Brajla skribo jubileas kaj evoluas de Libera Folio je 2025-10-072025-10-07 en movado En la jaro 2025 oni festas la 200-jariĝon de brajlo, skribsistemo inventita por blinduloj en 1825 de la tiam 16-jara franco Louis Braille. Versio de brajlo kun esperantaj literoj estis proponita de la sveda pioniro Harald Thilander ĉirkaŭ la jaro 1900, kaj ekde 1904 daŭre aperadas la brajla revuo Esperanta Ligilo. Otto Prytz en detala artikolo speciale verkita por Libera Folio rakontas pri la estiĝo kaj evoluo de la brajla skribo por diversaj lingvoj.
Unikaj retaj kursoj sur universitata nivelo de Libera Folio je 2025-09-302025-10-01 La hispana universitato UNED estas la sola eŭropa distanca universitato, kiu proponas kursojn de Esperanto samnivele kiel kursojn de la angla kaj aliaj grandaj naciaj lingvoj. Ekzamenoj okazas ĉeeste, sekvante la Komunan Eŭropan Referenc-Kadron por Lingvoj. Tion ebligas interkonsento inter UNED kaj Hispana Esperanto-Federacio. La kursojn povas partopreni ĉiuj, kiuj pretas pagi la kotizon. Kompreno de la hispana estas nepra en la unua kurso, konsilinda en la dua, nenecesa en la tria.
UEA trovis aĉetonton por la domo de la CO de Libera Folio je 2025-09-272025-09-29 La domo de UEA en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo estos vendita kontraŭ 1,15 milionoj da eŭroj. Tio evidentas laŭ raporto de la estraro al la komitato, dissendita en vendredo. Post kiam la vendo estos formaligita, la domo devos esti liberigita ene de duonjaro. La sorto de la libroservo daŭre ne klaras.
Esperantistoj partoprenis la protestojn en Nepalo de Libera Folio je 2025-09-232025-10-21 En Nepalo post tumultaj protestoj komence de septembro la ĉefministro kaj pluraj aliaj ministroj demisiis kaj fuĝis. La protestantoj grandparte estis studentoj kaj aliaj junuloj. Inter ili estis pluraj esperantistoj, rakontas Bharat Kumar Ghimire, prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio, kiu ankaŭ mem estis surstrate dum la manifestacioj.
TEJO preparas deklaron pri Palestino de Libera Folio je 2025-09-162025-09-17 Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto diskonigis oficialan komunikon pri la situacio en Gazao. Dum la IJK en Indonezio multaj kongresanoj manifestaciis kontraŭ “genocido en Palestino” kaj alvokis al TEJO aliĝi al la kondamno. Nun TEJO starigis laborgrupon por verki propran deklaron.
de Libera Folio je 2025-09-092025-09-13 en interreto, kulturo Sveda vortaro migras reten – ĉu aliaj sekvos? Pasis pli ol naŭdek jaroj de kiam pasintfoje aperis tute nova, granda vortaro Esperanta-sveda. En 1933 neniu aŭdis pri interreto. Nun denove aperis ampleksa vortaro Esperanta-sveda, sed ĝi vivas nur en la reto. Eble poste oni disponigos ankaŭ paperan version, se iu ankoraŭ deziros tian. Sed ne ĉiuj Esperanto-vortaroj jam faris la paŝon al la reta mondo.
de Libera Folio je 2025-09-032025-09-03 en kulturo, movado Trump haltigas libropakaĵojn de UEA al Usono La libroservo de UEA ne plu povas sendi pakaĵojn al Usono. Tio estas unu el la sekvoj de la kaosa doganpolitiko de Donald Trump. Usono unuflanke nuligis regulojn pri sendogana sendado de pakaĵoj ĝis certa valoro. Ĉar nun mankas ajnaj novaj reguloj, simple ne eblas sendi pakaĵojn el Eŭropo al Usono.
de Libera Folio je 2025-09-022025-09-01 en movado KEA: ”En Gazao la afero estas tre klara kaj akuta” Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto faris oficialan komunikon pri la situacio en Gazao, kun la titolo ”Ĉesigu la genocidon”. Libera Folio petis la prezidanton de KEA klarigi, kial la asocio decidis fari deklaron ĝuste pri Gazao, sed ne ekzemple pri la milito en Ukrainio, kiu rekte tuŝas multajn esperantistojn.
de Libera Folio je 2025-09-012025-09-02 en movado Esperanto malpermesita en Esperanto-kongreso En kiu lingvo oni parolu en nacia Esperanto-aranĝo? La demando estas same malnova kiel la organizita Esperanto-movado. Ofte oni plendas pri troa krokodilado en la nacia lingvo, sed en la ĵusa asembleo de Itala-Esperanto okazis male: oni oficiale malpermesis al la vicprezidanto de la asocio paroli en Esperanto.
de Libera Folio je 2025-08-262025-09-15 en movado Konkursa komuniko kaŭzis konfuzon Gazetara komuniko de UEA pri du sciencaj konkursoj kaŭzis ampleksajn diskutojn kaj kritikon. Ĉu ĵuriano kaj kunordiganto de la konkursoj premiis sin mem? Laŭ Amri Wandel tamen neniam estiĝis konflikto de interesoj.