Mankas kandidato por organizi IJK-n en 2021 de Libera Folio je 2020-01-152020-01-15 en movado, TEJO La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso okazos en Nederlando, sed kie okazos la IJK en 2021 tute ne klaras, post kiam Britio retiris sian kandidatiĝon. TEJO nun esperas trovi novan kandidaton ĝis la fino de januaro.
TEJO decidis ne publikigi la membronombron de Libera Folio je 2020-01-032020-01-03 Du estraranoj estis aŭtomate eksigitaj pro pasiveco, sed unu estis tuj reelektita. Estis elektita ankaŭ nova ĝenerala sekretario. La komitato malpermesis al la estraro formalan kunlaboron kun la Civito sen konsultiĝo kun la komitato.
Libera Folio deziras al siaj legantoj feliĉan 2020 de Libera Folio je 2019-12-25 La redakcio de Libera Folio deziras al ĉiuj siaj legantoj kaj aŭtoroj bonajn jarfinajn festojn kaj sukcesan novan jaron!
Triobla Zamenhof-tago en Bjalistoko de Libera Folio je 2019-12-202019-12-20 Sabate la 15-an de decembro la 160-a naskiĝtago de la iniciatinto de Esperanto estis solenata en multegaj Zamenhof-festoj dise en la mondo. Plej simbola tamen certe estis la festado en lia naskiĝurbo Bjalistoko kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo, kie interalie okazis klezmera koncerto en la Granda Sinagogo de Tykocin.
Forpasis Mila van der Horst-Kolińska de Libera Folio je 2019-12-142019-12-16 La 13-an de decembro en maljunulejo en Hago en la aĝo de 93 jaroj forpasis Mila van der Horst-Kolińska, konata Cseh-instruisto kaj multjara kunlaboranto de Internacia Esperanto-Instituto en Hago.
de Libera Folio je 2019-12-112019-12-11 en kulturo Vidvokroniko trovis legantojn ekster la getto Esperantistoj devus pli malfermiĝi al ekstera publiko, ĉiufoje kiam la karaktero kaj temo de la evento tion ebligas, diras István Ertl. Li disdonis anglan tradukon de sia prezento en Esperanto-klubo en Luksemburgo, kaj anglalingva retejo raportis pri la evento.
de Libera Folio je 2019-12-042019-12-04 en kulturo, movado Monato: 40 jaroj da persisto Nekredeble sed vere: unu el la malmultegaj esperantlingvaj periodaĵoj ne pri la movado, Monato, ĉi-decembre iĝas 40-jara. Lige kun tiu vere elstara evento Libera Folio intervjuis la gvidan redaktoron Paŭl Peeraerts, kiu samtempe estas redakcia sekretario kaj la plej longdaŭra kunlaboranto de la magazino.
de Libera Folio je 2019-12-012019-12-01 en movado, TEJO, UEA Gvidantoj de UEA kaj TEJO superŝutitaj per demandoj dum la Malferma Tago Grava programero de la ĵusa Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA estis ”dialoga momento” kun gvidantoj de UEA kaj TEJO. La momento pro multaj demandoj daŭris pli longe ol planite, sed la respondeculoj de UEA rifuzis klare diri, kiom da dungitoj efektive ankoraŭ laboras en la Centra Oficejo.
de Libera Folio je 2019-11-262019-11-26 en kulturo, movado Testudoj amuzas ludantojn en Esperanto En nova esperantlingva telefona ludo la celo estas meti kvin testudojn en vico. La ludon laŭ la ellaborinto Chuck Smith tamen igas unika ne la lingvo, sed la fakto ke la ludantoj metas siajn testudojn samtempe.
de Libera Folio je 2019-11-252019-11-25 en kulturo La Esperanto-muzeo en Vieno iĝis 90-jara Por soleni la 90-jariĝon de la unika muzeo en Vieno oni aranĝis simpozion pri planlingvoj kaj lingvoplanado. Ĉiuj prelegoj estis en la angla, sed dum la paŭzoj kaj ankaŭ dum la diskutoj post la prelegoj ankaŭ Esperanto estis uzita.