La membrokvanto de UEA falegis

La gvidantaro de UEA strikte sekretumas pri la nuna membrokvanto de la asocio, sed Libera Folio sukcesis ricevi aktualajn informojn. Kompare kun la pasinta jaro la individua membraro malkreskis je 23 procentoj. TEJO havas malpli ol 300 individuajn membrojn.


En antaŭaj jaroj la Centra Oficejo regule informadis la komitaton kaj la membraron de UEA pri la evoluo de la membrokvanto kaj instigadis al aliĝo. Dum 2016 tamen tute mankas oficialaj informoj pri la temo. Aparte strikte gardas siajn sekretojn la sendependiĝanta TEJO.

Libera Folio plurfoje petis, ke la prezidanto de UEA, Mark Fettes, donu aktualajn informojn pri la membronombro de la asocio, sed li rifuzis, komentante ke li unue devas informi la komitaton de la asocio. Tamen ankaŭ la komitato ricevis neniajn informojn, kaj eĉ lige kun la ĵus okazinta ĝenerala voĉdonado UEA silentis pri la kvanto de la voĉdonrajtaj membroj.

Spite tion ni sukcesis el fidinda fonto ricevi informojn pri la aktuala membronombro de la asocio. La ciferoj montras, ke dum la pasinta jaro malaperis preskaŭ kvarono el la individuaj membroj. Ĉar la kvanto de dumvivaj kaj honoraj membroj restas preskaŭ senŝanĝa, inter la pagantaj membroj la falo estis eĉ pli granda: 27 procentoj.

En la mezo de decembro 2016 UEA laŭ la informoj de Libera Folio havas 4.264 individuajn membrojn, el kiuj 3.322 estas pagantaj membroj. 942 estas dumvivaj kaj honoraj membroj. En 2015 la fina membronombro estis 5.508, el kiuj 4.558 estis pagantaj membroj kaj 950 estis dumvivaj kaj honoraj membroj.

La ciferoj ne estas plene kompareblaj, ĉar ĝis la fino de 2016 kaj eĉ post ĝi ankoraŭ kelkaj personoj pagos kotizon por 2016. Tamen la kvanto de tiel malfruaj aliĝantoj estas neglektebla, do oni povas jam nun konkludi, ke la kvanto de pagantaj membroj dum la pasinta jaro malkreskis je pli ol 1.200.

La situo de la kongresurbo ĉiam iom influas la membrokvanton de UEA, ĉar membroj ricevas grandan rabaton de la kongresa kotizo, kaj la malgrandeco de la kongreso en Nitro sendube kontribuas al la membrofalo. Ĝi sola tamen ne sufiĉas por klarigi tian drastan kolapson.

Alia supozebla kialo por la membrofalo estas la daŭraj problemoj pri la redaktado kaj nun ankaŭ pri la aperritmo de la revuo Esperanto, la plej grava servo kiun la pagantaj membroj de UEA ricevas.

Drastan membrofalon suferis ankaŭ la sendependiĝanta TEJO, kiu meze de decembro 2016 havas nur 295 individuajn membrojn. La fina membrokvanto de TEJO en 2015 estis 372, do temas pri malkresko je 21 procentoj.

Vidante la ciferojn oni facile komprenas, kial reprezentantoj de TEJO ĉe internaciaj organizaĵoj estas strikte admonataj nenion malkaŝi pri la membronombro de la asocio. Ja por ricevi diversajn EU-subvenciojn, kiuj lastatempe iĝis ĉiam pli gravaj por la financoj de la junulara asocio, necesas plu membri en Eŭropa Junulara Forumo, sed la nuna membrokvanto de TEJO tute ne sufiĉas por plenumi la kondiĉojn de EJF.


Pli pri la temo:

29 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Emanuelo
2016-12-16 8:59

Pri TEJO, oni aldonu la malrektajn membrojn. Sed eĉ kalkulante ilin, la nombro probable tute ne sufiĉas por EJF… Pro tio probable ekstaros rapide la “Amikoj de Esperanto”, kiuj estos kalkulitaj kiel membroj. En nia epoko, eble estas bona solvo.

Pri UEA, mi ne komprenas la grandecon de la falo. Ja mi sciis ke 5000 ni ne superos, ni superis ĝin en 2015 nur pro la Lilla kongreso. Sed ni baldaŭ eble eĉ ne plu estos 4000, kaj tio estas pli kaj pli timiga. Kaj ĉi foje, la “Amikoj” ne helpos nin, ĉar ili ne pagas kaj ne aktivas. Sed ĉu vere la prokrasta apero de la revuo estas sufiĉa kialo? Mi ne certas pri tio, sed mi tute ne havas alian eblan kialon. Kaj la libro-servo, alia granda servo de la asocio, daŭre bonege funkcias.

Anstataŭ kaŝi la staton de la Asocio, la estraro devus oficiale raporti ĝin, por veki la esperantistaron. Ni ja bezonas UEAn kaj TEJOn, kaj se vi ne membriĝas, neniu faros ĝin por vi.

Emanuelo
2016-12-16 12:02
Respondo al  Emanuelo

Mi verkis sufiĉe longan blogaĵon pri tiu novaĵo: http://che-emanuelo.blogspot.fr/2016/12/pri-la-membraro-de-uea.html

Tim Owen
2016-12-16 9:22

– Alia supozebla kialo por la membrofalo estas la daŭraj problemoj pri la redaktado kaj nun ankaŭ pri la aperritmo de la revuo Esperanto, la plej grava servo kiun la pagantaj membroj de UEA ricevas.

Mi ne certas pri tio. Ja homoj en februaro ne diras “mi atendos ĝis oktobro por konstati, ĉu ĝustatempe eldoniĝos la revuo, kaj tiam pagos kotizon por la ceteraj du monatoj de la jaro”. Kaj eĉ se al oni la redaktado ne aparte plaĉas, ekzistas membro-kategorio kiu kostas nur 9€, do oni povus ĉiuokaze elekti subteni UEA sen pensi pri rekompenso revuo-forma.

Estas facile en tiu situacio kulpige indiki per la montrofingro la estraron. Mi ne volus fari tion kaj mi esperas, ke aliaj ne aŭtomate reagus tiel. La laboro estas temporaba, sendanka, kaj senkompensa. “Estas malpura labortasko, sed iu devos fari ĝin.” Tro facilas kritiki de ekster la ludkampo.

La defio estas klarigi kial, kiam miloj da Esperanto-lernantoj/-parolantoj/-uzantoj/-entuziasmuloj videblas en la reto, tiom malmulte pretos pagi eĉ 9€ por subteni UEA. Ne respondecas pri tio la revuo – mi mem apenaŭ legas ĝin. Sed samtempe, 9€ ne estas multo por kontribui. (Mi ne interesiĝus esti membro je la plena kotizo, do la enkonduko de tiu baza kotizo sen-papera-revua estas utila afero.)

Mi ne riproĉas UEA pri la moderna sinteno “kion mi ricevos kontraŭ mia kotizo?”, kvazaŭ temus nur pri financa interŝanĝo anstataŭ morala subteno. Jen la nuna pensmaniero. Kaj kiam la respondo estas “revuon kiu ne interesus vin ĉiuokaze, rabaton por UK kiun vi probable ne ĉeestus, kaj rabaton por libroservo ĉe kiu vi eble aĉetus unu aferon en la jaro” oni ne povus allogi tiujn homojn.

Tim Owen
2016-12-16 9:42
Respondo al  Tim Owen

Sed evidentiĝas, ke UEA povus (kaj devus) meti sin en pli bonan pozicion. Ĝia uzantaro troviĝas ne surloke, sed tutmonde – kial ĝia reta videbleco do estas tiel febla kaj antikva? Por Esperanto-parolantoj, iri al uea.org estu la tuja penso kiam bezonatas io pri Esperanto. Kontroli vorton? Jes. Kial devi scii pri vortaro.net, Reta Vortaro ktp? Aĉeti libron aŭ legi artikolojn? Jes. Paroli kun aliaj Esperantistoj? Jes.

Kial estas eĉ novaĵo, ke ipernity fermiĝos? Neniel devus gravi, ĉar UEA, la komuna bazo de la Esperantistaro, mem estu la loko, kie oni ipernity-umas. Jen la, laŭ mi, ĉefa kulpo pro malinteresiĝo pri UEA. Ju pli da jaroj pasas, des pli malmoderna ĝi aspektas rilate la aktualan mondon kaj atendojn de modernaj homoj. Ĝi pli-malpli reklamas sin tiel: Kion pensu novuloj, kiuj unuafoje vizitos la retejon, apenaŭ kapablas uzi ĝin ĉar ĝi ne adaptiĝas al etaj ekranoj, konceptas la 2004-stilan aspekton, kaj eĉ la menueron “Via Spaco”, ok jaroj post kiam Facebook metis en la kapon de Myspace kuglon?

Ne ĉio tamen estas malbona. La decido subteni Amikumu, eĉ se rezulte UEA senintence tro elspezos dum la jaro, indikas volemon investi pri la estonteco kaj metos UEA en favoran lumon rilate novulojn. La UK en Nitra donis la impreson esti moderna, same kiel Emilio Cid ekde sia alveno.

Eble oni povus lerni de Britio, nia eta subpluva insularo. Kion mi diras pri la retejo de UEA ankaŭ aplikiĝas ĉe ni. (Sed ne daŭre, ĉar mi preskaŭ finverkis la renovigitan.) Tiel mi kreis apartajn modernajn paĝojn pri niaj kursoj, kaj videbligis ilin al Duolinganoj pere de Facebook kaj Twitter. Mia celo estis nur sciigi ilin pri venontaj paŝoj, nenio pli ol tio. Tute ne atendite, kelkaj el tiuj novuloj (precipe junaj homoj, ĉiuj modernaj) ne nur aĉetis la kutimajn librojn en nia sidejo post la kursoj, sed ankaŭ petis membriĝi. Ne ĉar ili ricevos nian bultenon kaj revuon, sed ĉar ilia ĝistiama sperto pri EAB estis, ke ĝi estas moderna afero kaj ke ili simple volus subteni ĝin.

Fernando Pita
Fernando Pita
2016-12-16 12:36

Unu (eble kroma) detalo: dum la kuranta mi parolis kun multe da brazilaj amikoj kiuj ne reaniĝis al UEA pro la drastaj ŝanĝoj en la kurzo realo/eŭro. Fine de 2015 1eŭro = 4,5 realoj. Mi ne scias ĉu tia situacio okazas same en aliaj landoj, tamen tio ja povas esti aldona kialo kiu tute sumiĝas al la aliaj.

Emanuelo
2016-12-16 12:50
Respondo al  Fernando Pita

Interese! Oni forgesas facile tiajn problemojn.

Fabrício Valle
2016-12-18 22:28
Respondo al  Fernando Pita

Iam en mia unua jaro kiel redaktoro de Esperanto, 1 eŭro = 2,3 realoj.

Fernando Pita
Fernando Pita
2016-12-16 13:46

Alia vidpunkto estas ke se disfalas la membroj en Ameriko, Azio kaj Orienta Eŭropo… (oni ne scias en kiuj landoj okazis la plej grandaj membrofaloj), entute, se disfalas la anoj de naciaj organizoj, entute, kvankam nerekte, disfalas la nombron de aliĝintoj.

Wendel
Wendel
2016-12-16 14:06
Respondo al  Fernando Pita

Anstataŭ provi diveni la motivojn de UEA membrofalo, preferinde ni serĉu statistikojn pri la membrokvanto de aliaj institutoj kaj asocioj tiaj kiaj UEA. Ĉu ilia membraro ankaŭ ŝrumpas nuntempe? Se jes, kial? Se ne, kiel ili stagnas aŭ kreskas?

Emanuelo
2016-12-16 15:11
Respondo al  Wendel

Ĉu estas ie io kiel UEA? Estas tute malferma demando.

Ian Fantom
Ian Fantom
2016-12-22 21:26
Respondo al  Wendel

Nu, tio estus danĝera. Se iu farus seriozan esploron kaj elserĉus faktojn la homoj ne ŝatus. Ili preferas diskuti en nescio. Tion mi mem spertis, kiam mi faris detalan esploron dum jaro pri mia landa asocio kaj eltrovis maltrankviligajn faktojn, kaj komunikis ilin konfidence al la Prezidanto. Tuj ekis kampanjo por min marĝenigi, tiel ke dum la pasintaj dek jaroj mi povis fari nenion en la asocio al kiu mi tiom signife kontribuis de la aĝo 16 ĝis 60. Nia membrofalo iomete similis tiun de UEA, en tio ke ĝi ekis fine de la Malvarma Milito. En UEA la posta falado ŝajnas onda, dum tiu de mia asocio sekvis rektan linion. Studo de ĉiuj protokoloj kaj aliaj dokumentoj dum tiu periodo montris kiel sisteme tiuj kiuj provis fari ion pri la malkresko estis sisteme marĝenigitaj. Ili ankaŭ kaŝis la grandegan amasiĝon de kapitalo de la asocio dum tiu periodo, dum ili konstante diris al la membroj ke la kapitalo falas, kaj pro tio ili ne povas elspezi por informado kaj varbado. Daŭre la britaj Esperanto-movadanoj faras pretekstojn kaj asertas falsajn kaŭzojn de la membrofalado. En UEA mi rekonas la samajn teknikojn de elitismo, sekreteco kaj marĝenigo kiujn mi spertis en mia landa asocio, kaj kiam mi provas atentigi pri tio mi ricevas similajn reagojn: “Tion mi aŭdis centfoje antaŭe” (sen diri kio estis ilia respondo la unuan fojon), aŭ “Tio estas TEDA!” (kvankam ili mem daŭre diras samajn aferojn kiujn mi aŭdis dum 50 jaroj!).

Sebastiano
Sebastiano
2016-12-22 23:15
Respondo al  Ian Fantom

Iano, vi skribis, ke en UEA vi rekonis la samajn teĥnikojn de sekreteco kaj marĝenigo. Nu, tiuj ŝajnas esti universala fenomeno. Ili do havas merititan lokon ankaŭ ene de UEA. 😉

Ni e-istoj ja formas “rondon familian” (se mi rajtas uzi tiun iom antikvan vortumon). Do ni ne ŝatas, se iu venas kaj ĝenadas la harmonion. La ekstera mondo estas jam sufiĉe malharmonia, ni do konservu almenaŭ en E-ujo la “sanktan harmonion”.

Ian Fantom
Ian Fantom
2016-12-23 0:21
Respondo al  Sebastiano

Tiuj kiuj havas altan lokon en la socio tamen ja rajtas disrompi; nur tiuj kiuj provas desube atentigi pri tio kio okazas ne rajtas ‘disrompi’. Mi estis ĵetita en la aferon per feroca atako fare de mensogantoj kaj trompistoj en la Estraro. Tiu tro forta sento de ‘rondo familia’ estas uzata por silentigi kritikon. Same faras politikistoj kiam ili volas transpreni la potencon. Mi ne “venis kaj ĝenis” – mi jam estis en la movado ekde 1962 kaj mi serioze kontribuis al ĝi. Ĉu vi kulpigas min, ke mi esploris pri la falado en membronombroj? Kiel mi diris, objektiva esplorado estas danĝera, ĉar oni neniam povas scii kion oni eltrovos en objektiva esplorado, kaj se ĝi ne estas tio kion la homoj supozas, la krimuloj povas silentigi vin per la sama argumento kiun vi ĵus prezentis ĉi tie. Wendel sugestis, ke iu faru esploron, kaj mi atentigis pri la danĝero de tio, ĉar se iu sekvus lian konsilon, kaj trovus ion neatenditan, iuj en la centro de UEA povus fari same kiel iuj faris al mi, kaj iuj faris al Ivo Lapenna, kaj iuj faris al Gbeglo Koffi. Kaj ilin subtenus la ordinaraj membroj per la argumento kiun vi ĵus prezentis. Vi do ekzempligis ĝuste tion kion mi volis klarigi al la homoj.

Sebastiano
Sebastiano
2016-12-23 20:00
Respondo al  Ian Fantom

> Tiu tro forta sento de ‘rondo familia’
> estas uzata por silentigi kritikon.

Kompreneble jes. Kaj se la ĝenulo ne ĉesas brui, oni deturnas sin de li kaj fermas la orelojn.

Ian Fantom
Ian Fantom
2016-12-29 13:00
Respondo al  Sebastiano

La ‘ĝenulo’ ne estas la persono kiu ekspluatas tian situacion. La ‘ĝenulo’ estas nur tiu kiu mem eltrovis kelkajn aferojn kaj pro tio estis atakita de la ĉarmuloj kiuj kunigas la ŝafaron per parolo pri samideaneco (aŭ en la politiko pri ‘britaj valoroj’ ks – estas la sama afero).

Lee Miller
Lee Miller
2016-12-16 15:21

“Ĉar la kvanto de dumvivaj kaj honoraj membroj restas preskaŭ senŝanĝa” . . . do, jen bona novaĵo, ĉar klare mi ne mortis dum la jaro. Oni povus reklami, ke dumvivaj membroj de UEA emas vivi sufiĉe longe . . .

Sed en vero, ni vivas en epoko de nepagemuloj. Krom se oni aĉetas ion tre konkretan, oni ne volas pagi. Mi mem estas kulpa: se mi volas legi artikolon el “The Washington Post” kaj mi jam legis 10 artikolojn dum la monato, kaj mi ricevas pag-averton . . . nu, “tiu artikolo verŝajne ne tiom gravas”. Malfacile solvebla problemo, krom se oni povos elpensi pli da vendeblaj konkretaj aferoj. (Mi dirus, tamen, ke efektive mi ĵus pagis veran monon al “The Guardian” por morale subteni ties ĵurnalismon. Kial? Ĉar ĝi faras ion treege bezonatan, kaj ne hezitas diri “malkomfortajn verojn”. )

Ĉu ne estus eble, ekzemple, starigi oftajn rabat-vendojn, kun bona reklamado? “Malaltaj prezoj, senpaga ekspedo por tiuj ĉi popularaj varoj!”

Cetere, kio pri UEA allogus novan generacion? Sufiĉas por mi la libroservo, kaj kiam ĝi aperas la revuo. Sed mi estas membro de la “forpasanta” generacio. Kiam mi parolas al novaj lernantoj de Esperanto pri UEA, aŭ pri la landa asocio, estas klare ke nenia konekto okazas. Ili ne volas aĉeti librojn (ĝenerale–ja estas kelkaj kiuj daŭre faras), ili ne volas vojaĝi al “ĝeneralaj kunvenoj” kaj aferkunsidoj, kaj ili ofte simple ne havas monon por “morale” subteni aferon.

Ĉar Esperanto-parolantoj, inkluzive min, praktikas la lingvon ĉefe rete, tio estu la ĉefa tasko. Ĉu ne estis multmil-eŭran celon renovigi la retejon? Ĉe UEA oni trovu ĉion rilate al Esperanto, aŭ ligilojn al ĉio. Kaj oni rapide elpensu manieron disponigi senkostajn informojn kaj materialojn al homoj kiuj nur nun konatiĝas kun la internacia lingvo.

UEA okupiĝas pri la statuo, pri la UKoj, pri aferkunsidoj, kaj pri statistikoj. Tiu vojo iras finfine al kolapso.

Vanege
Vanege
2016-12-16 17:49

Parto de la kialo estas, ke Esperantujo kreskis, ĉefe Interrete. Homoj ne plu nepre devas esti membro de loka asocio por povi senti sin membro de Esperantujo. Oni ne trozorgu pri tiu nombro, kiu ne plu estas bona indikilo pri la sano de la Esperantistaj movadoj.

Emanuelo
2016-12-24 11:48
Respondo al  Vanege

Mi ne scias. “Tradiciaj” Esperanto-organizoj nepras. Ĉiam estis, kaj ĉiam estos, uloj kiuj lernas Esperanton nur por sia propra plezuro. Kaj tio estas bona! Pli da homoj lernas Esperanton, pli Esperanto bonfartas, kaj la kialo de la lernado kaj la maniero uzi la lingvon post la lernado ne gravas. Sed ne estas kun tiaj uloj, ke oni permesas al Esperanto pluvivi generacion post generacio. Ĉiam estu ankaŭ uloj, kiuj lernas Esperanton kun politika celo: ke Esperanto iĝu la dua lingvo de la homaro. Ke Esperanto estas ludo estas bone; ke Esperanto fariĝas nur ludo estas la unua paŝo al la morto de la lingvo, ĉar estas la politika celo kiu instigas homojn krei projektojn kiel Duolingo, Vikipedio, E@I, …

Tralton Dumbo
Tralton Dumbo
2016-12-16 22:50

Se ili donas reala membrokarton al mi, mi ja aliĝos. Mi ne volas pagi €9 por interreto revuo kiu mi ne legos.

Osmo Buller
Osmo Buller
2016-12-17 14:48
Respondo al  Tralton Dumbo

Ĉiu membro de UEA ricevas paperan membrokarton, ankaŭ tiuj en la plej malmultekosta kategorio Membro kun Gvidlibro (MG). La MG-membroj ricevas ankaŭ presitan Gvidlibron (t.e. la unuaj 96 paĝoj de la Jarlibro) kaj 10%-an rabaton por du mendoj ĉe la Libroservo de UEA.

Lu Wunsch-Rolshoven
2016-12-17 15:33
Respondo al  Tralton Dumbo

Vi pagas ne tiom por la elektronika revuo, sed por la papera jarlibro, kiun vi (same) ne legos 🙂

Gecxjo
Gecxjo
2016-12-19 14:28

Certe, la gvidantoj devas “skrapi la nukon”, ja la organizajxo de espoj devas esti, se… certe mem espoj sxatas TION.
Mi refoje pagis per VISA (bona ebleco kaj facila) – 14 euroj ne estas granda sumo, ecx por mi, kiu jxus pensiigxis 😉

SRSw8
SRSw8
2017-01-11 11:54
Respondo al  Gecxjo

Kiel skribas juna esperantisto el Irlando (http://www.europo.eu/eo/documentloader.php?id=462&filename=eb-166-2016-12.pdf), sendube nun ekzistas du movadoj: la klasika, pri kiu ni ĉi tie diskutas, kaj kiu evidente daŭre ŝrumpadas kaj interreta kiu enorme kaj nekontrolite kreskas.
Tio estas la sama kiel en ĝenerala socio. Ĉiuj ŝtatoj havas daŭre pli grandajn problemojn ne kapablante kompren ŝanĝojn en la mondo, ĉefe kaŭzitajn pro novaj teknologioj. La esenca problemo estas daŭra malkresko de la laborpoistenoj kaj ebleco por homoj normale kaj kvatite vivi kaj vivteni sin. Sed aliflanke kreskegas la agado de homoj tra la sociaj retoj en kiuj konstante partoprenas miliardoj da homoj. Tiuj retoj kreas amason da agadoj kaj sociaj helpiloj. Al ĉiam pli da homoj ne necesas plu ilia ŝtato, sed ilia vivo funkcias en la nova, virtuala mondo. La ŝtatoj samkiel UEA ne scias kiel solvi sian problemon kaj kion fari kun la sociaj retoj, trovante ilin ofte negativaĵoj, kiujn oni fojfoje klopodas limigi, eĉ malpermesi. Sed la interreta socio supermarŝos la klasikan kaj englutos ĝin. La nura maniero kiun povas nutempe fari la klasika ŝtatorganizita socio estas enkonduki laŭeble rapide la devigan minimuman salajron por ĉiuj civitanoj kaj tiel forigi la problemon de senlaboreco kaj liberigi la enorman potencialon de homoj kiuj jam agas senpage (volontule) en sociaj retoj por ebligi al ili libere, sen kapitalisma premo kreadi por la ĝenerala socio.
Tio ja signifas grandegan ŝanghon en la sociaj strukturoj ĝenerale, sed ĝi estas la vojo al kunigo de la du socioj kaj ekiro al nova postburĝa mondo. Simile UEA devus trovi esencan novan aliron al la kotizado. Nun neniu plu bezonas pagadi por akiri informojn multe pli rapide ol la informsistemo de UEA, senpage. UEA forigu la klasikajn kotizojn kaj enkondukaŭ alian manieron membriĝi kaj komencu doni al ĉiuj servojn kiujn ili volas havi.
Zlatko

Sebastiano
Sebastiano
2017-01-11 17:54
Respondo al  SRSw8

Soroso Duvok, mi ne estas tute certa, kion por vi signifas deviga minimuma salajro por ĉiuj civitanoj. Ĉu vi celas, ke dunganto devas pagi almenaŭ certan minimuman sumon por laborhoro? Aŭ ĉu vi celas, ke la ŝtato devas regule pagi certan monsumon al ĉiuj siaj civitanoj. Mi supozas, ke vi celas la duan aferon, ĉu?

Anton Oberndorfer
2017-01-11 20:14
Respondo al  Sebastiano

Ĝuste pri tiu dua afero, nome la baza vivenspezo, en la Esperanta Retradio jarfine aperis sonartikolo sub la titolo: “Finnlando testas bazan vivenspezon”. Por aŭskulti ĝin iru al:
http://esperantaretradio.blogspot.co.at/2016/12/finnlando-testas-bazan-vivenspezon.html

SRSw8
SRSw8
2017-01-11 23:36
Respondo al  Sebastiano

Jes. Pri tio jam longe multaj diskutas kaj la svisoj havis referendumon pri tio, kiu bedaurinde malsukcesis, sed iam baldau iu shtato komencos tion.

Sebastiano
Sebastiano
2017-01-12 23:35
Respondo al  SRSw8

Jes, supozeble. Ja la homoj pli k pli freneziĝas en la okcidento.

SRSw8
SRSw8
2017-01-13 16:36
Respondo al  Sebastiano

Ne gravas pri tio kiel evoluos la mondo kaj kiam efektivighos tiuj revoluciaj konsekvencoj de la novaj teknologioj, sed ke adekvate al tio ankau UEA povas eksolvi siajn problemojn per tute nekonvenciaj kaj revoluciaj decidoj. Unu el ili devus esti fini la eraon de kotiza funkciado.
Ili konsultighu kun junaj fakuloj kiuj vivas en la novaj teknologioj kaj faru decidon konsideri siajn membrojn tiujn kiuj alighas al iuj servoj, sen pagado…

Sebastiano
Sebastiano
2017-01-13 18:29
Respondo al  SRSw8

Jes. Kaj la Ĝenerala direktoro vivu de sunbrilo kaj pluvo kiel la lilioj de la kampo.