Ŝanco por Esperanto en minoritata Eŭrovido

Kanto en Esperanto estas inter la finaj konkurantoj en alternativa Eŭrovida konkurso por minoritataj lingvoj.

Multaj homoj konas la kantokonkurson Eŭrovido (Eurovision laŭ la oficiala nomo, en la angla). Kiam ĝi okazis en Roterdamo, kie estas la Centra Oficejo de UEA, kelkaj esperantistoj eĉ revis pri partopreno de Esperanto-kanto, por gajnigi videblecon al la lingvo.

Kelkaj notis, ke la lingvoj de la kantoj estas naciaj lingvoj kiuj ĝuas oficialan statuson de iu Eŭropa ŝtato – ne, verdire, se oni pripensas ekzemple Aŭstralion aŭ Israelon, kies artistoj same partoprenis la konkurson. Tiu ĉi limigo kondukis al starigo de ĝemela Eŭrovido-konkurso por minoritataj lingvoj, ĉar memkompreneble tiun limigon rimarkis ne nur esperantistoj sed ĝenerale aktivuloj por la rajtoj de minoritataj lingvoj.

En tiu ĉi ĝemela Eŭrovido estis akceptita ankaŭ Esperanto, malgraŭ la fakto, ke ĝi ne estas minoritata lingvo, almenaŭ ne en la senco de regionaj lingvoj laŭ la normaro kadre de Eŭropa Unio. Sed, nun, ĉio ĉi tute ne gravas: en la malgranda listo de la 12 kantoj kiuj alvenis la lastan ŝtupon antaŭ la sopirita unua premio, estas unu en Esperanto.

Temas pri Mozaiko, de la itala kantistino Kjara (Chiara Raggi), kiu jam konatas en la Esperanto-rondoj pro sia albumo Blua Horizonto kaj siaj koncertoj en Esperanto-eventoj tra Eŭropo. La kanto origine estis en la itala, kaj ĝin esperantigis Federico Gobbo, profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

La gajno dependas ankaŭ de la voĉdonoj de tiuj amikoj de Esperanto kiuj partoprenos per simpla alklako sur la nomo KJARA antaŭ la 30-a de Novembro. Kadre de Eŭrovido-kantokonkurso, ne ekzistas pli bona ŝanco ol ĉi tiu por rekono de Esperanto.

Federico Gobbo


Aldono 2022-11-28

La kanto-konkurso estas sendependa. Alivorte, la organizantoj estas nek Eurovision nek Liet International, kiu agadas por kantoj en minoritataj lingvoj dum jaroj, sed ne konsideras Esperanton. La organizantoj de Eŭrovido de Minoritataj Lingvoj estas grupo de entuziasmuloj, kaj ĉi tiu estas la unua prova eldono. La elekto de la kanto en Esperanto Mozaiko alvenis sendepende de la artistino Kjara sed ŝi bonvenigis ĝin, ĉar la respondo de la esperantistaro estas remarkinda kaj eĉ kortuŝa. Oni devas diri, ke ĉiuj partoprenantoj al la finalo estas profesiaj kantistoj. F.G.