Nobelo aŭ stultaĵo? de Libera Folio je 2018-11-292018-12-23 Debatoj pri kandidatigo de iu esperantlingva verkisto por la literatura Nobel-premio de tempo al tempo plivigliĝas, sed preskaŭ tuj ree ĉesas. Carlo Minnaja atentigas, ke UEA apenaŭ kredas je sukceso de simila kandidatigo. “Mi persone opinias, ke estas pli bone apogi kandidaton proponitan de tiuj, kiuj ion faras, ol fari nenion entute”, – skribas Minnaja por LF.
Esperanto en reta serio pri socio sen amo de Libera Folio je 2018-09-112018-09-11 Anonciĝis nova reta filmserio, “Malsano Nomita Amo”, kiu estos parte parolata en Esperanto. En la universo de la serio kaj amo kaj Esperanto estas malpermesataj. La serio esploras la moralajn dilemojn kaj la malfacilajn elektojn de homoj en tia socio.
Nova redaktoro serĉas kunlaborantojn de Libera Folio je 2018-09-022018-09-03 Ekde la komenco de septembro Jukka Pietiläinen estas la redaktoro de Libera Folio. En nia intervjuo li rakontas kial li konsentis transpreni la taskon kaj pri siaj planoj. Laŭ li Libera Folio daŭre serĉas pliajn kunlaborantojn.
Duonhoroj donis perspektivon pri la librorikolto de Libera Folio je 2018-08-172018-08-17 Kio plej plaĉis al vi en la programo de la Universala Kongreso de Lisbono? Tiu estas unu el la demandoj en formularo sendita de UEA al la partoprenantoj de la kongreso. La aŭtoraj duonhoroj, respondas Carlo Minnaja.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2018 de Libera Folio je 2018-08-022018-08-07 La rezultoj de la Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum la Universala Kongreso en Lisbono ĵaŭde, la 2-an de aŭgusto 2018.
Pomego proksimiĝadas al papera reapero de Libera Folio je 2018-05-092018-05-09 Komence de majo aperis ĝisdatigita reta versio de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Ni petis la aŭtoron, Bertilon Wennergren, rakonti, kial li okupiĝas pri tia senfina projekto jam de 27 jaroj.
Generalo Franco trovis Esperanton framasona de Libera Folio je 2018-05-022018-05-04 Generalo Francisco Franco en artikolo verkita sub plumnomo faris ligon inter “jud-framasona komploto” kaj Esperanto. Tion malkovris José Antonio del Barrio, kiam li esploris menciojn de Esperanto en hispanaj tekstoj pri framasonismo.
Opero en Esperanto sur la ĉeĥa nacia scenejo de Libera Folio je 2018-04-102018-04-12 En la ĉeĥa Nacia Teatro en Prago la 7-an de aprilo havis premieron la opero “La suferoj de la princo Sternenhoch”, plene en Esperanto. La aŭtoro de la teksto deziris, ke la teksto estu en nekomprenebla lingvo simila al la itala.
La redaktoro de Libera Folio premiita pro kontribuo al la Esperanta fakliteraturo de Libera Folio je 2018-03-282018-07-25 La Finnlanda Fondumo Esperanto en februaro 2018 decidis doni al Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, premion pro lia valora kontribuo al la Esperanta fakliteraturo. Lige kun tio Nicola Ruggiero faris kun li intervjuon por Beletra Almanako, kiun ni republikigas.
Esperanto sur la scenejo en nederlanda teatro de Libera Folio je 2018-03-232018-03-27 “House of Nouws”, nederlanda teatrogrupo de junuloj, kreis teatraĵon pri Esperanto kaj kvarfoje prezentis ĝin kun plena salono de 80 homoj en prestiĝa tutsemajna kultura festivalo en la urbo Den Bosch.