Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

TEJO donos ”proksimuman informon” pri la nekonata membronombro de la asocio

de Libera Folio je 2020-07-212020-07-21

La komitato de TEJO aparte diskutis la EU-esploron pri troigitaj membronombroj. Post diskuto oni decidis, ke la asocio estonte ĉiam donu ”la saman proksimuman informon pri la membronombroj”. Oni tamen ne diris, pri kiaj nombroj povus temi. Estis akceptita nova landa sekcio en Tanzanio, spite problemajn vortumojn en la teksto de la statuto.

La sekva IJK okazos en Ukrainio

de Libera Folio je 2020-07-182020-07-18

La Internacia Junulara Kongreso en 2021 okazos en la ĉefurbo de Ukrainio. Tio estis anoncita dum la fermo de la ĉi-jara reta IJK en vendredo. Sed ĉu ĝi okazos en Kievo aŭ en Kijivo?

Charlotte Scherping Larsson estros en TEJO

de Libera Folio je 2020-07-152020-07-15

Charlotte Scherping Larsson ricevis la plej multajn voĉojn en la prezident-elekto de TEJO dum la unua tute reta IJK. La raportoj de la eliranta estraro de TEJO estis akceptitaj sen diskuto.

TEJO: La esploro de EU ne havos konsekvencojn

de Libera Folio je 2020-07-142020-07-14

La esploro de EU pri falsaj informoj donitaj de TEJO estas finita, kaj ne havos pluajn konsekvencojn al la asocio, laŭ la eliranta estraro. La estraro nun publikigis dokumenton, laŭ kiu la rezulto de la esploro en januaro estis trandonita al alia EU-instanco, kiu tamen ĝis nun ne petis pliajn klarigojn.

EU esploras la membronombron de TEJO

de Libera Folio je 2020-07-122020-07-12

Oficialaj instancoj de Eŭropa Unio pritraktas denuncon, laŭ kiu TEJO donis falsajn informojn pri sia membrokvanto por ricevi subvenciojn. Tion montras EU-dokumento, kiun Libera Folio ricevis el anonima fonto.

Charlotte Scherping Larsson: ”TEJO havu entuziasman kaj laboreman prezidanton”

de Libera Folio je 2020-07-092020-07-09

Charlotte Scherping Larsson estas la deka kaj lasta el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de prezidanto kaj estas 33-jara studento magistriĝanta pri edukado kaj esplora asistanto ĉe universitato en Hanovro, norda Germanio.

Konstanze Schönfeld: ”Prioritatas garantii daŭripovecon de nia agado”

de Libera Folio je 2020-07-082020-07-08

Konstanze Schönfeld (Tuŝka) estas la naŭa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de ĝenerala sekretario kaj estas 26-jara germana studento pri mondaj studoj. Ĝuste nun ŝi loĝas en Okinavo, Japanio.

Reta enketo de UN kalkulas esperantistojn

de Libera Folio je 2020-07-072020-07-07

Unuiĝintaj Nacioj en sia 75-a datreveno unuafoje aperigis retan enketon ankaŭ en Esperanto. Laŭ Renato Corsetti tio estas grava atingo, kaj indas ke laŭeble multaj esperantistoj plenigu la enketilon por diri sian opinion pri la monda evoluo, sed ankaŭ por atentigi pri sia ekzisto.

Tomáš Stano: ”Mi ŝatus helpi pri financa administrado kaj homrimedaj taskoj”

de Libera Folio je 2020-07-072020-07-07

Tomáš Stano estas la oka el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiu respondis al la demandoj de Libera Folio. Li kandidatas por posteno de ordinara estrarano, kaj estas 25-jara slovako, kiu studas kaj laboras en Prago, Ĉeĥio. Lia studfako estas financoj, kaj krome li duontempe laboras pri homaj rimedoj.

Manuela Burghelea: ”Mi ŝatus krei spacojn por regulaj interŝanĝoj ankaŭ por virinoj”

de Libera Folio je 2020-07-06

Manuela Burghelea estas la sepa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de vicprezidanto, sed pretas ofici ankaŭ kiel ordinara estrarano. Ŝi naskiĝis en 1992 en Vaslui, Rumanio, kaj nun studas antropologion kaj historion en la Universitato de St Andrews, Skotlando. 

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 53 Paĝo 54 Paĝo 55 … Paĝo 85

Lastaj komentoj

  • Tim Owen pri Forpasis Przemysław Wierzbowski: “Post demandoj de amikoj pri tio, kion eblas fari por helpi al Alina kaj la junaj ĝemeloj, Marta, la fratino…” jul 15, 18:05
  • duonfidela pri UEA perdas la esperon pri Nederlando: “Mi kredas, ke notarioj kaj revizoroj en Nederlando funkcias eĉ pli akurate ol ĝenerale en eŭropaj landoj. Schäffer rakontas fabelojn,…” jul 15, 12:55
  • piff pri UEA perdas la esperon pri Nederlando: “Ĉu en Nederlando la notarioj kaj revizoroj ne etsas kontrolitaj per profesiaj asociaj? En Britujo ekzemple malkontaj klientoj povas raporti…” jul 15, 10:23
  • Juha Metsäkallas pri Forpasis Przemysław Wierzbowski: “Miaj kondolencoj.” jul 13, 16:53
  • Jouko Lindstedt pri Kaj tamen pluas verkoj pintaj: “Oni aĉetas librojn ne nur pro la kovrilo kaj reklamado, sed ofte dank’ al la rekomendoj de konatoj kaj recenzistoj.…” jul 13, 07:56

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • UEA perdas la esperon pri Nederlando
  • Kiu volas esti la kasisto de krizanta TEJO?
  • Kaj tamen pluas verkoj pintaj
  • Forpasis Przemysław Wierzbowski
  • Kontoj de UEA daŭre sen profesia kontrolo

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 528 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT