Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

UEA ŝanĝas ĝeneralan direktoron

de Libera Folio je 2017-11-012017-11-02 en movado, UEA

La Centra Oficejo de UEA ekde la jarŝanĝo iĝos malcentra. La nova ĝenerala direktoro de la asocio, Martin Schäffer, ne laboros en la oficejo. La ĉefa oficisto de la asocio grandparte loĝos en alia kontinento.

La estraro de UEA esploras la krizon en la CO

de Libera Folio je 2017-10-312017-10-31

Dum pluraj monatoj venadas signaloj pri grave malboniĝinta etoso en la Centra Oficejo de UEA. La estraro de la asocio laboras por solvi la problemon.

UEA investis 10.000 eŭrojn en Amikumu

de Libera Folio je 2017-10-272017-10-28

La poŝtelefona programo Amikumu iĝis multlingva, ricevis premion kaj trovis novajn investantojn. Unu el ili estas UEA, kiu aĉetis akciojn de Amikumu por 10.000 eŭroj.

La Centra Oficejo ekparolis angle

de Libera Folio je 2017-10-182017-10-30

Dum jardekoj la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo estis la plej esperantlingva loko en la tuta mondo, sed jam ne. Volontuloj ne plu bezonas scipovi Esperanton, kaj por komuniki kun ili la oficistoj devas paroli angle.

Nova kanalo por informoj pri Esperantujo

de Libera Folio je 2017-10-172021-03-29

”Sal Esperantujo” estas la nomo de nova projekto, kiu rete disvastigas informojn pri okazaĵoj en Esperantujo. Ĝin fondis sveda gimnaziano, kiu lernis Esperanton rete antaŭ tri jaroj.

de Libera Folio je 2017-10-112017-11-21 en movado

Bosniaj esperantistoj subtenas la katalunan popolon

UEA kaj ĝiaj landaj asocioj devas esti politike neŭtralaj, kaj sekve ne povas alpreni oficialan starpunkton en la disputo pri la eventuala sendependiĝo de Katalunio. La landa asocio de UEA en Bosnio tamen sendis subtenan leteron al Kataluna Esperanto-Asocio.

de Libera Folio je 2017-10-032017-10-03 en kulturo

Monato disvastigas konspir-teoriojn

Multaj abonantoj de Monato ekmiregis, kiam ili ricevis la freŝan numeron de la gazeto. En granda artikolo ĝi kiel faktojn diskonigas konspir-teoriojn, laŭ kiuj Barack Obama ne estas vera usonano kaj murdis homon por ke tio ne estu malkaŝita.

de Libera Folio je 2017-10-022017-10-02 en movado, UEA

La deficito de UEA duobliĝos

Antaŭvideblas, ke la buĝeta deficito de UEA en 2017 estos pli ol 100.000 eŭroj, laŭ informoj donitaj de la estraro. Tio estos la plej granda deficito de UEA iam ajn.

de Libera Folio je 2017-10-022017-10-02 en interreto, kulturo

Historiaj periodaĵoj nun rete traserĉeblaj

La kompletaj tekstoj de multaj jarkolektoj de pli ol 70 Esperanto-periodaĵoj, ekzemple tiuj de la revuo Esperanto de 1905 ĝis 1946, estas nun plene serĉeblaj en la retejo de la Aŭstria nacia biblioteko. Ni petis Bernhard Tuider, la estron de la kolekto, rakonti pli.

de Libera Folio je 2017-09-262017-09-27 en movado

EU financos studon pri Esperanto

Ĉu vere studoj de Esperanto faciligas lernadon de aliaj lingvoj? Tion esploros nova projekto kun la nomo “Lingva Akcelilo”, kiun financas Eŭropa Unio.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 69 Paĝo 70 Paĝo 71 … Paĝo 82

Lastaj komentoj

  • Osmo Buller pri La komitato de UEA aprobis statutŝanĝojn: “Tiu umado pri statutŝanĝoj mirigas min. Unue, ne necesas aldoni difinon por la kazo, ke forfalus la direktoro de la…” mar 10, 17:52
  • Alberto Cavarzin-Wójcik pri Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA: “Tute certe, Francisco! Tion mi tute ne dubas: inteligentaj maŝinoj lernas rapidege kaj scipovas Esperanton multege pli bone eĉ ol…” mar 4, 18:30
  • Alberto Cavarzin-Wójcik pri Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA: “Dankon pro viaj edifaj komentoj, Cvi. Via reago estis al mi bonvena! Vi tute pravas: la temo de mia komento…” mar 4, 18:12
  • Francisco Javier Moleón pri Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA: ““Tradukilo de Guglo estas utila, sed donas al oni iafoje (multfoje) stultajn rezultojn kaj eĉ sensencaĵojn” Mi ne povas juĝi…” mar 3, 16:55
  • cvi pri Usono kaj Katalunio ne iĝos pli potencaj en UEA: “Alberto, eĉ se via komento estas tre malproksima al la temo, mi devas reagi. hodiaŭ neniu plu parolas pri nubokomputadoNubokomputado…” mar 3, 15:43

Lastaj 50 komentoj

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 525 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT