UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio de Redakcio je 2022-08-302022-08-31 en movado, UEA La Estraro de UEA decidis "provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio". Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.
Neŭtraleco – ĉu nur ŝirmilo por malkuraĝuloj? de Redakcio je 2022-08-302022-08-30 Ĉu la neŭtraleco de UEA estas nur ŝirmilo por malkuraĝuloj? Tion demandas Grigorij Arosev en sia vidpunkta artikolo. Laŭ li la agado de la asocio lige kun la milito en Ukrainio neglektas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj kaŭzas damaĝon al la reputacio de Esperanto.
Osmo Buller: ”Tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA” de Redakcio je 2022-08-232022-08-23 Osmo Buller, la multjara ĝenerala direktoro kaj dumviva membro de UEA, anoncis ke li monatŝanĝe forlasos la asocion. En intervjuo de Libera Folio li klarigas, kial li postulis eksigon de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kaj kion li nun sentas pri la asocio.
Estraro traktos eksigon de la rusia ĉefdelegito de Redakcio je 2022-08-132022-08-13 La Estraro de UEA ĝis la fino de septembro raportos al la Komitato pri sia decido rilate la eksigon de la ĉefdelegito por Rusio. Tion decidis la Komitato post longa… [Legu plu]
Kovtonjuk rakontis pri la milito en Ukrainio de Redakcio je 2022-08-132022-08-13 Jevhen Kovtonjuk, la komitatano A por Ukrainio, rakontis pri la milito en Ukrainio en aparta programero dum la Universala Kongreso en Montrealo. En la komitato de UEA li levis la demandon pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio.
de Redakcio je 2022-08-13 en kulturo, movado Konata kanada muzikisto koncertis en Esperanto La konata kanada muzikisto Yves Desrosiers pasintjare publikigis sian unuan albumon en Esperanto. Nun partoprenantoj de la kongreso en Montrealo povis ĉeeste ĝui lian prezenton en Esperanto.
de Redakcio je 2022-08-102022-08-10 en movado Centra Oficejo ne plu respondos Ne plu okazos la programero ”Centra Oficejo respondas”, ĉar la CO ne plu povas respondi, klarigis la estraro de UEA en Montrealo. Anstataŭe okazis ”UEA respondas”, kun ĉeesto de estraranoj… [Legu plu]
de Redakcio je 2022-08-102022-08-11 en kulturo Nacia vespero kun diversa sukceso Proksimume kvarcent kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon, kiu prezentis plurajn facetojn de la kanada kulturo. Yves Bellefeuille trovis la programerojn diverse ĝueblaj.
de Redakcio je 2022-08-102022-08-10 en movado, TEJO La prezidanto ne subtenis la buĝeton de TEJO Post diskuto, la komitato de TEJO aprobis novan buĝeton por 2022. Sed tuj post la voĉdonado la eliranta prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, agnoskis ke li ne subtenis la buĝeton kaj proponis rekomenci la diskuton. ”Estis foje tre malagrable estri organizon kun tiom da malordo kaj neklareco en financoj”, li skribis.
de Redakcio je 2022-08-092022-08-09 en movado ”La CO estis fakte modelo por la movado” Clay Magalhães ekde 1996 volontulis en la kongresa fako de UEA, en la Centra Oficejo. En 1999 li estis dungita de la asocio – kaj en 2022 maldungita, post longa, sukcesa kariero kiel Konstanta Kongresa Sekretario. En ampleksa intervjuo de Libera Folio li rakontas pri siaj spertoj kaj esperoj.