UEA fordonis sian bibliotekon al Varsovio

La ĉefa parto de la biblioteko Hodler de UEA nun formale troviĝas en la posedo de la Nacia Biblioteko de Pollando en Varsovio. Pli frue la arkivo de UEA kaj parto de la biblioteko estis transdonitaj al Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.

Duncan Charters, Pascal Dubourg Glatigny, Tomasz Makowski kaj Piotr Gliński interparolas lige kun la ceremonio. Foto: Pola ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo.

Kun ĉeesto de la pola vicĉefministro kaj ministro pri kulturo kaj nacia heradaĵo Piotr Gliński, en la sidejo de la Nacia Biblioteko de Pollando lunde okazis ceremonio pri transdono de la biblioteka kolekto de UEA.

Al Varsovio alvenis pli ol 7 tunoj da libroj, revuoj, poŝtkartoj kaj aliaj arkivaĵoj, kiuj dokumentas la historion de Esperanto ekde ĝia komenco ĝis hodiaŭ.

Inaŭgurante la solenaĵon, doktoro Tomasz Makowski, direktoro de la Nacia Biblioteko, rimarkigis, ke temas pri unu el la plej grandaj kaj kompletaj kolektoj pri la monda historio de la Esperanto-movado.

Aliflanke li aldonis, ke por poloj ĝi estas parto de la propra historio kaj heredaĵo, ĉar temas pri lingvo, kiu sian komencon havas ĉi tie.

La direktoro rakontis pri loĝistikaj defioj, kiujn alfrontis laborantoj de la Nacia Biblioteko kaj volontuloj de UEA dum la efektivigado de pakado kaj transporto. La Biblioteko planas unuavice katalogi la kolekton kaj, kiam tio pretos, eldoni papere la katalogon.

Aldone, la biblioteko intencas ciferecigi la materialojn kaj enlistigi la Hodler-bibliotekon al la Memoro de la Mondo de Unesko. Por helpi realigi ĉi tiujn celojn, la Biblioteko dungis spertan Esperanto-parolantan kuratoron, Gabriela Skonieczna, kiu laboros pri la kolekto.

Tomasz Makowski kaj Duncan Charters subskribas la dokumenton pri la transdono de la kolekto. Foto: Pola ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo.

Ĉeestante la ceremonion, vicĉefministro Piotr Gliński atentigis pri la unikeco kaj aparta valoro de la kolekto, kiu, danke al ĉi tiu donaco, trafas al la pola Nacia Biblioteko.

– La Nacia Biblioteko ekde hodiaŭ fariĝas centro pri dokumentado de Esperanto, diris la ministro.

Li esprimis la deziron, ke la unika kolekto, sub kompetenta prizorgo de la Nacia Biblioteko, estu plene uzata ne nur de esploristoj kaj specialistoj, sed ankaŭ de amantoj kaj kontinuantoj de la ideo de Esperanto.

Pri la ideo de Esperanto, viĉefministro Gliński rimarkigis, ke ĝi jam estas parto de la pola nacia heradaĵo.

La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Duncan Charters, esprimis ĝojon pri tio, ke la kolekto revenas al la fonto ‒ al la loko, kie Esperanto naskiĝis.

– Gravas, ke Esperanto estas parto de heredaĵo ne nur nacia de poloj, sed ankaŭ internacia kultura heredaĵo, li atentigis.

– Universala Esperanto-Asocio ĝojas, ke ĝi trovis bonan hejmon por ĉi tiu kolekto, li aldonis, rimarkigante, ke la asocio esperas, ke la pola Nacia Biblioteko povos plej bone konservi ĉi tiun kolekton.

Aperis televida raporto pri la transdono.

La ceremonion sekvis seminario pri la signifo de Esperanto kaj la kolekto de Hector Hodler.

Pascal Dubourg Glatigny, esplordirektoro de la Franca Nacia Centro por Esplorado, kiu havis ankaŭ aparte gravan rolon en la transdona procezo, prezentis la prelegon ”La defio konservi transnacian heredaĵon: la futuro de kolekto Hodler”.

Ida Stria el la Varsovia Universitato parolis pri la disponebleco de Esperantaj bibliotekaj kolektoj el lingvistika perspektivo.

Pri la unuaj Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj kaj iliaj aŭtoroj rakontis Denis Eckert en sia prelego ”Varsovio kiel deirpunkto por la disvastigo de lingvo internacia”.

Pri ligo inter Esperanto kaj muzikscienco prelegon prezentis Marek Nahajowski el la Muzika Akademio en Lodzo.

La ceremonio okazis dulingve ‒ en la pola kaj en Esperanto ‒ kaj akompanis ĝin ekspozicio de elektitaj materialoj el la kolekto. Pri la evento raportis interalie la regiona televido TVP3 en sia informprogramo Express regionów. Krome, presagentejan komunikon de la Biblioteko republikigis pluraj retpaĝoj.

Łukasz Żebrowski

Pli pri la temo: Biblioteko Hodler iros al Pollando

En la transdonita kolekto krom libroj troviĝas ankaŭ alispecaj objektoj. Kelkaj elektitaj eroj estis ekspoziciitaj lige kun la ceremonio. Foto: Natalia Żebrowska
Foto: Natalia Żebrowska
Foto: Natalia Żebrowska
7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2023-05-31 12:40

Ne nur la Unua Libro revenis Varsovion! Ĉu la ciferecigotaj E-kolektoj reekvivos?!

ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe
2023-05-31 15:54

la enpreno de esperanta literaturo en ŝtatajn aŭ pli ĝenerale publikajn kolektojn verŝajne sekurigas ĝian konservon kaj iagrade faciligas ĝian alireblecon. en komparo kun tio la asociaj aŭ privataj kolektoj tro ofte pereas. pri ĉi tio oni povas ĝoji.

la malbona flanko estas, ke ĉi tiun evoluon oni povas legi kiel la ne tre brilan historion de la rilatoj inter la movado kaj la ŝtatoj. dum pli ol jarcento ŝtatoj kaj interŝtataj organizoj zorge ignoris la movadon kaj ĝian lingvan proponon, ne subtenis ĝin, ne helpis ĝin krom per tre malmultaj ĝentilaj deklaroj. kaj nun, kiam la monda lingva situacio preskaŭ tute forpuŝis ĉi tiun proponon kaj instalis situacion en kiu regas kelkaj, kaj pli kaj pli unu nacia lingvo kiel interlingvo, tiuj samaj ŝtatoj komisias al siaj kulturaj administroj la surbretigon de nia lingvo, kiel historia kuriozaĵo, pri kies esploro la plu vivantaj hobiuloj helpos al reserĉistoj. ĝi montru al la publiko la ne plu danĝeran figuron de fiaskinta internaciismo. pri ĉi tio mi malpli volonte ĝojas.

Suso Moinhos
2023-06-01 0:55

Mi supozas, eble erare, ke la biblioteko de UEA konstante kreskadis laŭ la ritmo de la eldonataj libroj. Kiu transprenos tiun daŭran taskon de ĝisdatigo?

Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2023-06-01 9:06
Respondo al  Suso Moinhos

Vi levis tre gravan demandon!
En Pollando, supezeble ne nur, la Nacia Biblioteko en Varsovio kaj dek kelkaj regionaj/universitataj bibliotekoj ekz-e la Podlahia Libraro en Bjalistoko, ricevadas t.n. “devigan ekzempleron”, kio signifas ke chiuj pollandaj eldonistoj devas liveradi novajn eldonajhojn al tiuj bibliotekoj. La sistemo funkcias surbaze de la “Legho pri bibliotekoj”. Estas sciate ke tia legho ne ekzistas kaj ne funkcias en Esperantujo. UEA, lau mia “historia” scio, havigadis la novajn ekzemplerojn surbaze de la kunlaboro kun la revuo “Esperanto” – se iu petis recenzon, tiu devis sendi 2 ekzemplerejon al UEA – la 1-an por la recenzanto la 2-an por la biblioteko. Funkciis shajne interkonsentoj/kontraktoj pere de la libroservo kaj ankau donacoj de eldonistoj, sed precize mi ne konas la sistemon – supozeble Osmo, Ionel au aliaj UEA-eksoficistoj, konas ghin pli bone? Kiel estos estonte?

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de jarek parzyszek
Osmo Buller
Osmo Buller
2023-06-01 10:07
Respondo al  Jarek Parzyszek

La regulo estis, ke ĉiu eldoninto devis sendi unu ekzempleron al al libroservo de UEA, por ke la eldonaĵo estu listigita en “Laste aperis” de la revuo. Tiu ekzemplero eniris la bibliotekon. Se UEA ricevis du ekzemplerojn, la alia estis sendita al recenzonto. Tamen ne temis pri aŭtomatismo. Ne ĉiuj estis recenzitaj, ĉar recenzisto ne estis trovita aŭ la eldonaĵo ne estis konsiderita inda je recenzo. Kiam la redaktoro kaj la libroservisto troviĝis en la CO, komunikiĝo inter la du bone funkciis, kio rezultis en sufiĉe multaj recenzoj. Tio kompreneble bone influis ankaŭ vendojn. Tio estas unu el multaj aspektoj, pri kiuj la likvidistoj de la CO tute ne pensis aŭ trovis malgrava.  

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de Osmo Buller
Jarek Parzyszek
Jarek Parzyszek
2023-06-01 10:33

Osmo – dankon pro la plena klarigo de la eksa sistemo. Grava estis la fakto, ke UEA mem estis unu el la plej grandaj E-eldonistoj. Nun, kiel promesadis la fifama ekskandidato por la bjalistoka urbestro, se temas pri la liverado de la novaj E-libroj al la pola Nacia Biblioteko, supozeble estos granda nenio!

Laste redaktita 10 monatojn antaŭe de jarek parzyszek
Suso Moinhos
2023-06-01 14:38

Aldonaj, kompletigaj informoj pri la ceremonio disponeblas en la lasta elsendo de Pola Retradio:

https://pola-retradio.org/2023/05/e_elsendo-el-la-30-05-2023/