Baza legolisto aktualigita proze kaj poezie de Libera Folio je 2023-09-122023-09-12 Antaŭ kvarona jarcento William Auld laste ĝisdatigis sian liston de la gravaj beletraĵoj originale verkitaj en Esperanto. Nun ĝi estis kompletigita de Sten Johansson, kiu elektis pliajn prozajn verkojn, kaj de Nicola Ruggiero kaj Suso Moinhos, kiuj aldonis titolojn al la poezia parto. Sed pluraj gravaj verkoj en la listo ne plu facile haveblas.
Tro laca movadano de Libera Folio je 2023-08-30 Nia nova aŭtoro priskribas surprizan travivaĵon, spertitan dum la ĵusa Universala Kongreso. Ĉu tamen nova generacio de esperantistoj alportas al la movado novan senton kaj fortan vokon?
Ukrainoj rakontas pri sia lando kaj la milito de Libera Folio je 2023-08-232023-08-23 Ĵus aperis la esperantlingva versio de la verko ”Lando kiu vekiĝis” de Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio. En la libro ordinaraj ukrainoj rakontas pri la milito, sed ankaŭ pri la evoluo de la lando dum 30 jaroj de sendependeco. Hans Becklin intervjuis la aŭtoron.
Hispanio petas pliajn oficialajn lingvojn por EU de Libera Folio je 2023-08-182023-08-18 La registaro de Hispanio oficiale petis al EU, ke tri regionaj lingvoj – la kataluna, la eŭska kaj la galega – ekhavu oficialan staton en la unio. Tion postulis alianco de malgrandaj partioj por subteni la elekton de reprezentanto de la maldekstra bloko kiel prezidanton de la parlamento.
Esperantistaj recenzantoj atentas la tradukon de Libera Folio je 2023-08-112023-08-25 Tobiasz Kubisiowski, interalie konata kiel estrarano de TEJO kaj pli frue Pola Esperanto-Junularo, ĵus magiŝtriĝis ĉe Universitato de Varsovio. Por sia disertaĵo li esploris, kiel oni recenzas tradukitajn verkojn en Esperanto. Montriĝis, ke la kvalito de la traduko estas preskaŭ ĉiam pritraktata en recenzoj de Beletra Almanako. Laŭ li, la recenzoj meritas pli da atento flanke de la esperantista komunumo, pro sia literaturkrea funkcio.
La rezultoj de Belartaj Konkursoj de Libera Folio je 2023-08-032023-08-03 La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA estis anoncitaj de Miguel Fernández, prezidanto de la komisiono pri la Belartaj Konkursoj. Surloke en Torino kunprezentis BK-sekretario Miguel Gutiérrez Adúriz, kaj Sara Spanò.
Latino iĝis minuskla en nova Pomego de Libera Folio je 2023-07-252023-07-25 Komence de julio Bertilo Wennergren lanĉis novan version de sia klasika Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG 2023. Ĝi estas kiel kutime libere havebla en la reto. Samtempe aperas ankaŭ ĝisdatigita versio de la presita Detala Gramatiko de Esperanto. Libera Folio petis lin rakonti, kio estas nova en la Esperanta gramatiko.
Martin Wiese: Barakte kun la tempo, sed ne vane de Libera Folio je 2023-07-182023-07-18 Martin Wiese ekde la 1980-aj jaroj estas unu el la plej konataj nomoj inter la esperantistaj muzik-amantoj. Post severa kronvirusa infekto, li resaniĝis kaj ĵus publikigis novan albumeton kun la titolo Vestiĝoj. En intervjuo de Rogener Pavinski li rakontas pri sia muziko kaj la nova albumo.
UEA fordonis sian bibliotekon al Varsovio de Libera Folio je 2023-05-312023-05-31 La ĉefa parto de la biblioteko Hodler de UEA nun formale troviĝas en la posedo de la Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio. Pli frue la arkivo de UEA kaj parto el la biblioteko estis transdonitaj al Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.
Ĉiam malpli da libroj aperas en Esperanto de Libera Folio je 2023-05-232023-05-28 De multaj jaroj Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de La Ondo de Esperanto, konstante raportas pri la statistikaĵoj de la libroeldonado en Esperanto. Ni petis lin rakonti pri siaj observoj. La konkludoj ne estas nur malesperigaj. ”La papera merkato ĉiam restos konsiderinde granda, ja la moderna tekniko ebligas moderpreze eldoni eĉ etkvante”, li diras.