Nova redaktoro serĉas kunlaborantojn

Ekde la komenco de septembro Jukka Pietiläinen estas la redaktoro de Libera Folio. En nia intervjuo li rakontas kial li konsentis transpreni la taskon kaj pri siaj planoj. Laŭ li Libera Folio daŭre serĉas pliajn kunlaborantojn.

Post pli ol 15 jaroj Kalle Kniivilä nun forlasas la redakcion de Libera Folio. La ĉefredaktoran respondecon akceptis transpreni Jukka Pietiläinen, eksa finna ĵurnalisto kaj esploristo pri ĵurnalistiko, kiu nuntempe gvidas la finnlandan pensofabrikon Vasemmistofoorumi (“Maldekstra Forumo”). Ni petis lin rakonti pri siaj pensoj kaj planoj.

Libera Folio: Kiam kaj kial vi lernis Esperanton? Kiajn taskojn vi ĝis nun havis en Esperantujo?

Jukka Pietiläinen: – Mi komencis en la vespera kurso en aĝo de 17 jaroj en 1983, do jam antaŭ 35 jaroj. Mi interesiĝis pro diversaj artikoloj en la gazetaro kaj ankaŭ pro televid-programo pri la junulara kongreso en Raŭmo, kiu okazis en 1980. Min aparte interesis lingva demokratio kaj egaleco de lingvoj: mi eĉ pensis ke mi neniam povos reale paroli Esperanton kun iu. Apenaŭ mi povus erari pli, kion mi konstatis du jarojn poste kiam mi la unuan fojon partoprenis junularan kaj universalan kongresojn en Germanio. Mi plenumis tre diversajn taskojn, estante i.a. prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) antaŭ 20 jaroj kaj volontulo en la Centra Oficejo de UEA dum la somero 1989. Nuntempe mi havas tre malmultajn taskojn: mi estas estrarano kaj kasisto de Esperanto-klubo de Helsinko, revizoro de EAF, kaj iom aktivas en la esperanta ĵurnalismo. Mi estos ankaŭ membro de la venontajara LKK de la Universala Kongreso.

Kial vi akceptis transpreni la redaktorecon de Libera Folio? Kial vi opinias Liberan Folion tiom grava, ke vi pretas dediĉi al ĝi vian tempon?

– Nu, mi sentas min tre honorigita pri tio, ĉar mi estis petita surpreni tiun taskon. Mi espereble havos pli da uzebla tempo nun kiam mi finfine finas eĉ la lastajn universitatajn laborojn, kiujn mi havis ĝis nun. Libera Folio certe estas tre grava kaj ĝi ne devus malaperi nur pro portempa foresto de redaktoro. Mi opiniis ke mi povas transpreni la taskon por unu jaro.

Kiuj laŭ vi estas la fortaj kaj malfortaj flankoj de Libera Folio, tia kia ĝi estis ĝis nun? Ĉu vi antaŭvidas iajn ŝanĝojn?

– La forta flanko estas certe tio, ke la reta gazeto regule aperas kaj helpas malkovri interesajn aferojn en Esperanto-movado kaj komunumo. La malforta flanko estis eble la malgranda kvanto de kunlaborantoj kaj la koncentriĝo nur al unu persono, la redaktoro. Mi ne planas ŝanĝi tuj ion, ĉar mi kontentas kun la nunaj stato kaj funkciado de Libera Folio. Tamen estas klare, ke mi certe laboros iom alimaniere ol la ĝisnuna redaktoro. Por mi ĵurnalismo estas nuntempe nur libertempa aktivado, kvankam mi edukiĝis kiel ĵurnalisto kaj laboris en diversaj finnlandaj gazetoj dum someraj ferioj, sed de tio pasis jam pli ol 25 jaroj.

De tempo al tempo aperadas plendoj pri asertata “skandalemo” de Libera Folio, ekzemple lige kun kelkaj el la artikoloj pri la ĵusa IJK. Ĉu laŭ vi estas ia bazo por tiaj kritikoj, aŭ ĉu la esperantistaj legantoj simple ne alkutimiĝis al kritika ĵurnalismo?

– Nu, certe legantoj ne kutimiĝis al kritika ĵurnalismo, sed mi ne opinias Liberan Folion aparte skandalema, tie ekzemple neniam aperis informoj pri la privata vivo de gravuloj, kaj tio ne ŝanĝiĝos, do, ekzemple UEA-estraranoj kaj aliaj gravuloj povas daŭre drinki alkoholaĵojn sen ke fotoj pri ilia malbona konduto aperus ĉi-tie (mi ne diras, ke io tia okazis, mi nur referencas al unu finnlanda skandala revuo, en kiu unu juna partia prezidanto estis filmata kaj fotita pasintsemajne simple pro tio, ke ŝi drinkadis kun geamikoj en restoracio). Tamen eble mia stilo estas iom malpli kritika ol tiu de la ĝisnuna redaktoro, eble tion klarigas eĉ tio, ke finnlandaj gazetoj kaj revuoj estas malpli akre kritikaj ol svediaj, kaj mi simple kutimiĝis al iom alitipa ĵurnalismo. Tamen fakteca kritiko estas ĉiam bonvena kaj tio estas bezonata, alikaze eblas fari stultaĵojn kaj silenti pri ili, kio ja okazis multfoje en la Esperanto-komunumo kaj -movado.

Ĝis nun kutime aperis minimume unu artikolo semajne en Libera Folio. Ĉu vi antaŭvidas, ke la aperritmo de novaj artikoloj restos same regula? Ĉu same kiel ĝis nun la redaktoro mem verkos la plej multajn artikolojn, aŭ ĉu vi bezonas helpon pri tio?

– Mi esperas, ke ni povus daŭrigi la nunan ritmon, ĉar malpli ofta ritmo eble forpelus legantojn, kiuj ne daŭre trovas novan materialon. Mi esperas, ke mi mem verkos malpli ol la ĝisnuna redaktoro, eble tamen pli ol mi verkis ĝis nun, kiam mi verkis plejparte nur artikolojn dum la Universala Kongreso.

Kiuj krom vi apartenas al la redakcia teamo, kaj kiel la taskoj estas dividitaj? Ĉu vi antaŭvidas ke povos aliĝi pliaj homoj al la teamo?

– Inter la regulaj kunlaborantoj estas Grigorij Arosev, István Ertl (precipe lingva kontrolanto) kaj Paweł Fischer-Kotowski; lastatempe kontribuis ankaŭ, interalie, Carlo Minnaja, Rogier Huurman kaj Lu Wunsch-Rolshoven. Certe estus bone se troveblus pli da kontribuantoj, eĉ por nur unu aŭ kelkaj artikoloj.

Intervjuis: Kalle Kniivilä

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
jixiang
2018-09-10 9:47

Cxu nun Libera Folio farigxos iom malpli skandalisma kaj negativa?

Lee Miller
Lee Miller
2018-09-10 11:02
Respondo al  jixiang

Mi neniam trovis ĝin tia.

Mi uzus adjektivojn kiel “honesta”, “malferma”, kaj “esplorema”.

Kritiko kaj prilumado ne estas malbonaj aferoj en nia nuntempa mondo.

Jovana
Jovana
2018-09-11 8:05
Respondo al  jixiang

Se ĝi estas tiel “skandalisma kaj negativa”, kial vi legas ĝin?

jixiang
2018-09-14 6:02
Respondo al  Jovana

Mi legas Libera Folio cxar gxi (malbonsxance) estas la plej alt-kvalita fonto da informoj pri kio okazas ene de la Esperanto movado. Tamen, mi ofte trovas la tono de la artikoloj pri UEA kaj TEJO suficxe skandalisma kaj parti-ema.

Ian Fantom
Ian Fantom
2018-09-14 19:32
Respondo al  jixiang

La vere ŝokaj aferoj en ĵurnalismo ne estas la kreitaj skandaloj sed tute honesta esplorĵurnalismaj raportoj kiuj tuŝas tabuojn. Kalle ja publikigis skandalojn (Ĉu ĉiuj prenis surface lian rakonton ke li estas nomita ‘persona non grata’, ekzempe?) sed li evitis la veran esplorĵurnalismon pri tabuaj temoj. Kiel ekzemple oni klarigu la malkongruon inter la kontoj kaj la protokoloj en unu landa asocio de UEA, en kiu la kasisto daŭre insistis ke ili perdas kapitalon, sen iam ajn provizi ciferojn? Mi finfine estis cenzurita de Kalle, eĉ pri nerilataj aferoj. Ĝuste tio en si mem implicas ‘profesian ĵurnalismon’ en kiu la ĉefa celo estas subteni la Establaĵon. Tiel estas almenaŭ en mia lando. Bone ke finfine ni havas neprofesian ĵurnaliston. Gratulon kaj bonŝancon, Jukka!

Dieter Rooke
2018-10-01 11:04

Mi shatus legi pli da negativajhoj, skandaloj, obscenajhoj – – per unu vorto – fekajho en libera folio .

Vershajne la nova redaktoro ne plenumos mian deziron.

Lee Miller
Lee Miller
2018-10-01 11:35
Respondo al  Dieter Rooke

Multaj homoj en Esperantujo ŝatus neniam legi iun ajn DieterRooke-aĵon.