Ĵomart kaj Nataŝa kantas kune dum kvin jardekoj de Libera Folio je 2022-11-222022-11-22 Ĵomart kaj Nataŝa estas supozeble la plej konata muzika duopo en Esperantujo. Sian unuan diskon ili publikigis jam en 1989 en la tiama Sovetio, en tri mil ekzempleroj, kiuj tuj disvendiĝis. Ĵus ili ricevis la plej grandan kulturan distingon en Esperantujo, la FAME-premion. Libera Folio kaptis la okazon intervjui ilin.
La ĉefa kulturpremio en Esperantujo de Libera Folio je 2022-11-222022-11-22 La FAME-premio estas kredeble la plej granda unuopa kulturpremio en Esperantujo. Ĵus estis fine solene transdonita la 17-a premio, kiu estis aljuĝita al Ĵomart kaj Nataŝa jam antaŭ du jaroj – la ceremonio prokrastiĝis pro la pandemio. Ni petis Ulrich Matthias, unu el la estraranoj de la FAME-fondaĵo, rakonti pli pri la premio.
Ŝanco por Esperanto en minoritata Eŭrovido de Libera Folio je 2022-11-222022-11-28 Kanto en Esperanto estas inter la finaj konkurantoj en alternativa Eŭrovida konkurso por minoritataj lingvoj.
Imitinda lingvistika priskribo de Esperanto de Libera Folio je 2022-10-252022-10-25 Nun ekzistas anglalingva libro, kiu povas konvinki profesian lingviston, ke estas fruktodone kaj interese esplori Esperanton kaj precipe ĝian uzon per la ordinaraj lingvistikaj metodoj uzataj por la studo de la tiel nomataj naturaj lingvoj. Tion konstatas en sia recenzo Jouko Lindstedt. Sed la libro evidente estas interesa ankaŭ por esperantistoj.
Ne malfruas kandidati por Akademia laŭro de Libera Folio je 2022-10-162022-10-16 La Akademio de Esperanto prokrastis la limdaton por sia literatura premio, la Laŭro de la Akademio. Ĝis fino de oktobro eblos kandidatigi verkojn eldonitajn dum la lastaj kvin jaroj.
Unika aranĝo sur plurgeneracia fundamento de Libera Folio je 2022-10-132022-10-13 Ĉu eblus okazigi kulturan aranĝon similan al Arkones aliloke, ekzemple en Usono lige kun NASK? Tiu estis unu el la demandoj, kiujn starigis al si Brandon Sowers antaŭ la ĉi-jaraj artaj konfrontoj en Poznano. Serĉante la respondojn li maltrafis eĉ du trajnojn kaj restis en Poznano plian nokton.
Pli da muminoj ekparolas Esperanton de Libera Folio je 2022-10-01 Esperanto-Asocio de Britio lastatempe tre vigligis sian eldon-agadon. Ĵus aperis la unua el planataj sep tradukoj el la verkoj de la konata finnlanda verkisto Tove Jansson pri la loĝantoj de Muminvalo. Ni petis la eldoniston kaj tradukinton rakonti pli pri la projekto.
Vivo dediĉita al Esperanto kaj Ukrainio de Libera Folio je 2022-09-262022-09-26 La vivo en Ukrainio pluiras, spite la militon – ankaŭ la esperantista vivo. Ĵus aperis nova libro pri la pioniro Orest Kuzma, kiu eldonis ukrainan lernolibron pri Esperanto en 1922. Komence de la dua mondmilito lia hejmregiono iĝis parto de Sovetio, kaj en 1947 li, same kun multaj aliaj edukitaj homoj, estis deportita al Siberio.
Pacismo en praktiko: ĉu ekzistas esperanta vojo? de Libera Folio je 2022-09-212022-09-21 Studentoj kaj esploristoj el diversaj landoj renkontiĝis en Bonn por diskuti pacismon en la Esperanto-movado el diversaj vidpunktoj. Estis prezentitaj unikaj historiaj materialoj – kaj la nova, franca traduko de ”La Danĝera lingvo” de Ulrich Lins.
Konata kanada muzikisto koncertis en Esperanto de Libera Folio je 2022-08-13 La konata kanada muzikisto Yves Desrosiers pasintjare publikigis sian unuan albumon en Esperanto. Nun partoprenantoj de la kongreso en Montrealo povis ĉeeste ĝui lian prezenton en Esperanto.