La itala kantisto Kjara (Chiara Raggi) gajnis la alternativan Eŭrovidan kantokonkurson por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj per la kanto Mozaiko en Esperanto. La kanto ricevis kvaroble pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto.
Kjara gajnis la unuan premion en la unua alternativa Eŭrovida konkurso por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj, per la kanto Mozaiko. La kanto origine estis en la itala, kaj ĝin esperantigis Federico Gobbo.
Kjara konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.
Libera Folio: Kiel okazis, ke via kanto partoprenis en tiu konkurso?
Kjara: – La elekto estis farita sendepende de la organizantoj de la konkurso. Mi opinias, ke inter miaj kantoj en Esperanto, Mozaiko estis elektita ĉar ĝi parolas pri kundivido kaj universala amo. Post la pandemio estas eĉ pli grave kanti ĉi tiujn temojn. Federico Gobbo faris belan tradukon de mia Mosaico (el la itala) kaj tio verŝajne faris ĝin pli alirebla.
Ĉu vi aŭdis la aliajn kantojn? Kion vi opinias pri ili?
– Certe. Ne nur ĉar ili estis “konkurantoj”, sed ĉar ĉi tiu konkurso donis al mi la ŝancon kontakti belan muzikon, kiun mi alie ne konus. La organizantoj antaŭvidis la partoprenon de nur profesiaj muzikistoj, kelkaj eĉ aparte “famaj” kaj sekvataj en sociaj retoj. Do, la ĝenerala kvalito estis alta, kaj tio ĉiam estas bela, preter la muzikĝenro, kiu eble ne estas proksima al mia sentemo.
Kian signifon laŭ vi havas tiu konkurso kaj via gajno en ĝi?
– Mi pensas, ke tiaj konkursoj estas necesaj, ĉar ili fariĝas montriloj por lerni pri lingvoj difinitaj kiel minoritataj lingvoj, sed kiuj reprezentas la animon kaj radikojn de multaj popoloj. Esperanto ne estas minoritata lingvo, ni scias tion! Ĝi estas universala, sed mi trovis signifoplena ke ĝi estis tamen inkludita, estis grava okazo por memorigi ĉiujn, ke ni estas ĉi tie kaj ni vivas.
– La fakto, ke mi gajnis danke al la subteno de la tuta esperantistaro en la mondo, estas forta signo de kohero, kunĉeesto kaj komunaj celoj. Mi honeste aliris Esperanton, mi neniam proponis min kiel spertan lingviston aŭ ion alian. Mi kantas en Esperanto ĉar la idealo kiun portas la lingvo, estas plene bona kaj necesa. La fakto, ke muziko estas mia profesio de pli ol dudek jaroj kaj ke mi havas longan karieron en Italio, estas miaopinie valorpunkto ankaŭ por la esperantista mondo.
Ĉu vi kredas, ke multaj neesperantistoj voĉdonis por via kanto?
– Jes, mia itala publiko de lojalaj aŭskultantoj subtenis min kune kun la esperantistoj. En mia lando mi ricevas korinklinon kaj subtenon de tiuj, kiuj sekvas min, do miaj fanoj ankaŭ estis kun mi en ĉi tiu aventuro. Ĉiuj estas interesataj de mia elekto kanti ankaŭ en Esperanto. Kantante mi verŝajne plenumas mian taskon disvastigi la lingvon kaj valorojn.
Kie oni povos venontfoje aŭdi vin prezenti vive?
– Mi havas novajn projektojn por muziko en la Itala kaj Esperanto. En aprilo 2023 aperos nova albumo en Esperanto, mia dua! Mi laboras pri ĝi kaj apenaŭ povas atendi kundividi ĝin.
– Same en 2023, mi havos novan albumon ankaŭ en la itala, ligitan al projekto por Radio Televisione Svizzera Italiana kaj, por nenion perdi, mia unua libro estos publikigita. Kiu scias, ĉu iam ĝi ankaŭ ne estos tradukita en Esperanton! Esperantistaj geamikoj trovos min en Germanio fine de majo por la kongreso en Braunschweig kaj en la UK en Torino!
Gxojiga novajxo! 😀
Mi vocxdonis kaj diskonigis pri la konkurso. Kvaroble pli da vocxoj, surprize! Mi ne antauxvidis tian rezulton! Gratulon al sxi!
Supozeble la teksto de la kanto troviĝas ie en la reto … sed ne trompu! Provu mem transskribi ĝin! Aŭ almenaŭ la komencon, ĝis 0:43, ekzemple. Sed ne tuj skribu vian transskribon ĉi tie: lasu al aliaj homoj mem provi. Eble post kelkaj tagoj ni komparu niajn solvojn por eltrovi, kiu havas la plej ŝtopitajn orelojn. (Eble mi, ĉar mia unua provo ne estas tre kredinda, kaj estas konata fenomeno ĉe registraĵoj, ke oni emas plu aŭdi la saman aferon, kiun oni aŭdis la unuan fojon.)
Mi komprenis preskaŭ nenion de la kanto, sed tio ne gravas.
Kion mi kredas kompreni estas, ke la diferenco inter la du poentokolumnoj estas prijuĝo de iu alia ol la “popola ĵurio”, do verŝajne de vera muzika ĵurio.
En tiu prijuĝo “Mosaiko” (=Mozaiko) ricevis 41 poentojn, kio metas ĝin en la lastan lokon.
Ĉu la espistoj, kiuj inundis la voĉdonadon, aŭskultis la aliajn kantojn? Ĉu ili aŭskultis tiun de Kjara?
Mi hontas diri ke mi dubas pri tio, kaj mi tute ne surpriziĝus, se Esperanto estus ekskludita el ontaj konkursoj.
Estus interese ekscii, en kiuj lingvoj estis la aliaj kantoj.
La lasta ‘Älskling’ estas “Amata” aŭ “Karulo” en la sveda. Ĉu do la sveda jam iĝis minoritata?
Mi pensas, ke temas pri svedlingva kantisto de Finnlando (Laura Hagnäs)
Aliaj lingvoj estis la eŭska, la korsika, la afrikaansa, la kalaluna, la samea, la norda-malalta-saksa, la baŝkira…. multaj el iliaj kantistoj estis pli allogaj ol Katja…(kiun, cetere, mi aprezas).
Evidente la homoj voĉdonis pli por tiu aŭ alia lingvo ol por la kvalito de tiu aŭ alia kantisto.
Tiu afero estas dubinda, mi vidis, ke ekzistas ankaŭ alia tia konkurso en kiu neniu esperantisto partoprenis:
https://liet-international.com/
Bone, mi do ne estas sola kun la prijuĝo de la kanto kaj supozo, ke estontece oni aŭ ne inkluzivos E-on aŭ ne demandos la publikon.
Laŭkampanja voĉdonado por io, nur ĉar ĝi rilatas al E-o, ĝenerale laŭ mi ne estas bona reklamo por la movado.
Mi mem ekaŭskultis la prezentojn post la unua artikolo en LF kaj fine voĉdonis por 3 aliaj kantoj ol Mozaiko, kiuj al mi muzike multe pli bone plaĉis.
Demandi la publikon verŝajne estas utile, ĉar ĝi kaptas pli da atento, sed necesas kombini tiun prijuĝon kun alispeca prijuĝo en malnaiva maniero. Sten prave rimarkis, ke kredeble oni kombinis la prijuĝojn en naivega maniero.
Sten Johansson:
Tiun kritikon mi komprenas, tamen mi volas elstarigi du aliajn aspektojn:
Unue: Esperantistoj estis sufiche multnombraj por supernombri aliajn lingvogrupojn.
Due: LF (kaj eble aliaj) sukcesis kunordigi esp-istojn por sukcesa kampanjo.
Kvankam la rezulto de la vetkantado eble ne estas tre bona lau muzika perspektivo, tamen ghi estas elmontro de certa forteco de nia movado. 🙂
Ĉu ni vere atendas, ke en tiaj okazoj homoj voĉu laŭ “objektivaj” kaj pure “artaj” kriterioj? Ĉu ni serioze kredas, ke voĉintoj por la alilingvaj kantoj aŭskultis ĉiujn kantojn, zorge pesis iliajn trafojn kaj misojn kaj fine donis bele pripensitan voĉon, dum nur esperantistoj blinde voĉis? Mi mirus, se entute manpleno da voĉintoj (por iu ajn kanto) aŭskultis pli ol 1-2 kantojn, kaj eĉ tia aŭskultado sendube apenaŭ ŝanĝis la jam pretan antaŭdecidon.
Kompreneble tia sistemo ne nepre premias muzikan kvaliton. Ankaŭ ĉe la “normala” Eŭrovida Kantkonkurso necesis modifi la “popolan” voĉsistemon pro la konstato, ke voĉoj neniel rilatas al (mal)kvalito de kanto sed nur al (mal)ŝato de (najbaraj) landoj. Sed ĉe ĉi tia alternativa kantkonkurso oni rajtas demandi, ĉu la celo estas muzika kvalito aŭ reliefigo de la koncerna lingv(okomunum)o. Se temas pri la unua, ŝanĝu la popolan voĉsistemon. Se temas pri la dua, la popola voĉsistemo mirinde funkciis.
Gratulon! Rezulto de Tvitera sercho igas min konjekti, ke almenau en la angllingva ekster-Esperantuja mondo tiu konkurso preskau neniom estis perceptata, kredeble ech malpli, ol la Konferenco pri la Estonteco de Europo (CoFoE).
Kaj tio diras jam multe, kiel ni diras germane.
Kaj tio, ke en la anglalingva eksteresperantuja mondo la konkurso ŝajne apenaŭ estis perceptata, diras… kion precize? Eble ke temas pri sensignifa, neinda aranĝo senutile distrumpetata?
Miliardoj da ĉiutagaj agoj kaj aranĝoj tra la mondo (gigantaj kaj liliputaj, gravaj kaj bagatelaj, signifoplenaj kaj neglektindaj) ne estas perceptataj de la anglalingva mondo. Aŭ eĉ de granda plimulto de la mondo. Sed tio certe ne signifas, ke tiuj agoj kaj aranĝoj ne (far)indas.
Aŭ eble diras ion alian.
Francisco Javier Moleón: “Kaj tio, ke en la anglalingva eksteresperantuja mondo la konkurso ŝajne apenaŭ estis perceptata, diras… kion precize?“
Al mi tio diras, ke tiu konkurso apenau kontribuis al varbado por Esperanto.
Jes. Sed la konkurso kaj ghia rezulto estas afero, kiun ni povus uzi kiel unu parton ene de nia “varbado por E-o”. La fakto, ke ekzistas muziko en E-o surprizas multajn homojn. Jen E-lingva kanto partoprenis en konkurso de malgrandaj lingvoj (kaj gajnis la premion).
Sebastiano: “Sed la konkurso kaj ghia rezulto estas afero, kiun ni povus uzi kiel unu parton ene de nia ‘varbado por E-o'”.
Principe jes. Sed por tio ni esperantistoj devus diskonigi
unue la ne perceptatan aferon “Eurovision Minorities Languages” kajdue la ne perceptatan aferon Esperanto, kiu atingis sukceson en la ne perceptata unua afero.Chu eble estos malpli klopodiga tio, rezigni pri la diskonigado de la unua afero kaj tuj diskonigi Esperanton?
Andreo:
Mi chiam kun intereso legas, kiel kurioze oni povas misinterpreti, kion mi skribis. Andreo, vi skribis, ke por nia varbado por E-o, “ni … devus diskonigi … Esperanton”. Mi konsentas. Jes, efektive tion ni devus fari, sed ne due, sed unue.
En varbado por E-o oni informas pri la diversaj aspektoj de E-o. Unu grava aspekto estas, ke E-o estas realajho kaj ne nur iu teoria projekto. Ghi estas reale uzata. Ekzistas ech kantoj en E-o, realaj kantoj en la reala mondo, “jen unu jhus partoprenis en multlingva kantokonkurso (kaj ech gajnis la premion).”
Kial vi kredas, ke oni devus unue diskonigi tiun negravan Eurovision Minorities Languages, mi ne sukcesis kompreni.
>En varbado por E-o oni informas pri la diversaj aspektoj de E-o. Unu grava aspekto estas, ke E-o estas realajho kaj ne nur iu teoria projekto. Ghi estas reale uzata. Ekzistas ech kantoj en E-o, realaj kantoj en la reala mondo, “jen unu jhus partoprenis en multlingva kantokonkurso (kaj ech gajnis la premion).”
Ajna varbado (propagando, reklamo) devas persvadi, ke tio, pri kio ĝi rakontas, gravas por adresato persone. En la mondo ekzistas multege da aĵoj, kial do mi devas atenti ĝuste “realajn kantojn” en Esperanto?
Kirilo:
Chu vi demandas min? Mia respondo estus: Vi tute ne devas.
(Mi petas, ne plu starigi stultajn demandojn.)
Mi uzis vorton “mi” por esprimi rigardon de averaĝa homo.
Mi eksplikos alivorte: ekde komenco de la E-movado kaj praktike ĝis nun ununura metodo kreskigi la parolantaron estis konigi Eon al kiel eble plej multe da homoj por ke certaj el ili ekinteresiĝu pro tiuj aŭ aliaj kialoj kaj venu en la lingvan komunumon. Tamen hodiaŭ multe pli efike estas proponi Eon jam kiel funkcieblan instrumenton por agado en internacia skalo — ne al ĉiuj, kompreneble, sed al certaj celgrupoj. Kaj enkadre de tiuj grupoj vi jam kapablas montri, ke ĉi tiu temo objektive gravas por viaj adresatoj. Do anstataŭ “tapiŝbombado” preferinde estus koncentri penojn en enpraktikigon de Esperanto en konkretaj specoj de agado, kiun partoprenas diversnacianoj.
Jen imagata dialogo de persono B ne konanta Esperanton kun Esperanto-parolanto (A):
A: Tiam mi partoprenos en Esperanto-arangho.
B: Esperanto? Kio estas tio?
A: Neutrala internacia lingvo facile lernebla kaj rapide uzebla.
B: Chu oni povas kanti en ghi?
A: Jes. Kanto en Esperanto jhus partoprenis en multlingva kantokonkurso kaj ech gajnis la unuan premion.
B: En kiu kantokonkurso?
A: “Eurovision Minorities Languages”.
B: Prie mi neniam ion audis. Kredeble ghi estas konata nur al kelkaj parolantoj de minoritataj lingvoj inkluzive tiun … Esperanton. Mi devas konfesi, ke minoritataj lingvoj ne interesas min.
Jen imagita dialogo de persono B, ne konanta Esperanton, kun Esperantoparolanto A.:
A.: Tiam mi partoprenos en Esperantoarangho.
B: Esperanto? Kio estas tio?
C: (ghemas) Tio estas la religio de Andreo.
B: Ah, Andreo do vizitos kultan aranghon.
A.: …
C: Jes, estos ia kunveno de lia sekto.
B: Nu, se li estas felicha tie.
A: Tiam mi partoprenos en Esperanto-aranĝo.
B: Esperanto? Kio estas tio?
A: Neŭtrala internacia lingvo facile lernebla kaj rapide uzebla. Surbaze de ĝi oni jam kreis multe da projektoj kaj iniciatoj, kiujn partoprenas homoj el diversaj landoj. Ekzemple, [nomo de projekto].
B: Ĉu efektive? Mi konas ĉi tiun projekton, sed mi ne sciis, ke oni uzas Esperanton en ĝi.
A: Jes, ĝiaj kunlaborantoj uzas Esperanton por rapide kaj facile transigi informon inter multaj lingvoj. Tio pli oportunas, ol uzi la anglan; mi mem spertis tion, kiam mi volontulis tie iom da tempo. Tial do ĉi tiu ilo gajnas popularecon. Ja kun ĝia helpo oni povas relative facile adresi sin al diverslingva publiko tra la tuta mondo.
B: Ho, tio tre interesas! Ĉu, viavide, ankaŭ en [nomo de profesia aŭ hobia agado], pri kiu mi okupiĝas, tio povus funkcii?
A: Certe. Se vi volas interŝanĝi informon kun viaj samokupananoj alilandaj kaj entrepreni ion kune kun ili, Esperanto por vi ĉiuj estos bona fundamento komuna.
Kaj ech se – kontraste al “Eurovision Minorities Languages” – la afero iel “gastiganta” Esperanton estas multe perceptata, kiel ekz. Futbala Mondpokalo 2022, tiam ankorau estas malfacile tiri la publikan atenton ghuste al Esperanto.
Kurioze liberafolio(.)org ankorau ne raportis pri Al Rihla kaj Al Hilma, chu?
Estas malmulto por raporti pri kelkaj vortoj sur pilko, se ni ne scias, kial tiuj vortoj aperas tie. Klarigo pri tio ne troveblas en la retejoj de FIFA aŭ Adidas – aŭ se troveblas, mi ne trovis.
Laŭ tio, kion mi imagas, la planitaj lingvoj estis la kvin oficialaj lingvoj de FIFA plus la araba (loka oficiala lingvo). Sed la uzo de la rusa dum la milita situacio de Ukrainio kreis problemon, kiu plie aldoniĝis al la jam problemaj aferoj pri Kataro (homaj rajtoj, laborkondiĉoj, ekologia sensencaĵo).
Ili do devis haste trovi anstataŭan lingvon… Ĉu la sveda? Ĉu la ĉina? Ĉu la portugala? Oni devus trovi akcepteblan kialon por favori unu aŭ alian lingvon.
La elekto de neŭtrala lingvo evitis la problemon.
Eltrovi, kial Esperanto-vortoj aperis sur la pilkoj de la plej granda futbala turniro – tio povus esti tasko de esperantistaj jhurnalistoj, chu ne?
Kompreneble, se oni opinias tion sufiĉe grava. Sed dum oni ne eltrovis tion, ne havas grandan sencon divenadi. La respondo de FIFA estis jena:
Bonvolu kompreni, ke pro la Futbala Mondpokalo Kataro 2022™ ni nuntempe spertas tre altan volumon de enketoj. Se vi estas ĵurnalisto kun amaskomunikila enketo rilata al FIFA, bonvolu noti, ke membro de la FIFA Media teamo respondos al via enketo kiel eble plej baldaŭ. Ni anticipe dankas vin pro via pacienco dum ĉi tiu aparte okupata periodo.
(Ne, la respondo ne estis en Esperanto – tio estas Google-traduko.)
Dankon por la informo. Jen cetere konjekto de esperantista Tviterano.