Latino iĝis minuskla en nova Pomego

Komence de julio Bertilo Wennergren lanĉis novan version de sia klasika Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG 2023. Ĝi estas kiel kutime libere havebla en la reto. Samtempe aperas ankaŭ ĝisdatigita versio de la presita Detala Gramatiko de Esperanto. Libera Folio petis lin rakonti, kio estas nova en la Esperanta gramatiko.

Bertilo Wennergren kun novaj okulvitroj.

Ĵus estis lanĉita versio 15.4 de PoMEGo sub la nomo PMEG 2023. Ĝi estas havebla en la ordinara reta versio, kaj ankaŭ elŝutebla kiel HTML kaj kiel PDF.

PMEG 2023 aperas samtempe kiel nova versio de la Detala Gramatiko de Esperanto, kiu estas mallongigita versio de PMEG 2023 kun tradiciaj gramatikaj terminoj. Ĝin eldonas E@I.

Libera Folio: Kiuj estas la ĉefaj ŝanĝoj?

Bertilo Wennergren: – Kelkaj sekcioj estas restrukturitaj aŭ preskaŭ tute reverkitaj por plia klareco, ekz. 9.3. ”Pli ol unu difinilo” en la ĉapitro pri difiniloj, kaj ankaŭ la teksto pri la vorteto ”po” en 12.3.6.8. Ialoke mi movis klarigojn el unu sekcio en alian, kie ili pli logike taŭgas, ekz. la teksto pri la verboj ”komenci”, ”komenciĝi”, ”fini” kaj ”finiĝi” estas movitaj de 38.2.18. IĜ (en la parto Vortfarado) al IĜ-verboj (en Verboj kaj frazroloj).

– Tra la tuta verko mi transiris al minuskla skribo de lingvonomoj kiel ”latino” kaj ”sanskrito”. Kvankam laŭ mi estas logike skribi tiajn nomojn majuskle, en la praktika uzado minuskla skribo estas plene superrega. Multaj el la plibonigoj de PMEG 2023 fakte okazis, dum mi laboris pri la Detala Gramatiko, ĉar ne malofte simpligoj kaj rearanĝoj, kiujn mi faris en tiu verko, subite ŝajnis al mi superaj al la aranĝo en PMEG, kaj mi do transprenis ilin ankaŭ tie. Pli kompletan liston de la ŝanĝoj oni povas trovi en la TTT-versio de PMEG.

Ĉu io aparte grava ŝanĝiĝis?

– Laŭ mi nur temas pri plia klareco kaj ie kaj tie pri kompletigoj pri fajnaj detaloj. Nenio revolucia okazis, krom eble se oni rigardas ŝanĝon de uskleco de la vorto ”latino” kiel gravan aferon.

Kiu estas Detala Gramatiko de Esperanto, kaj kiel ĝi diferencas de PMEG?

– La Detala Gramatiko estas verko, kiun mendis de mi E@I, origine por la TTT-ejo ”lernu!”, ĉar ekzistas bezono por iom pli baza verko, kiu ne traktas la multajn profundajn kaj iafoje tre fajnajn nuancojn kaj specialaĵojn, kiuj abundas en PMEG, kaj ankaŭ por verko, kiu uzas tradiciajn gramatikajn terminojn anstataŭ la aparta terminologio de PMEG, do ekz. ”substantivo” anstataŭ la PMEG-a ”O-vorto”, aŭ ”predikativo” anstataŭ ”perverba priskribo”. La Detala Gramatiko estas kaj pli mallonga, kaj pli facile digestebla verko (208 paĝoj kontraŭ la 744 paĝoj de PMEG 2023), kaj ankaŭ signife malpli kosta kiel libro (la reta versio de PMEG tamen estas kiel ĉiam senkosta).

La dua eldono de Detala Gramatiko de Esperanto jam elĉerpiĝis.

– La unuaj du eldonoj de la Detala Gramatiko vendiĝis tre bone, kaj mi supozas, ke ankaŭ la nova tria eldono rapide elĉerpiĝos. Inter la versio de PMEG en 2005, sur kiu baziĝis la unuaj du versioj de la Detala Gramatiko, kaj PMEG 2023, tamen okazis multaj gravaj ŝanĝoj en PMEG, precipe en PMEG 2020. La nova Detala Gramatiko estas bazita sur PMEG 2023. Sekve ĝi estas plurloke grave alia ol la unuaj eldonoj. Mi kompilis ĝin entute plene nove, el PMEG 2023, tenante plejparte la saman strukturon kiel en la unuaj eldonoj, sed en multaj lokoj faris alian elekton pri tio, kion mi tenis, kaj tio, kion mi ellasis el PMEG.

Kiuj estas la celgrupoj de la malsamaj versioj?

– Por novaj lernantoj supozeble pli taŭgas la Detala Gramatiko, ĉar ĝia enhavo estas la esenca gramatiko, kiun oni bezonas scii. Tamen povas esti, ke tiuj, kiuj ne regas tradician gramatikan terminologion, tamen volas tuj aliri PMEG-on. Ĉiu decidu por si mem.

Ĉu do estos du apartaj novaj presitaj libroj? Kiam?

– Ne ekzistas nun konkretaj planoj pri nova papera eldono de PMEG, sed eble iam tio okazos. La nun aktuala papera eldono estas de 2020, de kiam pasis nur tri jaroj, kaj tiu eldono estas plu tute bone uzebla. Sed eble post du jaroj aŭ simile povos esti tempo por nova papera PMEG. Multo dependas de la pritakso de la eldonanto.

Se mi jam havas la du pli fruajn presitajn Pomegojn, kial mi aĉetu trian?

– Se vi estas fanatika PMEG-amanto, vi kompreneble volos havi ankaŭ la trian eldonon. Sed vi do ankoraŭ ne bezonas decidi, kiom fanatika vi estas. Sed – kiu scias? – eble en 2025 mi estos farinta ankoraŭ pli da gravaj modifoj de PMEG, kaj la verko montriĝos tiom multe pli bona, ke ĉiuj volos ĝin nepre havi.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-25 4:46

La shangho de uskleco de la vorto “latino” estas grava afero.
Brave, Bertilo, via laboro estas granda kontribuo al Esperanto.

Edmundo
Edmundo
2023-07-25 10:27
Respondo al  Aleksandr Che

Ĝi estas tia afero, kian oni ne ĉiam normigas por tuta lingvo. Se mi ĝuste memoras, Literatura Foiro havas «esperanto/esperanta», Monato havas «Esperanto/esperanta», kaj UEA havas «Esperanto/Esperanta». Kiel revizianto por Monato mi ofte devas rekonsulti la konvenciojn pri tiaj detaloj. Mi supozas, ke oni povus trovi similajn diferencojn inter la konvencioj de diversaj anglalingvaj eldonejoj, sed mi ne povus tuj doni ekzemplon.

Aleksandr Che
Aleksandr Che
2023-07-25 17:21
Respondo al  Edmundo

Vi pravas, la brikforma “manlibro” antaue deklaris per si mem, sur pagho 15:
 “Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj”.
 Kompreneble, chi tio estas afero de bona E-gusto.

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-07-25 18:37
Respondo al  Edmundo

En 1985, kiam mi eklaboris en la Centra Oficejo, mi lernis kaj ekuzis diversajn konvenciojn de UEA (t.e. CO). Ekzemple, mi ekskribis “Esperanto/Esperanta”, dum antaŭe mi ĉiam skribis “esperanto/esperanta”, sekvante fakte la kutimojn en la finna. Siavice “esperantisto” devas nepre esti minuskla. Nuntempe la konvencioj bedaŭrinde ne plu estas konsekvence sekvataj kaj vidi “Esperantisto” akre pikas miajn okulojn. 

Andreas
Andreas
2023-07-27 9:30

PMEG estas modifita rilate al la prezento de nomoj de lingvoj. Danke al tio chi la estonteco de la Esperanto-movado estas sekurigita. Kaj mi jam erare pensis, ke chi-cele varbado en platformoj uzataj de precipe junuloj estas necesa 😉

Keneĉjo Goldbergo
Keneĉjo Goldbergo
2023-07-27 20:08

Ĉu iu scias, kiel mendi “Detala Gramatiko de Esperanto”?
(Mi jam kontaktis E@I, kaj eĉ kontrolis Libroservon de UEA)

Cyril Robert Brosch
Cyril Robert Brosch
2023-08-06 17:23

Mi tre bedaŭras la minuskligon de *Latino* kaj *Sanskrito* kaj ne sekvos ĝin.
Proprajn nomojn oni skribas majuskle, kaj se la plimulto erare skribas minuskle (pro analogio al lingvonomoj, kiuj ne estas propraj nomoj, sed adjektivoj; simile denaskuloj ofte diras “la Esperanta”), tiam oni prefere insistu pri laŭreguleco kaj klerigu tiujn homojn, anstataŭ per enlibrigo kvazaŭ beni la neregulaĵon.