Pomego proksimiĝadas al papera reapero

Komence de majo aperis ĝisdatigita reta versio de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Ni petis la aŭtoron, Bertilon Wennergren, rakonti, kial li okupiĝas pri tia senfina projekto jam de 27 jaroj.

Bertilo Wennergren ekverkis la unuan version de sia gramatika manlibro jam en 1991. En 2005 la verko aperis kiel papera libro, eldonita de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

La papera libro baziĝis sur versio 14.0 de PMEG, aŭ Pomego, kiel oni kutime nomas ĝin. La presita libro jam delonge elĉerpiĝis, kaj dum la jaroj Bertilo Wennergren iom post iom korektadis, kompletigis kaj ĝisdatigis la verkon.

En 2013 aperis la reta versio 15.0, kiu laŭ la origina plano devis esti la bazo de la dua papera eldono. Tamen Bertilo Wennergren volis ankoraŭ ŝlifi la verkon antaŭ tio. En majo 2016 estis konigita la versio 15.0.1, kaj nun aperis versio 15.0.2.

Parte la ŝanĝoj estas teknikaj kaj prezentaj, sed ankaŭ multaj klarigoj estas modifitaj. Ekzemple la tuta sekcio pri nomoj de landoj kaj popoloj estis reverkita, kaj ekhavis la titolon “Landoj, popoloj kaj lingvoj“.

Libera Folio: Vi ekokupiĝis pri Pomego en 1991. Kiel vi ekhavis la ideon? Kion vi volis atingi per via verko?

Bertilo Wennergren: – Mi kompreneble volas atingi mondan famecon kaj eternan gloron. Ĉu tio ne estas memkomprenebla?

Nu jes, kaj tion vi ja atingis. Ĉu vi tamen havis iun plian penson, pri la eventuala utilo de via verko?

– Nu, mi scias delonge, ke PAG – kiom ajn utila kaj admirinda – estas apenaŭ uzebla por ordinaraj mortemuloj. La mondo do urĝe bezonis verkon, kiu povos anstataŭi PAG-on. Kelkaj nun diras, ke PMEG jam plenumis tion. Se tio pravas, mi atingis ion.

– Ial ĉiam mi ŝategis provi klarigi komplikitajn aferojn en kiom eble facila maniero. Tial tute nature, tuj kiam mi mem estis ellerninta la lingvon, mi komencis verki lernolibrojn kaj gramatikojn, unue por Svedoj en la Sveda, kaj poste ankaŭ en Esperanto. Ŝajnas, ke mi simple estas tia homo. Mi ne povas lasi tiajn taskojn.

– Konkretan instigon ekverki PMEG-on donis komence de la 1990-aj jaroj Jorge Camacho, kiu rekte parolis al mi pri la bezono de verko pli facile alirebla ol PAG. Kaj mi pli-malpli tuj komencis verki, unue surbaze de mia multe pli modesta gramatika kompendio por Svedoj, sed poste pli kaj pli ambicie kaj grandskale. Se mi scius jam en la komenco, ke la tasko ŝajne neniam estos vere finita, eble mi iom pli longe hezitus.

Pasis jam du jaroj, de kiam vi publikigis version 15.0.1. Nun aperis versio 15.0.2. Ĉu tio signifas, ke preskaŭ nenio ŝanĝiĝis?

– Ŝanĝiĝis multo, sed temas plejparte pri amasoj da etaj plibonigoj en multegaj lokoj tra la tuta libro. Apenaŭ iu ajn el tiuj ŝanĝoj estas sensacia aŭ mondskua per si mem.

Krom kelkaj teknikaj ŝanĝoj, kio efektive ŝanĝiĝis? Ĉu vi efektive ŝanĝis vian vidpunkton pri iuj gramatikeroj, aŭ ĉu vi nur plibonigis viajn priskribojn, por ke Pomego pli precize klarigu tion, kion vi jam de la komenco volis diri?

Bertilo Wennergren

– Mi ŝanĝetis mian opinion pri la difina valoro de posedaj pronomoj. Antaŭe en PMEG mi pli-malpli asertis, ke esprimo kiel “mia libro” nepre egalas al “la libro de mi” – kun “la”. Sed Sergio Pokrovskij konvinkis min, ke la afero estas multe pli nuancita. Mi reverkis la koncernajn klarigojn laŭe.

– Plej laste mi konstatis, ke la klarigoj pri “si” en kompleksaj frazoj ne vere tute pravas ĉiudetale, kaj mi poluris tiun parton por esti pli trafa. Fakte mi ĉiam sciis, ke tiuj klarigoj estas mankohavaj. Bedaŭrinde “si” estas tre kompleksa afero, pri kiu definitivaj reguloj por ĉiaj okazoj apenaŭ ekzistas. Simile statas pri “la”. Mi tre ŝatus plibonigi ankaŭ la klarigojn pri “la”, sed tio estas tasko preskaŭ superhoma.

– Ne malofte okazas, ke mi relegas parton de PMEG, kiun mi mem apenaŭ tuŝis, eĉ ne legis, de pli ol 20 jaroj. Legante mi povas konstati, ke mi intertempe ŝanĝis mian opinion pri ia detalo, aŭ almenaŭ ekhavis iom pli nuancitan vidpunkton. Okazas, ke mi devas demandi al mi mem, kial do damne mi skribis tian kretenaĵon! Eĉ iafoje mi trovas alineojn, kiujn mi mem apenaŭ plu povas kompreni. Ili estas enigmoj al mi mem. La elturniĝo povas esti plena forigo de alineo aŭ sekcieto, kiu nun impresas min kiel nure konfuzan aŭ superfluan. Mi ĝojas ĉiufoje, ĉar la paĝonombro de PMEG ĝenerale kreskas pro la multaj aldonoj. Tial iafojaj okazoj de forigado de teksto estas des pli bonvenaj.

Kiajn reagojn vi ricevas de uzantoj de Pomego? Ĉu tiuj reagoj igis vin repensi iujn erojn? Ĉu iuj el la nunaj ŝanĝoj estis kaŭzitaj de tiaj vidpunktoj?

– Multegaj el la plibonigetoj, kiujn mi faris – kaj kredeble plu faros – estas rezulto de demando de uzanto, kiu ne povis trovi en PMEG bonan respondon pri ia detalo en la lingvouzo. Ofte oni sendas al mi retmesaĝojn kun tiaj demandoj. Ankaŭ en Fejsbuko, kaj en privataj interparoloj, atingas min tiaj demandoj. Kaj ofte estiĝas diskuto, el kiu montriĝas, ke mi bezonas ion plibonigi aŭ korekti en PMEG, aŭ eĉ aldoni tute novajn klarigojn.

En 1991 apenaŭ ekzistis la reto, do ĉefe nur presitaj tekstoj havis grandan publikon en Esperantujo. Kiel kaj kial laŭ vi ŝanĝiĝis la ĝenerala lingva nivelo de publike legeblaj tekstoj en Esperanto de tiam? Kie oni tiam laŭ vi trovis la lingve plej fidinde bonkvalitajn tekstojn, kaj kie nun?

– Pro la apero de la reto multege pli da homoj entute ion ajn skribas, en ĉiu lingvo, ne nur en Esperanto. Kaj multege pli da homoj skribas ion publike legeblan. Kredeble la nuna epoko estas la plej skribema iam ajn en la historio de la homaro. Dum publikajn tekstojn antaŭe verkis preskaŭ nur elito kun profunda eduko kaj granda lerteco lingva, nun skribas ĉiaj ajn homoj – amase. Tio neeviteble montriĝas en la kvalito de la tekstoj. Ili ne estas same poluritaj, nek same normkonformaj kiel antaŭe.

– Eble ne temas ĉiam pri erarado, sed pri evoluo de la skriba lingvo. Do, ne nur en tekstoj Esperantaj, sed ankaŭ en tekstoj Anglaj, Svedaj, Germanaj, Ĉinaj, Arabaj… oni nun povas vidi esprimojn, kiuj estas nenormaj, nebonstilaj, mallertaj aŭ eĉ rekte eraraj (laŭ la ĝisnunaj normoj por skriba lingvo). Ĉu tio estas zorgiga malbonaĵo? Mi pensas, ke ne, ĉar plej gravas, ke pli da homoj povas esprimi sin publike, ke pli da voĉoj estas aŭskulteblaj en la tutmonda diskuto. Iom da lingvaj eraroj estas prezo, kiun ni senhezite povas pagi por tio.

Kial spite la evoluon de la reto laŭ vi plu estas bezonata nova papera eldono de Pomego? Aŭ ĉu ĝi estas bezonata? Se jes, kiam ĝi aperos?

– Tio estas tre bona demando, kiu ĉiam okupas min. Mi pensas, ke ankoraŭ sufiĉe multaj homoj volas legi PMEG-on surpapere. Tion montras la multaj raportoj pri homoj, kiuj meminiciate surpaperigis la tutan tekston por propra uzo. Tial mi ja planas eldoni aŭ eldonigi PMEG-on almenaŭ unu plian fojon en papera formo, kredeble laŭ la sistemo de laŭmenda presado, en kiu oni presas ekzemplerojn, nur kiam iu mendas. Tiel ne povos resti granda stoko da nevenditaj libroj, kaj mi krome povos ĝisdatigi la tekston konstante.

14 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-05-09 11:49

Ĉu ekzistas en la reta POMEGO aparta sekcio atentiganta pri novaĵoj, t.e. (gravaj) ŝanĝoj en la teksto kiel aldonaĵoj, viŝaĵoj, (signifaj) modifoj de la klarigoj/ekzemploj, ktp.? Tio ebligus kaj al posedanto de papera eldono kaj eĉ al uzanto de la ĉiam aktuala reta versio (oni ja ne konstante relegadas saman sekcion) resti tute ĝisdata. Paperulo povus fojfoje printi nur tiun sekcion, enmeti la printaĵon en la libron kaj.. jen! Li/ŝi havas tute aktualan libron anstataŭ baldaŭ post aĉeto eksmodiĝintan verkon. Retulo povas tuj havi superrigardon, kiuj ŝanĝoj okazis kie.

Kaj se jam ekzistas en POMEGO tia utilega memstara sekcio, bv. konsideri mian komenton superflua.

Markos Kramer
Markos Kramer
2018-05-09 13:41

La jena sekcio de la Enkonduko listigas la plej gravajn ŝanĝojn kompare kun la papera eldono de 2005: http://bertilow.com/pmeg/enkonduko.html#j-a22

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara
2018-05-10 16:13

Mi estis tre bonŝanca aĉeti surloke unu el la malmultegaj ekzempleroj je kiuj disponis la libroservo komence de la Florenca UK (2006). Ili tuj elĉerpiĝis, tiel ke Bertilo mem petis al mi mian ĵus aĉetitan volumon por trafoliumi kaj [se mi taŭge memoras] prezenti ĝin en la tradicia programero nomata ‘aŭtora duonhoro’. Je la redona momento li afable manskribis personan memoraĵon sur la unua paĝo. Ĝi restas unu el la ĉefaj perloj el mia librokolekto.

Lee Miller
Lee Miller
2018-05-11 0:54

Perlo en via libro-koliero . . .

ekzistas
2018-05-23 7:48

POMEGO certe ne povas instrui la elparolon, sed nur la akcenton

Licxjo
Licxjo
2018-05-23 13:18
Respondo al  ekzistas

Ĉu iu ajn libro pri gramatiko celas instrui elparolon? Mi tute ne komprenas la celon de tia komento.

Sebastiano
Sebastiano
2018-05-23 19:39
Respondo al  Licxjo

Liĉjo: “Ĉu iu ajn libro pri gramatiko celas instrui elparolon?” — Jes, kompreneble. Jam la Fundamenta gramatiko tion faris, same faris PAG kaj ankaŭ PMEGo tiel faras.

Licxjo
Licxjo
2018-05-24 12:34
Respondo al  Sebastiano

Tia libro povas priskribi la fonetikon de la lingvo, sed laŭ mi “instruado de elparolo” postulas sonmodelojn, imitadon, kaj korektadon.

Sebastiano
Sebastiano
2018-05-24 18:57
Respondo al  Licxjo

@Liĉjo, vi ne argumentas honeste. En via antaŭa komento vi skribis: “celas instrui elparolon”. Mi ne dubas, ke ĝuste tion celis Zamenhof en la Fundamenta gramatiko ktp.

Se viaj nun starigitaj kriterioj “sonmodeloj, imitado, korektado” estus vere ĝustaj, neniu ajn libro povus celi instrui elparoladon. Sed tiel ja evidente ne estas.

Bv. agnoski, ke la respondo al via antaŭa demando: “Ĉu iu ajn libro pri gramatiko celas instrui elparolon?” estas jes, aŭ provu argumenti, ke tiuj libroj, kiujn mi nomis, ne celas instrui elparolon.

Licxjo
Licxjo
2018-05-24 23:04
Respondo al  Sebastiano

Mi vere ne celas al argumentado. Gramatiko povas priskribi la fonetikon de la lingvo, kaj eĉ priskribi la prononcadon.

Sed vera instruado de elparolo postulas tion, kion mi listigis.

Sebastiano
Sebastiano
2018-05-25 8:26
Respondo al  Licxjo

Kara, vi demandis: “Ĉu iu ajn libro pri gramatiko celas instrui elparolon?” Por respondi al tiu demando estas sen signifo, kion vi komprenas sub “vera instruado”, sed estas signife, kion celis la aŭtoro de la unuopaj gramatikaj libroj.

Kp. la Unuan libroj. Ĝi nomiĝas “Plena lernolibro” (en la diversaj naciaj lingvoj). Do kompreneble ĝi celas instrui, eĉ plene instrui. Ĝi enhavas la Fundamentan gramatikon, kaj en ĝi troviĝas la elparolaj instruoj. Do kompreneble tiu ĉi “libro pri gramatiko celas instrui elparolon”.

Vi povas kritiki, ke la instruado en tiu gramatika libro ne estas tre perfekta, sed vi ne povas nei, ke tiu ĉi “libro pri gramatiko celas instrui elparolon”.

ekzistas
2018-05-26 8:20
Respondo al  Sebastiano

Modela prononcado de E-to estas tre rara – ghin NE povas instrui la POMEGO . tial bv. montri tian lecionon. Zamenhof mem elparolis lau sia pola prononcmaniero – ne perfekta.
Fonetikisto profesoro Vells ( Wells) klopodadas prononci modele- sed ankau li foje stumblas- kiel chiu mortemulo.
Nur komputilo povus elparoli sen eraro!

Sebastiano
Sebastiano
2018-05-26 10:59
Respondo al  ekzistas

Sensencaĵo. Vi babilas sen racio. Temo estas via dubo, ĉu iu ajn libro pri gramatiko celas instrui elparolon. Mi montris ekzemplojn pri libroj pri gramatiko, kiuj celas instrui elparoladon. Temo ne estas via imagita “vera instruado” aŭ via imagita “modela prononco”. Mi vidis, ke vi ne kapablas al racia argumentado. Dankon por la instruo.

ekzistas
2018-05-27 9:21
Respondo al  Sebastiano

Kara s-ano Sebastiano, vi ne montris la lecionon pri prononcado en POMEGO.
Tio pruvas, ke vi argumentas NE racie.
En FDE kaj en naciaj E – lernolibroj ne eviteble legeblas konsiloj de prononcado surbaze de krokodilaj lingvoj .
Usonano prononcas angle, franco – france, italo- itale,
Kolonjano – kolonje
Bertilo Wennergren , ( Venergren) autoro de POMEGO prononcadas lau sveda kutimo.
Liaj lingvaj lecionoj estas spekteblaj en Jutubo .
Mi taksas lin malsperta instruisto.