TEJO decidis ne publikigi la membronombron de Libera Folio je 2020-01-032020-01-03 Du estraranoj estis aŭtomate eksigitaj pro pasiveco, sed unu estis tuj reelektita. Estis elektita ankaŭ nova ĝenerala sekretario. La komitato malpermesis al la estraro formalan kunlaboron kun la Civito sen konsultiĝo kun la komitato.
Libera Folio deziras al siaj legantoj feliĉan 2020 de Libera Folio je 2019-12-25 La redakcio de Libera Folio deziras al ĉiuj siaj legantoj kaj aŭtoroj bonajn jarfinajn festojn kaj sukcesan novan jaron!
Forpasis Mila van der Horst-Kolińska de Libera Folio je 2019-12-142019-12-16 La 13-an de decembro en maljunulejo en Hago en la aĝo de 93 jaroj forpasis Mila van der Horst-Kolińska, konata Cseh-instruisto kaj multjara kunlaboranto de Internacia Esperanto-Instituto en Hago.
Monato: 40 jaroj da persisto de Libera Folio je 2019-12-042019-12-04 Nekredeble sed vere: unu el la malmultegaj esperantlingvaj periodaĵoj ne pri la movado, Monato, ĉi-decembre iĝas 40-jara. Lige kun tiu vere elstara evento Libera Folio intervjuis la gvidan redaktoron Paŭl Peeraerts, kiu samtempe estas redakcia sekretario kaj la plej longdaŭra kunlaboranto de la magazino.
Gvidantoj de UEA kaj TEJO superŝutitaj per demandoj dum la Malferma Tago de Libera Folio je 2019-12-012019-12-01 Grava programero de la ĵusa Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA estis ”dialoga momento” kun gvidantoj de UEA kaj TEJO. La momento pro multaj demandoj daŭris pli longe ol planite, sed la respondeculoj de UEA rifuzis klare diri, kiom da dungitoj efektive ankoraŭ laboras en la Centra Oficejo.
Testudoj amuzas ludantojn en Esperanto de Libera Folio je 2019-11-262019-11-26 En nova esperantlingva telefona ludo la celo estas meti kvin testudojn en vico. La ludon laŭ la ellaborinto Chuck Smith tamen igas unika ne la lingvo, sed la fakto ke la ludantoj metas siajn testudojn samtempe.
TEJO perdas sian ĝeneralan sekretarion de Libera Folio je 2019-11-212019-11-21 La ĝenerala sekretario de TEJO, Catherine Neilson el Usono, anoncis ke ŝi forlasas sian postenon. Tion ŝi skribis la 21-an de novembro en la retpoŝta grupo “TEJO-komitato”.
Duncan Charters paŝas atente por eviti erarojn de Libera Folio je 2019-11-202019-11-20 Antaŭ kvar monatoj Duncan Charters estis elektita la prezidanto de UEA. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li planas viziti la Centran Oficejon kaj interparoli kun la restantaj oficistoj por esplori la situacion. Li esperas ke la deficito de la asocio nun reduktiĝos. Al demando pri la membrostatistiko li respondas: ”Ĝenerala kresko venos nur kiam estos pli klara la valoro de membreco”.
Esperanto-blogoj – alternativaj amaskomunikiloj de Libera Folio je 2019-11-082019-11-08 Esperantistoj ĉiam estis pioniroj en uzado de novaj komunikiloj, do tuj post la apero de blogoj ili ekuzis tiun eblon. Ekde tiam la nombro de Esperanto-blogoj kreskas kaj iuj el ili jam enhavas centojn da artikoloj. Stano Belov priskribas sian sperton pri serĉado kaj trovado de blogoj de esperantistoj.
La redaktoro de La Ondo: Ne troviĝis dezirantoj daŭrigi nian aferon de Libera Folio je 2019-10-142019-10-14 La teamo de la internacia magazino La Ondo de Esperanto anoncis ĉeson de la periodaĵo. Dum 28 jaroj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov eldonis La Ondon, sed fakte ilia ĵurnalisma agado en Esperantujo aĝas jam preskaŭ 40 jarojn. Ni intervjuis la ĉefredaktoron de La Ondo, kiu skizis la historion de la nun fermata magazino, malkovris la abonstatistikon kaj rakontis pri siaj planoj.