Ĉu Esperanto-organizaĵoj degeneras? de Libera Folio je 2021-10-222021-10-24 ”Se la Esperanto-organizaĵoj deziras plu vivi kaj haltigi sian degeneron, ili devas realisme rigardi sin mem kaj lerni de la ekstera mondo anstataŭ senfine kaj senfrukte ĝin edifi”, skribis Stano Belov en lastatempa vidpunkta artikolo. Ni petis tri konatajn esperantistojn komenti la artikolon.
Forpasis la redaktoro de Kataluna Esperantisto de Libera Folio je 2021-10-192021-10-19 Antaŭ tri monatoj en Libera Folio aperis intervjuo de Montserrat Franquesa, la nova ĉefredaktoro de Kataluna Esperantisto. Nun atingis nin informo pri ŝia bedaŭrinda antaŭtempa forpaso. Ni publikigas komunikon de Kataluna Esperanto-Asocio.
La arkivo de UEA estos transdonita al Vieno de Libera Folio je 2021-10-172021-10-18 La komitato de UEA en sia sabata kunsido decidis, ke la arkivo de la asocio estu transdonita al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno. La decidoj pri la sorto de la konstruaĵo en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo kaj de Biblioteko Hodler denove estis prokrastitaj. La buĝeto por la jaro 2022 estis akceptita sen diskuto.
TEJO atingis konsultan statuson ĉe UN de Libera Folio je 2021-10-15 TEJO atingis gravan sukceson en siaj rilatoj kun internaciaj organizaĵoj. La junulara sekcio de UEA nun havas specialan konsultan statuson kun Unuiĝintaj Nacioj, kio permesas al ĝi propranome interveni en diskutoj kaj fari proponojn en diversaj UN-organoj.
Membroj povus decidi pri la Centra Oficejo de Libera Folio je 2021-10-11 Eventuala decido pri vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 devas esti aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tian formalan proponon faris komitatano Dietrich Weidmann. La propono ricevis subtenon de pluraj aliaj komitatanoj, kaj sekve devos esti formale traktita ene de la komitato.
Ĉu UEA degeneras? Vicprezidanto respondas de Libera Folio je 2021-10-062021-10-06 ”Oni devas agnoski ke la plej bonaj kaj fierindaj aferoj en Esperantujo havas malmultan aŭ neniun rilaton al la ĉefa Esperanto-organizaĵo”, skribis Stanislav Belov pri UEA en ĵusa vidpunkta artikolo. Ni petis la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia, komenti la konkludojn.
Maia antaŭvidas, ke UEA ŝparos dekmilojn de Libera Folio je 2021-09-302021-09-30 La komitato de UEA decidis, ke la kongresan administradon estonte prizorgu la organizaĵo Е@I en Slovakio. Tiu ŝanĝo laŭ vicprezidanto Fernando Maia povos ŝparigi al UEA 20 000 eŭrojn jare. La ĉefa parto de la ŝparo estiĝas pro la maldungo de la konstanta kongresa sekretario.
La libroservo de UEA translokiĝos al Slovakio de Libera Folio je 2021-09-182021-10-20 La komitato de UEA en sia sabata reta kunsido decidis, ke la libroservo kaj kongresa administrado de la asocio estonte estu prizorgataj de la organizaĵo E@I en Slovakio. Pri la sorto de la domo en Roterdamo, la arkivo kaj la biblioteko oni decidos plej frue post monato.
La komitato nun decidos pri la Centra Oficejo de Libera Folio je 2021-09-172021-09-19 La komitato de UEA dum sia sabata kunsido faros seriozajn decidojn pri la estonto de la Centra Oficejo. La estraro interalie proponas, ke la komitato akceptu la rajton de la estraro laŭ sia bontrovo vendi la konstruaĵon en Nieuwe Binnenweg 176.
Katedro en Amsterdamo ŝajne plu vivos de Libera Folio je 2021-09-132021-09-13 La planata ”financa resanigo” de UEA ne tuj trafos la instruadon de Esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo, kies speciala katedro estas financata de UEA. Laŭ vicprezidanto Fernando Maia estas mono por pliaj kvar jaroj en la koncerna fondaĵo, kaj la perspektivoj estas bonaj.