EAB serĉas tradukontojn per konkurso

Esperanto-Asocio de Britio lastatempe iĝis granda eldonanto de altkvalitaj, ĉefe tradukitaj libroj en Esperanto. La asocio nun aĉetis la tradukrajtojn de du famaj, anglalingvaj libroj, kaj serĉas tradukantojn por ili per konkurso. 

Eble tiel aspektos la pretaj libroj – sed la enhavo ankoraŭ mankas.

Ni petis Tim Owen de EAB rakonti pli pri la konkurso.

Libera Folio: Kiel funkcias la konkursoj?

Tim Owen: – Oni devas traduki partojn de unu el du libroj: ĉapitrojn 1 kaj 3 de Rebecca, verkita de Daphne du Maurier, kaj/aŭ ĉapitron 1 de Matilda, kiun aŭtoris Roald Dahl. Ni faris tiel por Rebecca ĉar ĝia unua ĉapitro estas mallonga kaj en ĝi mankas dialogo; sama estas la dua. Estis utile, do, aldoni al la unua ankaŭ la trian.

– Kandidatiĝi – plej laste la 15-an de decembro – estas facile: tion oni faras plenigante formularon en nia retejo, tuj post kiam oni vidas konfirm-mesaĝon, kie troviĝas ankaŭ elŝuteblaj versioj de la tradukotaj tekstoj. Mi poste kontaktos la kandidatojn por prezenti min, kaj klarigi, ke la tradukoj devas atingi min plej laste la 31-an de januaro. Ilin mi poste plusendos al la ĵurio.
Mi ne estas unu el la juĝontoj, kaj tiel ne gravas, ke mi scios, kiu kiun tradukon verkis. La juĝontoj – trihoma ĵurio, el kiu du estas Akademianoj – estos plene senpartiecaj, ĉar mi forigos nomojn kaj similajn identigilojn. Simple estos tiel, ke gajnos la verkintoj de la plej bonaj tradukoj, ĉar la juĝontoj ne havos aliajn informojn, kiuj povus influi la decidon, kion ni esperas anonci en februaro. Se tamen la ĵurio troviĝos sub lavango da dokumentoj, la anoncon oni kompreneble devos, pro kialo tute festinda, prokrasti.

– Ĝis tiu stadio, la konkursoj estas kiel ĉiu alia: gajninton oni nomas kaj gratulas. Troviĝas ĉe la niaj tamen plia dimensio: ni jam aĉetis la traduk-rajtojn cele al eldonado, kaj kontraktos kun la gajnintoj por traduki la tutan libron. Se la gajnintoj sendos al ni ĝustatempe manuskripton sufiĉe bonan por publikigado, ili ricevos ne nur proprajn ekzemplerojn, sed 500 britajn pundojn (proksimume 575 eŭrojn) kiel dank-esprimon: por tradukistoj de Esperantaj libroj mi supozas tion eble nekonata fenomeno!

Ĉu vi aranĝas la konkursojn unuafoje?

– Jes, tio estas tute nova afero ĉe ni. Se ĝi estos sukcesa, ni verŝajne ĝin ripetos.

– Ni lanĉis la konkursojn oficiale en la 15-a de novembro. Post du tagoj jam kandidatiĝis 16 diversaj homoj, do la tujaj rezultoj estis jam kontentigaj. Post tiam, aldoniĝis aliaj nomoj, tamen ne tiel rapide, kiel en la postlanĉaj tagoj.

Kiel vi ekhavis la ideon?

– Ĝi kirliĝis en la cerbo de unu el niaj estraranoj, Simone Davis, kiam ŝi kaj mi diskutis planojn por la estonteco. EAB jam plenŝtopis la breĉon en la Esperanta merkato por infanlibroj, do ŝajnis sencohave bremseti tiun agadon kaj turni nian fokuson al alia breĉo, kiun ŝi – legemulo nove alveninta en Esperantujon – certe konis: la manko de bonkvalitaj modernaj libroj, kiajn oni trovas vendataj en flughavenoj, stacidomoj, ktp. Ni decidis, do, pri la venontaj paŝoj, sed konstatis problemon rilate la efektivigadon: kiuj tradukos? Kiel kapabli eldoni plurajn tiajn librojn en unu jaro?

– Traduki kaj poste eldoni libron postulas multe da tempo, kaj se ni sukcesus, ekzemple, eldoni kvin aŭ ses novajn librojn en ĉiu jaro, tio necesigus, ke en unu momento eble deko da tradukantoj prilaboru tekston. Tiun dekon tamen ni ne konas. Tiel naskiĝis la propono lanĉi konkurson, en kiu ni kontraktos kun la gajninto por eldoni la tutan libron, kaj eĉ proponi al la tradukinto iom da mono poste. La konkursoj kreos ligilon inter ni – kiuj serĉas homojn pretajn kaj kapablajn traduki – kaj homojn ĝuste tiajn.

– Tiu originala propono iom evoluis, kiam ni demandis nin: ”Kion ni faras por flegi novan generacion de tradukistoj? Kion ni povus fari por krei tion?” El tio naskiĝis la dua konkurso, kromnomita ”nova talento”. Tiukaze ni proponas tekston pli simplan kaj malpli longan, kaj la konkurso estas malferma al ĉiuj, krom homoj jam tradukintaj en Esperanton libron pli ol 12 000 vortojn longan. Kun la gajninto de la konkurso ni kontraktos, same kiel en la ĉefa konkurso, sed kun diferenco: tiu homo ricevos ankaŭ ses unu-horajn virtualajn trejnsesiojn kun spertaj tradukistoj, kiujn pagos EAB.

De kie venas la mono?

– El niaj enspezoj: ĉiuj kostoj por eldonado – granda prioritato por la nuna EAB – troviĝas en nia buĝeto. Tiaĵojn ni povas fari pro saĝa decido farita en senmona epoko.

– Antaŭ kvarona jarcento ni estis organizaĵo senespere deficita, kaj forte dependa de membro-kotizoj en epoko de konstanta, jardekojn longa ŝrumpado de la membro-nombroj. Laŭ perspektivo financa la estonteco tute ne ŝajnis brila. Ni tamen havis nemoveblaĵon: sidejon en Londono. Ĝin ni vendis, kaj konstruaĵon en alia parto de la lando luprenis. Pro saĝaj investo-decidoj (kaj, necesas aldoni, kelkaj malavaraj testamentaĵoj kaj donacoj intertempe) tiu sumo multobliĝis dum la jaroj, kaj fariĝis la ĉefa fonto de niaj ĉiujaraj enspezoj. Nian nunan agadon, do, financis la vendo de (cetere kaduka) nemoveblaĵo.

Kiel vi elektis la verkojn?

– Simone Davis konas literaturon multe pli bone ol mi, kaj iam listigis dudekon da diversspecaj libroj, kiujn traduki kaj eldoni ni povus konsideri. Unu ni jam eldonis: la libron de la jaro en Britujo en 2004, La kurioza incidento de la hundo en la nokto. En ŝia listo troviĝis kaj Rebecca kaj Matilda. Tiujn du mi taksis eble uzindaj por la konkurso, kaj pro tio, ke negoci la kontraktojn estis facile, jen la rezulto: la unuaj provitaj estis tiuj akceptitaj!

Ĉu vi supozas, ke gravas esti anglalingvano por bone traduki? Ĉar al aliaj lingvoj ja kutime tradukas denaskaj parolantoj de la cellingvo.

– Oni ja devas traduki el la angla, sed tio estas nenio nova: estas ĉiutagaĵo, ke profesiaj tradukistoj elangligas en sian denaskan lingvon. Pli gravaj estas la Esperanto-kapabloj. En la profesia mondo, ne lingvo-lerninto sed denaska parolanto tradukas en la cel-lingvon: niaj tradukistoj en Esperantujo devas strebi esti tiel bonaj en sia lingvo lernita. Granda defio, sed dum pli ol 130 jaroj pluraj el inter la esperantistaro aplombe plenumis la taskegon.

21 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2022-12-09 11:52

Dankon, Kalle, pro la disvastigo!

Tute mallonge:

  • Eblas trovi informojn (kaj regulojn) ĉi tie, kun ligilo al la formularo por kandidatiĝi.
  • Eblas kandidatiĝi ĝis la fino de la 15-a de decembro (britahore). La tradukota(j) teksto(j) estos elŝutebla(j) de la mesaĝo, kiu aperos post plenigo kaj sendo de la formularo.
  • Mi kontaktos vin poste, por ke vi havu mian retpoŝtadreson, al kiu vi sendu via(j)n traduko(j)n, plej laste la finon de la 31-a de januaro (denove britahore).
  • Se vi gajnos, ni kontraktos kun vi.
  • Se vi ne gajnos, tamen estos tradukinta tute bone … nu, povus esti, ke tio ne estos la fino de la rakonto, ĉar pli kaj pli da tiaj libroj ni intencas eldoni, do via nomo ĉiaokaze povus troviĝi apud tiu de renoma aŭtoro. Ni vidu! 🙂
Samara Bellátrix
Samara Bellátrix
2022-12-11 23:06
Respondo al  Tim Owen

Gratulon pro la originala koncepto por varbi tiele novajn tradukantojn!

Temas pri tre interesa kaj laŭdinda projekto, kiu onin defias kaj allogas, kaj kiun oni tute apogu.

Kredas mi, ke estas tre grave, kaj amuze, legi prozon tradukitan al Esperanto.

Oni iru antaŭen!

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Samara Bellátrix
paŭlo
paŭlo
2022-12-09 16:35

Laŭdinda estas la iniciativo elekti tradukonton per ĵurio, sed ĉu mi risku suspekti la du akademianojn tro konservative esti juĝontaj? Bonvole ne miskomprenu min deziranta ian tradukon radikalan; tamen stilo avangarda – miaopinie – estus plej bonvena. Kiom da tradukoj estas mi jam leginta kies tradukinto retretis ĉe ĉiu obstaklo aŭ ĉirkaŭ-navigis ĝin per parafrazoj, proksimumaj turnoj, kriplaj kunmetoj, kaj sen-gusta dikcio ĝis restas nur krud-pala ombro de la originalo? Nu, sufiĉe por ke mi entute ne plu privas min de la originalo. Mi esperas ke la traduko aspiru logi eĉ anglofonon ne por ke li havu dekoracion esperantan sur la breto, sed ĉar li taksas ĝin pli plezure legi ol ties krud-pala ombro, ĉi-foje t.e. la « originalo ».

Francisco Javier Moleón
2022-12-09 17:24
Respondo al  paŭlo

Min zorgigus ne la konservemo de akademianoj sed ilia lingva kapablo. Estas publika sekreto, ke akademianeco ne ĉiam egalas lingvan majstrecon. Foje eĉ ne simplan lingvan ĝustecon.

Kaj tio ne estas nura opinio de mi, konata kaj neglektinda fanfaronulo. Memoru ekz. la iamajn vortojn de Komitatano Z: “simplaj samideanoj kun plezuro ridas pri lingvaj bonzoj, kiuj regas akuzativon malpli bone ol ili, kaj nenio pli ol tio subfosas la reputacion de la Akademio” (https://sezonoj.ru/2011/12/kz/)

Aliflanke, ni ankaŭ ne forgesu, ke por prijuĝi la lingvan kvaliton de teksto (originala aŭ tradukita) necesas bona scipovo de la lingvo. Tio koncernas ne nur ĵurianojn sed ĉiun ajn leganton. Ofte homoj malkompetentaj pri la lingvo ne hezitas tranĉe prijuĝi. Fakte, ju pli malkompetenta la parolanto, des pli akra kaj memcerta la kritiko.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-12-09 17:47
Respondo al  paŭlo

Mi esperas, sed ne certas, ke tio estas parodio.

Ĉiuokaze, la stilo de la traduko estu la stilo de la originalo. Matilda estas infan-romano, kaj supozeble la stilo ne estas avangarda.

Tim Owen
2022-12-09 22:48
Respondo al  paŭlo

Laŭdinda estas la iniciativo elekti tradukonton per ĵurio, sed ĉu mi risku suspekti la du akademianojn tro konservative esti juĝontaj?

Laŭ mi ne. Ambaŭ estas sukcesaj tradukistoj: unu, ekzemple, tradukis la infanlibron de la jaro; la alia novan libron furore vendiĝantan:

OnPaste.20221209-204637.png
paŭlo
paŭlo
2022-12-10 1:14
Respondo al  Tim Owen

Tradukado estas tre malfacila tasko. Oni prenu eĉ tre surfacan detalon relate al Rebeka: ke la du ĉefaj karakteroj estas usonano kaj brito dum la 30-aj jaroj. Ĉu povas ĉu devus tio esti esprimita en la traduko tia kiel iu nativo ĝin « sentas » en la originalo? Ĉio de tio, apud multaj aliaj untaj detaloj tedaj estas deciditaj per tradukanto, kaj foje tio signifas bezonon fari kontraŭ-konvenciajn elektojn. Estas legitime kuriozi pri kiel juĝo respondos, kaj se la marĝeno por komerca sukceso koncerne esperantan merkaton estas tre fajna, sekvas ke estas rezoneble supozi juĝon havi konservativan metrikon. Mi do reafirmas mian aserton ke mi persone aĉetus kun plezuro iun tradukon kiu traktas takte ĉi tiajn problemojn tiel ke la traduko iĝos akompanaĵo, se ne anstataŭo por la originalo sur mia breto.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de paŭlo
Tonjo
Tonjo
2022-12-18 13:55
Respondo al  paŭlo

Mi tamen opinias ke stilo avangarda ne estus plej bonvena. Aŭ, pli akurate esprimite, ne estus bonvena se la stilo de la originalo ne estas mem avangarda. Tradukisto ne emu fariĝi la ĉefrolulo, sed peranto de la verko (mi celas ĉefe prozaĵojn; poezio havas aliajn postulojn). Tradukisto ne pensu ke la originalo estas krudpala ombro, kiun ĝi (li aŭ ŝi) plibonigos, sed konsciu ke ĝi estas servanto.
Se tradukisto volas esti ĉefrolulo, ĝi verku originale, ne traduku.
Mallonge, ne estu De Diego.

paŭlo
paŭlo
2022-12-20 18:56
Respondo al  Tonjo

Metite flanken kiel ni bildigas al ni la koncepton de « avangarda, » ni estas entute akordaj. Koncerne la esprimon « krud-pala ombro, » multaj al-esperantaj tradukoj tro ofte estas tia, kaj estus plezure legi iun kiu pli legendas ol la originalo. Iuj profesiaj tradukoj ja plenumas tion do kial ne por esperanto? Por pli bone kompreni mian perspektivon, klopodu subkompreni per « avangarda » iun stilon kiu tiu-cele sukcesos.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de paŭlo
Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2022-12-09 22:09

Mi bonvenigas kaj laŭdas la iniciaton kaj esperas, ke ĝi estas komenco de afero fruktoza kaj longdaŭra.

Mi tamen iomete malkonsentas pri la lasta eldiro. Laŭ mi ja gravas, ke la tradukontoj de la angla libroj estu denaskaj parolantoj de la angla aŭ kun ekvivalenta scipovo.
Ke ni tradukas el nia denaska lingvo en fremdan cellingvon anstataŭ inverse, estas unu el la avantaĝoj de Esperanto, kiu kontribuas al la boneco de ĝia literaturo. Ja ankaŭ mi kiel germano kun enorda kono de la angla povus legi ekz. “Matilda” originale kaj traduki ĝin, sed mi ne kaptus ĉiujn eblaj nuancojn, aludojn kaj fajnaĵojn, kiel farus tion anglo.

Tim Owen
2022-12-09 22:57
Respondo al  Cyril Robert Brosch

Laŭ mi ja gravas, ke la tradukontoj de la angla libroj estu denaskaj parolantoj de la angla aŭ kun ekvivalenta scipovo.

Kion vi do disputas? Mi diris, ke ne estas nepre esti (denaska) anglalingvano, kaj vi mem agnoskis, ke ne necesas esti denaskulo.

Mi rekte komparis kun la profesia mondo, en kiu oni tradukas en sian denaskan lingvon el alia. Vi sub-komprenu, ke tiun nedenaskan lingvon oni (pasive) regas ĝis alta nivelo; profesiaj eldonejoj ja havas atendojn pri kvalito.

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2022-12-10 10:46
Respondo al  Tim Owen

Mi ne disputas, ke tre bona nedenaska parolanto povas kaj rajtu esti konsiderata, mi nur konstatas, ke tia nivelo ne estas atingata ofte kaj precipe rilate la anglan multaj lernintoj tro alte taksas siajn konojn.
La situacio de Esperanto simple donas la ŝancon ekhavi tradukanton vere bonan rilate la fontlingvon, dum en etnolingvoj oni devas atenti antaŭ ĉio la cellingvon. Do ni havas unikan avantaĝon eluzindan.
Mi opinias vian konkurson bona rimedo por elsarki ĝuste la plej bonaj tradukontojn.

Tim Owen
2022-12-09 23:06
Respondo al  Cyril Robert Brosch

Cetere … ni jam uzis viajn kontribuojn el angla originalo (eĉ rimiĝanta!) en libro eldonita (kaj redaktita) de ni! Kial do protesti? Ĝi ja estis infanlibro de la jaro, do tiu ĉi nia aliro supozeble ne estas tiel misa!

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2022-12-10 10:50
Respondo al  Tim Owen

Nu, tio estis ja hazarda okazaĵo.
Mi estis tradukinta la libron el la germana por hejma uzo, kaj en la efektivigita libro partoprenis 3 anglaj denaskuloj, kiuj multe pli kontribuis al la fina formo ol mi (kaj bone tiel!).
Mi ne kun bona konscienco volus esti la sola tradukinto, tiam ĝi ne estus aŭtentika.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Cyril Robert Brosch
István Ertl
2022-12-10 9:21
Respondo al  Cyril Robert Brosch

Apenau gravas kiom oni scipovas la lingvon de la originalo – au, pli bone dirite, tio estas afero de efikeco. Se la tradukanto ion ne scias au ne komprenas, li povas konsulti denaskulojn, serchi informojn en la reto ktp. Sed fari same pri la cellingvo igus tradukadon preskau neebla. Mi mem tradukis el, interalie, la litova kaj la estona, dum mi nur lernis tiujn lingvojn, kaj, mi malmodestas diri ke la rezulto ne estis skandale malbona.

Kalle Kniivilä
2022-12-10 10:54
Respondo al  István Ertl

Pri tio mi ne konsentas. Tre ofte homoj kredas kompreni ion, kion ili ne vere komprenas, aŭ maltrafas gravajn nuancojn pro mankohava kono de fremda kulturo. Do certe por bonaj tradukoj tre gravas bona scio de la originala lingvo kaj la rilata kulturo. (Tio kompreneble ne signifas, ke ĝuste viaj tradukoj suferus pro tiaj mankoj, verŝajnege ili estas multe pli bonaj ol la plej multaj tradukoj faritaj de homoj kun denaska scio de la fontolingvo.)

István Ertl
2022-12-10 12:51
Respondo al  Kalle Kniivilä

Oni ne troigu la gravon de lingva denaskeco. Evidente, denaskulo pli vershajne hejmos en la kultura fono kaj aludaro de la tradukata verko ol aliaj, sed ne temas pri chio au nenio. Kiel multo en la vivo, estas afero grada, ne absoluta. Kaj aparte en nia kulturo, kie ne svarmas bonaj tradukantoj, ne indas insisti pri tiu chi kriterio.

Kalle Kniivilä
2022-12-10 12:53
Respondo al  István Ertl

Mi diris nenion pri denaskeco. Sed mi ne konsentas kun via tezo “Apenaŭ gravas kiom oni scias la lingvon de la originalo”.

István Ertl
2022-12-10 12:59
Respondo al  Kalle Kniivilä

Nu, jes, “apenaŭ” estas tro forta vorto, mi vortumis iom provoke 🙂

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2022-12-10 11:04
Respondo al  István Ertl

Se mi tradukus beletron el la angla, mi devus tiel ofte demandi kaj kontroli, ke ne plu estus efike 😉
Tamen, havi tradukon de nedenaska parolanto estas pli bone ol ne havi tradukon entute. Sed en ĉi tiu okazo EAB estas verŝajne en la komforta pozicio povi elekti. Min vere interesos, kies provtraduko venkos.

Edmundo
Edmundo
2022-12-10 13:57
Respondo al  István Ertl

Tio dependas de la celo kaj speco de literaturo, ĉu ne? Se temas pri distra romano, kaj oni celas bonan vendadon, tiam ne tro gravas, ĉu la traduko estas fidela: ĉefe gravas, ke la legantoj ŝatas la tradukon kaj aĉetas ĝin. Tamen, se temas pri kontrakto aŭ diplomatia teksto aŭ historia dokumento, tiam mi supozas, ke pli gravas ĝusta kompreno de la originalo ol bonstila vortumo en la cellingvo, kaj kompreneble ne ĉiam eblas aŭ indas konsulti denaskulojn, se oni tradukas ekzemple el la sumera aŭ la antikva greka. Gramatikan eraron oni povas multe pli facile korekti dum reviziado ol miskomprenon de la originalo. Tio dependas ankaŭ de la lingvoparo: relative multaj homoj sufiĉe scias la anglan por kompreni la originalojn de «Rebeka» kaj «Matilda», sed relative malmultaj homoj sufiĉe scias Esperanton por skribi tradukon, kiu ne donas kapdoloron al revizianto.

Se temas pri transdono de stilo de la originalo, ĝuste nun mi legas la romanon «Pikniko ĉe vojrando», kaj ŝajnas al mi, ke Mikaelo Bronŝtejn iom tro klopodis por transdoni la parolmanieron de koleraj aŭ duonebriaj rusoj, tiel ke ne ĉiam estas facile diveni la denotacian enhavon de la diraĵoj.