TEJO provas kalkuli siajn membrojn de Libera Folio je 2021-08-102021-08-10 TEJO havas 5 000 membrojn, laŭ nova takso. La plej granda membrokategorio estas ”eksaj individuaj membroj”. Multaj ne scias, ke ili membras, kaj multaj ne scipovas Esperanton. Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj.
Léon Kamenický iĝis la nova prezidanto de TEJO de Libera Folio je 2021-08-042021-08-08 Léon Kamenický estas elektita kiel la nova prezidanto de TEJO. Veronika Venislovas estis elektita kiel kasisto kaj Rogier Huurman kiel ĝenerala sekretario. Cyprien Guiya, kiu estis forpelita de IJK 2018 pro seksĝenado al alia partoprenanto, retiris sian kandidatiĝon.
Du estraranoj de TEJO pretas daŭrigi de Libera Folio je 2021-07-282021-07-28 Rogier Huurman kaj Albert Stalin Garrido pretas resti por dua mandatperiodo en la estraro de TEJO. Por la posteno de prezidanto kandidatas Léon Kamenický el Slovakio. Inter la estraraj kandidatoj estas ankaŭ la antaŭa estrarano Cyprien Guiya, kiu pli frue estis forpelita el IJK pro seksa ĝenado.
UEA planas denove uzi profesian revizoron de Libera Folio je 2021-07-252021-10-17 Dum pluraj jaroj UEA ne uzas servojn de profesia revizoro por kontroli la kontojn. Pri tio atentigis la komitataj reviziantoj, kaj nun la estraro esploras la eblojn por trovi novan revizoron. La komitato aprobis la jaran raporton de la estraro en sia unua kunsido en sabato.
Fernando Maia pretas plu gvidi UEA-n de Libera Folio je 2021-07-242021-07-24 Vicprezidanto Fernando Maia pretas daŭrigi en la estraro de UEA, dum prezidanto Duncan Charters ŝajne ne rekandidatos por nova mandatperiodo. Tiu estis la ĉefa novaĵo de la tradicia programero La estraro respondas dum la daŭranta Virtuala Kongreso de UEA.
Paweł Fischer-Kotowski redaktos Kontakton de Libera Folio je 2021-07-242021-07-24 La revuo Kontakto havas novan redaktoron. Post dek jaroj Rogener Pavinski forlasas la postenon, kaj transdonas la torĉon al Paweł Fischer-Kotowski. La estraro de TEJO elektis lin el inter tri kandidatoj, post tri intervjuoj.
Papo, Buller kaj Maia proponataj al UEA-estraro de Libera Folio je 2021-07-232021-07-23 Osmo Buller, Fernando Maia kaj Loes Demmendaal estis la tri personoj, kiuj ricevis pli ol unu subtenan voĉon en la enketo de Libera Folio pri la sekva estraro de UEA. Inter la pli surprizaj kandidatoj estis “Komitatano Z” kaj Sankta Papo Francisco.
Neniuj maldungoj okazis en la Centra Oficejo de Libera Folio je 2021-07-202021-07-22 En majo ni raportis, ke UEA en 2020 sukcesis eviti deficiton interalie pro maldungoj en la Centra Oficejo. Efektive tamen ne okazis maldungoj en la Centra Oficejo, nur reduktoj, atentigis la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia.
Virtuala Kongreso inaŭgurita de Libera Folio je 2021-07-18 La duan jaron sinsekve pro la kronvirusa pandemio ne okazas la Universala Kongreso de Esperanto. Anstataŭe okazas reta Virtuala Kongreso, kiu estis inaŭgurita sabate la 17-an de julio. Aliĝis al la kongreso pli ol 1 750 personoj, sed nur kelkcent partoprenis la inaŭguron.
TEJO lernis multon dum la pandemia jaro de Libera Folio je 2021-07-13 Asocioj ne plu estas la plej evidentaj enirvojoj al Esperantujo, diras la eliranta prezidanto de TEJO. ”Tamen, ĉiam restas pluraj aferoj, kiujn eblas fari nur pere de asocia kunlaborado, aŭ almenaŭ tia agadmaniero multon faciligas”, Charlotte Scherping Larsson opinias.