Vidvokroniko trovis legantojn ekster la getto

Esperantistoj devus pli malfermiĝi al ekstera publiko, ĉiufoje kiam la karaktero kaj temo de la evento tion ebligas, diras István Ertl. Li disdonis anglan tradukon de sia prezento en Esperanto-klubo en Luksemburgo, kaj anglalingva retejo raportis pri la evento.

Plej ofte esperantistaj aranĝoj ne vere bonvenigas eksterulojn, nek prezentas ajnan intereson al ili. Sed kiam István Ertl antaŭ kelkaj semajnoj en Luksemburgo prezentis fragmentojn el sia verko Vi(d)vokroniko, la aranĝo eĉ rezultis en artikolo de anglalingva retgazeto. Ni demandis al la ĵurnalisto kio altiris ŝian atenton – kaj al István Ertl kial kaj kiel oni logu eksterulojn al esperantistaj kunvenoj.

La artikolo en Luxembourg Times havis la titolon ”Widower’s grief expressed in Esperanto” (”Funebro de vidvo esprimita en Esperanto”) kaj enhavas fragmentojn el la teksto de Vi(d)vokroniko en angla traduko. La sama traduko estis disdonita al neesperantistaj ĉeestintoj en la aranĝo.

La ĵurnalisto Sarita Rao mem ne povis ĉeesti la prezentadon, sed trovis la temon interesa kaj kun redaktora aprobo verkis artikolon jam post la aranĝo, ŝi rakontas responde al demando de Libera Folio.

Sarita Rao: – István sendis al mi la tekston en la angla. Mi aparte volis priskribi la procezon de funebrado ĉe eksterlandaj loĝantoj de Luksemburgio, precipe kiam ili perdas kunulon pro io kiel kancero. Mi pensis, ke tio estus utila al pli granda legantaro.

Libera Folio: Kia estis via ĝenerala impreso?

– Mi nek parolas nek legas Esperanton, sed la angla traduko tre kortuŝis min. Kompreneble aldone estis interesa angulo paroli pri tio, ke li verkis kaj prezentis ĝin en Esperanto, kaj iom pri la fono de tio, ke li lernis la lingvon, precipe rilate al la libereco de vojaĝado kiun ĝi donis al li en tempo kiam el Hungario estis malfacile elveturi okcidenten.

Ĉu la artikolo interesis viajn legantojn? Ĉu estis reagoj?

Sarita Rao. Foto: Luxembourg Times.

– Ni ne ricevis skribajn reagojn, sed mi afiŝis ĝin en mia paĝo en Facebook, kaj tie komentis iu, kiu mem troviĝas en funebrado. Nuntempe legantojn ofte logas sensaciaj titoloj aŭ artikoloj kiuj listigas informojn de la tipo “kion fari” aŭ “kie aĉeti”. Homaj historioj el la vera vivo ne estas same legataj, krom se la specifa temo interesas iun. Sed por mi, eĉ se la artikolon legas nur kvin personoj, kiuj trairas sperton similan al tiu de István, ĝi jam plenumis sian funkcion.

Kio igus vin partopreni iun alian aranĝon kun rilato al Esperanto kaj raporti pri ĝi?

– Mi ne kredas ke Esperanto-aranĝoj ricevos multan atenton aŭ multan raportadon de la amaskomunikiloj, ĉar oni vidas ilin kiel specialistajn aferojn. Ĵurnalistoj ĉiam serĉas novaĵan aŭ komunuman vidpunkton, sed se vi kolektus tre internacian grupon de Esperantistoj por unika evento, tio probable meritus artikolon.

La Esperanto-movado ĝenerale estas tre izolita de la ĝenerala publiko. Kion la Esperantistoj laŭ vi povus fari por malfermiĝi kaj altiri la atenton de la publiko kaj de la gazetaro?

– Estas tre multe da ”bruo” kiam temas pri komunikado, precipe post la alveno de sociaj retejoj, kie estas malfacile esti rimarkata. Homoj malpli emas legi longajn artikolojn, kaj preferas ke la informoj estu donataj en pecetoj.

– La Esperanto-movado devus serĉi manierojn tenti aŭ tikli la intereson de la publiko. Homoj ŝatas mallongajn, interesajn faktojn, kiel la devenon de vortoj, kaj Esperantistoj povus uzi tiun taktikon por klarigi, kiel la vortoj de ilia lingvo funkcias aŭ estis inventitaj, precipe se temas pri kunfando de diversaj lingvoj.

– Mi krome vidas, ke ekzistas tekstoj, poezio kaj filozofio, verkitaj en Esperanto. Traduki tion al aliaj lingvoj, kiel la angla, donus al la publiko pli bonan aliron al la Esperanto-komunumo, kaj eble igus ilin pli interesitaj pri la lingvo.

Libera Folio: István Ertl, kial vi decidis traduki vian tekston al la angla kaj voki ankaŭ neesperantistan publikon al via prezentado?

István Ertl dum alia prezentado.

István Ertl: – Origine, mi tradukis mian tekston, malfajne, al la angla simple private, por ke unu koncernato, neesperantisto, ĝin komprenu. Tiam ankoraŭ temis pri la 55-paĝa verko aperinta en Beletra Almanako. Poste venis la ideo prezenti mallongan version 30-minutan, unue en Arkones, Poznan, poste en la Esperanto-klubo de Madrido, kaj ankaŭ en mia hejmurba klubo, en Luksemburgo. Dume mi parolis pri ĝi al diversaj amikoj kaj konatoj – plejparte neesperantistoj. Multaj el ili esprimis intereson legi la tekston – sed mi ĝin ne donis, ĉar ĝi ne estis je ĝusta lingva nivelo. Feliĉe, kolegino Hannah Critoph konsentis redakti la 30-minutan version anglen, surbaze de mia krudaĵo, kaj ŝi perfekte faris.

Ĉu efektive venis pluraj neesperantistoj?

– Mi invitis al la kunveno de nia Esperanta klubkunveno kvardekon da interesatoj; deko respondis probable veni, kvino respondis nepre veni, kaj tri venis. La venintoj, ja plurlingvemuloj, parte komprenis Esperanton, parte sekvis mian buŝan prezenton laŭ la papere distribuita angla traduko. La posta diskuto, kiu temis pri multo ekde la trinkata vino ĝis funebro kaj emocioj, okazis angle kaj Esperante, kun bezono nur okaza je interpretado.

Ĉu vi opinias ke esperantistoj devus pli malfermiĝi al ekstera publiko? Sed ĉu oni ne tiam riskas amasan krokodiliĝon de la aranĝoj?

– Esperantistoj devus pli malfermiĝi al ekstera publiko, ĉiufoje kiam la karaktero kaj temo de la evento tion ebligas. En mondo de plurlingveco impresas ege strange forfermiĝi en mondeto de lingvo principe tutmonda, sed kiun reale malmultaj parolas. Ĝin parolos pli multaj ĝuste se ni malfermados nin pli!

– Parenteze, mi povas fanfaroni ke en la lastaj du monatoj mi faris aŭ faros en Luksemburgo tri prezentojn pri Esperanto, al po 40-50 ĉeestantoj: en la Eŭropa Oficejo pri Publikaĵoj, en Eŭropa Lernejo, kaj en mia laborejo, la Eŭropa Revizora Kortumo. Ankaŭ tio estas iaspeca malfermiĝo.