tio, kiel preni monon de homoj sen pensi ankaŭ pri tio, kiu faros la laboron sonas iom demagogie. Kiom da dungitoj havas Amnestio Internacia kaj kiom da dungitoj havas UEA?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-12-11 16:23
Respondo al  Jovana

“kiom da dungitoj havas UEA?”

Kiom da dungitoj, volontuloj k.s. havas UEA (kaj TEJO), kaj kie ili laboras, estas unu el la plej zorge (kaj absurde) gardataj sekretoj de Esperantujo.

Anna Lowenstein
Anna Lowenstein
2019-12-16 13:32
Respondo al  Jovana

Mi nur ĵus vidis vian komenton. Certe mi ne estus proponinta antaŭ kelkaj jaroj, ke estu eble pagi la membrokotizon ĉiumonate anstataŭ unu fojon jare. Mi mem laboris en la CO, kiam necesis enskribi membrojn mane, fizike meti iliajn kliŝojn en la ŝrankon de la membraro por adresi la revuon ktp. Tiam evidente ne estus eble aranĝi ĉiumonatan pagadon. Sed nun eblas aranĝi tiajn aferojn aŭtomate per reta mendo al la banko, kaj la pago aŭtomate atingus la konton de UEA. Tial mi supozas, ke nuntempe tio estus multe pli facila, kaj ne postulus pli da laboro de la oficistoj.

Alia afero estas la fakto, ke eblas membriĝi nur por kalendara jaro. Ne eblas membriĝi ekzemple de junio ĝis la posta majo, sed nepre de januaro ĝis decembro. Denove, tio necesis, kiam oni devis enskribi la membrojn mane, sed ĉu per komputila programo ne eblus trakti membriĝojn en diversaj monatoj de la jaro?

Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny
2019-12-18 13:44
Respondo al  Anna Lowenstein

La monata pago de kotizoj havas 2 ĉefajn avantaĝojn : unue la financa pezo estas malpli granda kaj pli regula kaj due ĝi draste reduktas la nombron de ne-realiĝoj, ĉar homoj ne forgesas re-aliĝi 🙂

Fakte oni restas membro ĝis kiam oni ne malabonas la sistemon.

Ekzitas sistemo por mastrumi tion facile kaj ne koste, sen barakti kun la unuopaj banksistemoj de la diversaj landoj (https://gocardless.com/). Ĝi funkcias en ĉiuj landoj de SEPA-sitemo, Usono, Nov-Zelando kaj Aŭstralio (aldoniĝas novaj landoj regule).

Membroj pagus 6.16 € monate kaj ne 74 € unufoje.

Kostoj por malgrandaj pagoj estas 0.20 €, do entute jare po 2.40 € por membro.

Persone mi proponus la sistemon nur al membroj abonantoj, alimaniere la monata pago estas tro malalta.

Jovana
Jovana
2019-12-18 14:51

Vi konscias, ĉu ne?, ke por ĉiu pago oni devas enskribi ĉe la koncerna persono la membrecon. Kun 12 pagoj, tio signifas 12 enskribojn jare anstataŭ unu. Kiam UEA ne plu havas sekretarion, kiu faru tion? Ne temas simple pri akcepto de mono. Temas ankaŭ pri administrado de tiu mono. Kaj tion oni ne vidas el la komforto de la propra salono.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-12-18 15:15
Respondo al  Jovana

‘Kiam UEA ne plu havas sekretarion, kiu faru tion?”

Ĉu UEA ANKORAŬ havas sekretarion? Laŭ precizaj informoj el diversaj fontoj oni maldungis la sekretariinon jam en junio (jes, maldungis: akcepti proponon de la labordonanto ne egalas al propravola maldungiĝo). En la UEA-retejo ŝi ankoraŭ aperas ses monatojn post la ago. Ĉu vere estas tiom malfacile teni oficialan retejon ĝisdata? Ĉu estas aliaj intencaj kialoj por teni la retejon neĝisdata, ekz. artefarite pufigi la nombron da oficistoj por povi pravigi antaŭ aliuloj (europaj instancoj?) oficejajn kaj oficistajn kostojn?

UEA fariĝas (fariĝis?) vera sekto, kies ĉefa ekzistokialo estas gardi sekretojn. Eble UEA devus ekspluati tiun sian novan naturon: sekretema sekto povus altiri pli da membroj ol la nuna senutila strukturo.

Cetere, ĉu la komitaton de UEA neniel interesas aŭ zorgigas tiaj aferoj?

Jovana
Jovana
2019-12-19 11:48

“Cetere, ĉu la komitaton de UEA neniel interesas aŭ zorgigas tiaj aferoj?” Ĉu vi supozas ke la komitato interesiĝas pri tio? Granda parto de la komitato eĉ ne kapablas legi bilancon kaj buĝeton. Por granda nombro da komitatanoj povi partopreni malmultekoste en UK estas pli grave ol okupiĝi pri la sorto de UEA.

Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny
2019-12-18 22:44
Respondo al  Jovana

Mi ne skribas el mia salono sed el moderna oficejo kiu mastrumas milojn da datumojn tage kun tre reduktita laborforto.

Ne havas sencon registri la aliĝojn ĉiumonate. La sistemo de gocardless sendos mesaĝon al la CO nur kiam la pago ne efektiviĝos. Do konsekvence oni registros nur la malaliĝojn.

Krome multajn membrojn la CO ne plu devos registri eĉ ne unu foje jare ĉar fariĝos iaspeca dumviva membreco.

Sed jen utila demando : kiel fartas la onta e-sistemo de UEA? Ĉu iu havas novaĵojn?

Sebastiano
Sebastiano
2019-12-19 15:46

Kion signifas »onta e-sistemo de UEA«? Ĉu UEA kreas sian propran Esperanton?

Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny
2019-12-19 19:47
Respondo al  Sebastiano

Informteknologia sistemo. Che UEA tio nomighas “nova retejo”.

Roland Schnell
2019-12-19 17:42

Finfine eta detalo malkaŝita. La menciita sistemo havas retpaĝon kun klarigoj: https://gocardless.com
Mi dubas, ĉu la komitatanoj scias tion.

leganto
leganto
2019-12-18 18:45
Respondo al  Anna Lowenstein

Kio okazos post kiam centoj aŭ miloj da pagoj de po kelkaj eŭroj estas atingintaj la bankan konton de UEA, kiel administri tiujn pagetojn por registri monatajn membrecojn? Ĉu ne necesas librotenisto kaj membroadministranto, kiuj devus por unu membro uzi multe pli da tempo ol kiam temas pri unu jara membreco, eĉ nun kiam delonge oni ne plu uzas kliŝojn kaj manskribitajn slipojn? Aŭ ĉu oni pensas ke eblas senhoma oficejo, kie komputiloj faras ĉion mem?

Anna Lowenstein
Anna Lowenstein
2019-12-18 23:14
Respondo al  leganto

Legu pli bone la respondon de Pascal Dubourg. Oni registrus la homon nur kiam li aŭ ŝi fariĝus membro. Poste daŭre venus tiu malgranda sumo ĉiumonate, kaj ĝi plu alvenadus ĝis la homo mem informus sian bankon, ke li/ŝi ne plu volas pagi. Tiam UEA ricevus mesaĝon, ke tiu homo ne plu pagas. Ĉu vi ne mem uzas similan sistemon por pagi iujn regulajn fakturojn?

Por la membroj, se ili pagas laŭ tiu sistemo, necesas aktive fari la decidon “Mi ne plu volas pagi la kotizon”. Laŭ la nuna situacio, necesas aktive fari la decidon “Mi devas pagi la ĉi-jaran kotizon”.

leganto
leganto
2019-12-20 11:02
Respondo al  Anna Lowenstein

Krom se ĉe UEA oni faras neregulan librotenadon, entrepreno devas registri la liniojn de bankaj konteltiroj en internaj kontoj en identaj kvanto kaj sinsekvo. Do se la enskriboj en bankaj konteltiroj 12-obliĝas same multe kreskas la internaj librotenaĵoj. Certagrade eblas aŭtomatigi tion, sed ŝajnas neracie voli samtempe redukti laborfortojn kaj plikreskigi administraĵojn. Sed ŝajne oni pretigas sistemon kiu per kelkaj klavopremoj faros la laboron de aro da personoj, ni nur fidu kaj paciencu.

Roland Schnell
2019-12-09 9:31
Respondo al  Sebastiano

Eble kelkaj gvidantoj de UEA revas pri “moralaj valoroj” kiel argumento por membriĝi, sed multaj ankorŭ kredas, ke UEA estus la plej alta reprezentanto de la Esperanto-mondo. Estas mito, kiun UEA sukcesis flegi dum multaj jardekoj. Sed en la nuna tempo oni povas rapide kontroli la veron malantaŭ mitoj kaj oni rimarkas, ke temas pri multekosta blufo.

Scivolemulo
Scivolemulo
2019-12-18 23:23
Respondo al  Roland Schnell

Se UEA ne estus la plej alta reprezentanto de la Esperanto-mondo (kaj tion mi bonvolas kredi), do kiu estus la plej alta laŭ vi ?

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-11-21 21:22

Se la altaj UEA-sferoj ne scias/ne volas/ne povas informi pri la ankoraŭa nombro da dungitoj, iu alia devas transpreni la torĉon kaj sciigi la legantaron.

En Roterdamo ankoraŭ laboras:

1. Clay Magalhães, KKS, plentempe.
2. Ionet Oneţ, libroservo, duontempe.
3. Stanka Starčević, kontado, duontempe.

Laŭ diversaj fontoj, i.a. la komitata listo kaj LF, ĉesis labori en junio Linda Silva Miranda (purigado) kaj Katarzyna Marciniak (sekretariado) kaj en oktobro Ralph Schmeits (kontado).

Restas entute du plentempaj postenoj.

Ekster Roterdamo laboras:

1. Martin Schäffer, ĝenerala direktoro, plentempe.

Entute unu plentempa posteno.

UEA do havas entute nur tri plentempajn postenojn, el kiuj du en la CO.

Ignoru la neĝisdatan retejon de UEA (https://uea.org/asocio/oficistoj), kiu ankoraŭ listigas ekz. Katarzyna Marciniak kvin monatojn post ŝia maldungo. Eble ĝisdatigi la retejon estis tasko de la maldungitoj, kaj do neniu plu faras.

gasto
gasto
2019-11-22 22:20

Chu vi povas mencii precizajn “fontojn” de tiuj detalaj informoj? Kiu komuniko kiu lf artikolo. Anticipan dankon.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-11-22 22:41
Respondo al  gasto

https://www.liberafolio.org/2019/06/30/kvin-oficistoj-de-uea-trafitaj-de-la-reduktoj/: ”Du oficistoj konsentis akcepti unufojan financan kompenson kaj libervole maldungiĝi: la partatempa sekretario, Katarzyna Marciniak, kaj la partatempa purigisto, Linda Silva Miranda. Ili jam ĉesis labori en la Centra Oficejo”.

https://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/conversations/messages/13076: ”De la oficistoj oni petis, ke ĝis mezo de septembro ili subskribu novan kontrakton kun malpli da deĵorhoroj. Ionel kaj Stanka fakte konsentis subskribi, kaj nun ili laboras duontempe kaj ne povas fari saman kvanton de laboro (perado de abonoj kaj kotizoj). Ralph ne konsentis kaj pro tio li ĉesis labori en CO meze de oktobro”.

gasto
gasto
2019-11-22 22:37

“Eble ĝisdatigi la retejon estis tasko de la maldungitoj, kaj do neniu plu faras.

Eble starigi la alian hipotezon: kio se ili estas bezonataj tie? Kiel vi povas legi en komuniko 681 de HeKo, TEJO ricevis grandan trijaran administran subvencion. Por kiu administrado se TEJO lau la fama Regularo (pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO) cedis la administradon al UEA. Chu eble en la subvencio estis menciitaj UEA oficistoj anstataue? Kiel ajn….chio povas okazi en esperantujo. Nur ke dume ech UEA ne plu havas la plenan oficistaron, krom la virtualaj bildoj por ekstera mondo dum sekvaj x-jaroj.

gasto
gasto
2019-11-22 23:02

Tiuj informoj ne plene kongruas. En la intervjuo kun la ghenerala direktoro, aperinta en RE de septembro 2019, S-ro Schäffer mem respondas: “averaghe mi laboris pli ol 60 horojn semajne, ankau dimanche”. Tio estas multe PLI ol plentempa posteno. Dum la komitata kunsido de la lasta UK-o venis informo pri la altaj vojaghkostoj de oficistoj kauzitaj de la kontrakto kun la direktoro. Se lau vi, li laboras NUR eksteroficejen……ne povas enkasigi la vojaghkostojn.
Sed jes estas strange, ke havante la gheneralan direktoron, laborantan pli ol plentempe, la prezidanto ne sukcesis kolekti la administrajn ciferojn por povi respondi al la lf.

Jovana
Jovana
2019-12-04 12:18
Respondo al  gasto

Pri vojaĝokostoj eblas longe pensi. Rigardo en la bilanco aperinta en la julia-aŭgusta numero de la organo de UEA devus demandigi la membraron kaj, aparte, la komitaton pri la kostoj en la rubriko “Oficaj kostoj” (antaŭe “Oficistoj (vojaĝado)). Kiel klarigi la enorman diferencon inter la buĝetitaj 1500 eŭroj kaj la elspezitaj 11226? Kion opiniis pri tio la revizoro(j) kaj la estraro?

tauhro
tauhro
2019-11-22 19:31

“VE al vi, skribistoj k Fariseoj, hipokrituloj!
char vi shlosas la Regnon de la chielo kontrau la homoj;
char vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri…” Mt. 23:13

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2019-11-24 13:37
Respondo al  tauhro

Esperanton kreis fariseo, ulo.

tauhro
tauhro
2019-11-25 15:01
Respondo al  Aŝkenaz

Chi tio tute ne signifas, ke Esperanto devas esti fariseismo!

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2019-11-26 16:57
Respondo al  tauhro

Sed ĝuste tion celis Zamenhof. Hilelo ja estis fariseo.

tauhro
tauhro
2019-11-26 17:49
Respondo al  Aŝkenaz

”Ho vi, fariseoj, falsistoj de la vero!”
Tiel interalie diris mem Zamenhof!

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2019-11-26 18:39
Respondo al  tauhro

Tio estis traduko de alia verkisto, kaj pli ol tio, ĝi estas diraĵo de specifa rolulo en la verko. Kial vi falsas la veron?

tauhro
tauhro
2019-11-26 23:02
Respondo al  Aŝkenaz

Mi facile pruvos mian veron.
Rigardu PIV “fariseo” k vi ekvidos!

Aŝkenaz
Aŝkenaz
2019-11-27 10:44
Respondo al  tauhro

Mi jam alparolis tiun punkton: Zamenhof tradukis verkon de Friedrich Schiller, La Rabistoj. En tiu verko, la rolulo Karolo Moor diras la citaĵon cititan de vi kiel “diraĵo de Zamenhof.” Ŝajne vi ne povas distingi inter la voĉoj de rolulo (Karolo Moor), de la verkisto (Friedrich Schiller), kaj de la tradukinto (Zamenhof).

tauhro
tauhro
2019-11-28 10:42
Respondo al  Aŝkenaz

Konsentite, ke Z ne diris tion k tradukis. Sed chi tio ne shanghas la sencon – akra riprocho al fariseismo/hipokriteco, kiu estas chefa kialo de krizo en E-movado!

Jovana
Jovana
2019-12-04 12:09

La respondo de la prezidanto ke “Restas la ĉefaj dungitoj pri Kongresoj, financoj kaj la libroservo” malkongruas kun la listo de dungitoj ĉe https://uea.org/asocio/oficistoj. Kiu pravas?
Laŭ pli fruaj informoj de la antaŭa prezidanto, la sekretario akceptis la maldungon jam en la printempo. Ĉu ŝi redungiĝis? Kaj kio pri s-ro Schmeits? Ĉu li ne maldungiĝis?
Ĉu iam la dececo kaj malfermiteco revenos en UEA?

chielismo
chielismo
2019-12-08 9:11

Mi kredas ke la nova prezidanto jam konas staton de UEA multajn jarojn. Mi nekomprenas, kion li ankoraŭ necesas atendi? Eble tia diraĵo estas lia preteksto antaŭ reformigo kontraŭ UEA. Kutime la maljunulo ne taŭgas por struktura reformigo.