La redaktoro de Libera Folio premiita pro kontribuo al la Esperanta fakliteraturo de Libera Folio je 2018-03-282018-07-25 La Finnlanda Fondumo Esperanto en februaro 2018 decidis doni al Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, premion pro lia valora kontribuo al la Esperanta fakliteraturo. Lige kun tio Nicola Ruggiero faris kun li intervjuon por Beletra Almanako, kiun ni republikigas.
Amikumu iĝas socia reto de Libera Folio je 2018-03-242018-03-24 La nova versio de la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu ebligas afiŝadon de mesaĝoj videblaj al la cent plej proksimaj parolantoj de elektita lingvo. Tio estas la unua paŝo en evoluo, kiu celas ke Amikumu iĝu novspeca socia reto.
Esperanto sur la scenejo en nederlanda teatro de Libera Folio je 2018-03-232018-03-27 “House of Nouws”, nederlanda teatrogrupo de junuloj, kreis teatraĵon pri Esperanto kaj kvarfoje prezentis ĝin kun plena salono de 80 homoj en prestiĝa tutsemajna kultura festivalo en la urbo Den Bosch.
Chroniques de cancer de Libera Folio je 2018-03-192018-03-24 Le 27 janvier 2018, à l’âge de seulement 52 ans, disparut Fabienne Berthelot, épouse de István Ertl (co-fondateur de Libera Folio) et mère de leurs trois enfants, Klára, Ruben et Dorián. En 2013, elle fit apparaître le texte suivant („Kancerkroniko”) en espéranto, dans la revue Beletra Almanako. Libera Folio le republie aujourd’hui en sa mémoire.
Evildea ĉesas fari filmetojn de Libera Folio je 2018-03-092018-03-10 La plej populara videoblogisto en Esperantujo, Richard Delamore (Evildea), ĉesas fari filmetojn pro tempomanko. Tion li klarigas en mesaĝo al siaj subtenantoj en la monkolekta retejo Patreon.
Financa laborgrupo volas ke UEA draste ŝparu de Libera Folio je 2018-03-042018-03-05 UEA ne plu dungu oficistojn en Roterdamo sed movu laborojn al malpli kostaj landoj. La revuoj kaj Jarlibro de UEA ne plu aperu sur papero. La asocio eble liberiĝu de la neprofita libroservo. Jen proponoj de la financa laborgrupo de UEA por savi la asocion de bankroto.
Ĉu esperantistoj bezonas propran valuton? de Libera Folio je 2018-03-032018-03-04 Lastatempe furoras ciferecaj valutoj kiel Bitcoin. Unu el ili eĉ havas Esperantan nomon: Monero. Pli frue esperantistoj kreis kaj eĉ iom uzis proprajn valutojn kiel Spesmilon kaj Stelon. Robert Nielsen demandas sin, ĉu eble indus, ke esperantistoj nun ekuzu propran ciferecan valuton.
UEA promesas novan retejon ene de kelkaj monatoj de Libera Folio je 2018-02-272018-02-28 Laŭ Mark Fettes la laboro pri la retejo malrapide progresis interalie pro problemoj en la Centra Oficejo. La decido pri renovigo estis farita en 2013. Post unu-du monatoj Fettes esperas vidi la unuan rezultojn.
Elekta komisiono volas du novajn estraranojn de Libera Folio je 2018-02-272018-03-01 Post la elekto de Aleks Kadar kiel nova ĝenerala sekretario de UEA, la elekta komisiono proponas ke aldone aldone estu elektitaj du pliaj estraranoj: Huang Yinbao (Trezoro) kaj Orlando Raola.
Libera Folio plej populara primovada retejo de Libera Folio je 2018-02-212018-02-21 En enketo farita de Richard Delamore Libera Folio montriĝis la klare plej populara retejo pri la Esperanto-movado inter la respondintoj.