Ĵomart kaj Nataŝa kantas kune dum kvin jardekoj

Ĵomart kaj Nataŝa estas supozeble la plej konata muzika duopo en Esperantujo. Sian unuan diskon ili publikigis jam en 1989 en la tiama Sovetio, en tri mil ekzempleroj, kiuj tuj disvendiĝis. Ĵus ili ricevis la plej grandan kulturan distingon en Esperantujo, la FAME-premion. Libera Folio kaptis la okazon intervjui ilin.

Nataŝa kaj Ĵomart.

Libera Folio: Vi komencis vian karieron en Esperantujo jam kiam ankoraŭ ekzistis Sovetio. Kiel okazis, ke vi komencis kune verki kaj prezenti kantojn en Esperanto?

Ĵomart: 
– Ĉio komenciĝis de la korespondaj Esperanto-kursoj de Boris Kolker, publikigitaj en la loka gazeto. La jaro estis 1980. Mi tiam loĝis en suda Kazaĥio, urbo Ŝimkent. Post la fino de la kurso mi multe korespondis kun esperantistoj el diversaj partoj de Sovetio, kaj kolektis kelkajn tekstojn, al kiuj mi poste komponis muzikon. Mi amatore registradis miajn kantojn kaj sendadis ilin al ĉiuj esperantistoj, kiuj interesiĝis aŭdi ilin.

Ĝis 1987 mi vojaĝis al Esperanto-aranĝoj sola, kaj poste mi esperantigis kelkajn studentojn, inter kiuj estis Nataŝa. Ekde tiam ni koncertas ĉiam duope. Ni partoprenis multajn Esperanto-aranĝojn en eksa Sovetio. La plej unuan nian koncerton ni faris en Samarkando, Uzbekio. Ni havis tiam nur kelkajn proprajn kantojn. Somere 1989 okazis nia unua eksterlanda koncerto en Hungario (IJS en Szolnok).

Somera mondo – la unua disko de Ĵomart kaj Nataŝa, aperinta en 1989.

Via unua muzikdisko aperis same ankoraŭ en Sovetio. Kiel tio okazis? Ĉu la disko vaste vendiĝis?



Nataŝa: 
– Post nia koncerto en Samarkando uzbekia esperantisto, Albert Ŝakarov, aranĝis la registron ĉe la ŝtata gramofona firmao Melodia. La vinila disketo “Somera mondo” estis unukanala, ne sterea,  ĝi enhavis nur kvar kantojn kaj estis la plej unua tiastila Esperanto-disketo eldonita en Sovetio. Ĝi aperis en la jaro 1989. La kvanto estis nur 3 000 ekzempleroj, kaj ĉiuj rapide disvendiĝis.

Kiaj estis viaj unuaj kontaktoj kun la internacia Esperanto-movado? Kaj kio okazis poste?

Ĵomart: – Komence mi estis la sola esperantisto en mia urbo. En miaj unuaj leteroj al aliaj esperantistoj, mi ĉiam petis sendi al mi malnovajn gazetojn kaj ĵurnalojn. Mi “ensuĉadis” ĉiun informon pri la Esperanto-movado, kiun mi sukcesis ricevi. Tiel mi trovis informon pri diversaj Esperanto-aranĝoj. Mi partoprenis multajn aranĝojn, ĉefe en Rusio, kelkfoje ankaŭ en ukrainia Krimeo kaj aliaj partoj de tiama Sovetio. Vojaĝis unue kiel sola artisto, kaj poste kun Nataŝa. Esperanto vere malfermis la mondon por ni ambaŭ. Dum nelonga periodo mi ankaŭ havis rok-bandon kies membroj parolis kaj kantis esperante. La bando nomiĝis Kredo. Kelkfoje min vizitis KGB-ano, kiu interesiĝis pri miaj eksterlandaj kontaktoj. Ankaŭ la nomo de la bando por li estis suspektinda.

Nataŝa: 
– Nia plej unua internacia renkontiĝo estis en Minsk, 1989. Dum tiu aranĝo ni ricevis inviton al IJS en Hungario (somero 1989). Tie okazis nia unua koncerto eksterlande. Nia sekva koncerto estis dum KEF (somero 1990, Västerås, Svedio). Post ĝi Martin Wiese aranĝis la registradon de niaj kantoj, kaj Franko Luin eldonis la kasedon “Folioj de mia memoro”. Kun tiu kasedo ni poste vojaĝis al IS (1990), kie preskaŭ 100 ekzempleroj de la kasedo vendiĝis tuj post la koncerto. Ni tiam ankaŭ ricevis proponon daŭrigi nian vojaĝon turneante laŭ Germanio kaj tiu turneo estis ne forgesebla!

Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa dum la 3-a KEF en Västerås, Svedio, 1990.

Vi de multaj jaroj loĝas en Svedio. Kiel tio okazis?



Nataŝa: 
– Ni restis en Svedio tute hazarde. Ni geedziĝis la 28an de junio 1991 kaj post kelkaj tagoj veturis al Svedio por koncerti dum IJK en Karlskoga kaj dum UK en Bergeno, Norvegio. Dum tiu vojaĝo disfalis Sovetio, kaj ni decidis resti en Svedio. La unua tempo estis por ni sufiĉe malfacila, sed ni ricevis multe da helpo de niaj stokholmaj esperanto-amikoj, speciale de la klubo “Ranetoj”. Ni estas eterne dankaj kaj dediĉis al ili nian kanton “Valso por amikoj”.

En kia tradicio radikas viaj kantoj? Kiel ili ŝanĝiĝis dum la jaroj?

Ĵomart: 
– La plej fruaj kantoj estis plejparte lirikaj kaj sopirplenaj.
 Tion influis la tiel nomata sovetia “barda” stilo. La plej grandan influon al nia kantostilo faris Bulat Okuĝava, la kanto-duopo Tatjana kaj Sergej Nikitin kaj pluraj aliaj. En Sovetio oni ne havis multajn eblojn aŭskulti eksterlandan muzikon. Kiam ni translokiĝis al Svedio, la abunda roka, popa kaj ĵaza muzika kulturo ravis nin kaj neeviteble influis nian muzikon. Tio formis nian postan muzikan stilon. Mi ankaŭ ŝatas korusan muzikon, multvoĉan kantadon. Tian stilon mi aplikis en kelkaj niaj muzikaj videoj.

Ĉu vi havas multe da kontaktoj kun viaj aŭskultantoj? Kia estas via publiko?

Ĵomart: 
– Ni havas abundajn kontaktojn kun nia aŭskultantaro kaj dum niaj Esperanto-vojaĝoj, kaj enrete. Multaj kontaktas nin pere de diversaj mesaĝiloj kun diversaj demandoj kaj proponoj. Precipe dum la pandemia tempo ni ricevis multajn proponojn koncerti rete dum diversaj aranĝoj, kion ni volonte faris. Ni ankaŭ klopodis aktive uzi la pandemian tempon por krei kaj registri novajn kantojn kaj muzikajn videojn.

Nataŝa: – Nia publiko estas diversaĝa, diversnacia, diversseksa kaj tute belega!

Viaj kantoj disvastiĝis komence sur vinilaj diskoj, poste sur sonkasedoj, poste sur kompaktaj diskoj. Sed nuntempe homoj kutime preferas ricevi muzikon per la reto – kie oni povas trovi viajn novajn kaj malnovajn kantojn en la reta mondo?

Prezidanto de FAME-fondaĵo Andreas Emmerich kaj ĉefurbestro Frederik Brutting enmanigas al Ĵomart kaj Nataŝa la FAME-premion.

Ĵomart: 
– Vi pravas, la diskoj ne plu vendiĝas, kvankam ni daŭre havas stokon de kelkaj KD-albumoj. Sed la pleja parto de niaj novaj kaj malnovaj kantoj haveblas ciferece. 
Jen estas kelkaj ligiloj al nia muziko kaj muzikaj videoj rete. Ili troveblas ĉe Youtube, ĉe Facebook kaj Spotify. Oni povas senpage elŝuti niajn kantojn ĉe SoundCloud. 

Oni povas subteni nian muzikon ĉe Patreon.

Kie oni sekvafoje povos vin aŭdi ĉeeste?

Ĵomart: – Ni partoprenos la Zamenhofajn Tagojn en Bjalistoko ĉi-decembre kaj invitas ĉiujn, kiuj havas la eblon, veni kaj aŭdi nin vive.

La milito en Ukrainio malkaŝis dividojn ankaŭ en Esperantujo. Multaj esperantistoj en Rusio malferme subtenas la rusian agreson, kaj ankaŭ en aliaj landoj abundas esperantistoj, kiuj ne rapidas kondamni la agadon de Rusio. Kiajn pensojn tio vekas ĉe vi?

Ĵomart: – 
Ni forte kondamnas la anekson de ukrainia Krimeo kaj ankaŭ la militon de Rusio kontraŭ Ukrainio. Nian apogon al Ukrainio kaj ukrainanoj ni esprimas en niaj kantoj Al Ukrainio (oktobro 2014) kaj Milito (marto 2022).

– Kelkaj rusaj esperantistoj malferme deklaris sian malakcepton de la Rusia agreso kontraŭ najbara lando. Tio malgraŭ minaco esti persekutitaj. Mi kaj Nataŝa opinias ilin kuraĝuloj kaj eĉ herooj. Bedaŭrinde ili ne estas multaj. Mia impreso estas tia, ke multaj en Rusio estas tute indiferentaj rilate al la milito. Timigas min la potenco de la propagando en Rusio, ties granda efiko al homoj, ties forta kapablo levi en homoj malbonon kaj malamon.

– De multaj kaj akraj diskutoj ĉe Facebook oni povas konstati, ke ekzistas multaj esperantistoj, kiuj tute ne vidas ion danĝeran en la milito. Ili ne estas plejmulto, sed ili, tamen, ne estas malmultnombraj. Kelkaj estas naivuloj, aliaj – subtenantoj de la Putina agreso. Tiu brutala agreso devas ĉesi! Tio detruas la vivojn de multaj homoj, malbone influas rilatojn inter la popoloj, kaj, kompreneble, inter esperantistoj.


Pli pri la temo

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tjeri
Tjeri
2022-11-22 10:48

2022-1987=35

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Tjeri
Kalle Kniivilä
2022-11-22 10:51
Respondo al  Tjeri

Vi bone kalkulas, sed malbone legas 🙂
Ne estis skribite, ke ili kune kantas dum kvindek jaroj. Kvin jardekoj estas alia afero.
Ili kune kantis dum la sekvaj kvin jardekoj:

  • 1980-aj jaroj
  • 1990-aj jaroj
  • 2000-aj jaroj
  • 2010-aj jaroj
  • 2020-aj jaroj

Sume kvin (5).

Tjeri
Tjeri
2022-11-22 15:55
Respondo al  Kalle Kniivilä

Ni malsame komprenas la prepozicion “dum”.
Laŭ PIV dum montras ” la tempon, en kies daŭro io okazas”.
Tial, ili kune kantis en kvin jardekoj, sed ne dum kvin jardekoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-11-22 17:28
Respondo al  Tjeri

Do laŭ vi “dum lia foresto mi legis la mesaĝojn de lia telefono” signifas, ke mi uzis la tutan tempon de lia foresto por tio, ekde la komenco ĝis la fino? Strange.

Tjeri
Tjeri
2022-11-22 19:15
Respondo al  Jouko Lindstedt

Tute ne, ĉar mi scias, ke vi ne bezonas tiom da tempo por legi mesaĝon, kaj ke multaj esperantistoj, eĉ spertaj parolantoj, ofte sed maltaŭge uzas tiun prepozicion”.
Ankaŭ en PMEG: Tempa en similas al dum, sed en prezentas tempon kiel punkton (eĉ se temas pri longa tempo). Dum montras daŭron.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Tjeri
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-11-23 11:05
Respondo al  Tjeri

”Dum la 1980-aj jaroj okazis pluraj militoj.” – Ĉu ĉiu milito devis daŭri plenan jardekon? Se ne, kial la kantado de Ĵomart kaj Nataŝa devis? -– Rimarku, ke la titolo ne signifas “ili kantis dum 50 jaroj”, sed ”ekzistas kvin jardekoj tiaj, ke ili kantis dum ĉiu el ili”.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jouko Lindstedt
Edmundo
Edmundo
2022-11-23 16:42
Respondo al  Kalle Kniivilä

Kaj Liz Truss estis ĉefministro de Britio “dum” du jardekoj: la jardeko, kiu finiĝis en la fino de septembro 2022, kaj la jardeko, kiu komenciĝis en la komenco de oktobro 2022.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-11-23 17:03
Respondo al  Edmundo

PIV jardeko 2…

Edmundo
Edmundo
2022-11-23 18:52
Respondo al  Jouko Lindstedt

Tamen, oni ofte diras, ke la sesdekaj jaroj komenciĝis ĉirkaŭ 1965, ĉar tiam la kulturo ŝanĝiĝis en diversaj landoj, ankaŭ rilate muzikon.

jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-11-23 22:30

Mi havis grandan plezuron partopreni la IJS en Szolnok en 1989 kaj aŭskulti la koncerton de Ĵomart kaj Nataŝa. Poste mi renkontis kaj aŭskultis ilin dum kelkaj aliaj Esperanto-aranĝoj i.a. en Germanio kaj Pollando. Ekde kelkaj jaroj mi plezurigas mian vivon pere de Jutubo, kie aŭskulteblas i.a. la kantoj de Ĵomart kaj Nataŝa. Dank’ al ilia muziko kaj tekstoj mi sentas min kontenta esperantisto kaj mi jam antaŭĝojas ilian decembran koncerton en Bjalistoko! Dankon Geamikoj, ke simile kiel la nederlanda Kajto, vi fidelas al Esperanto!