Esperanto-blogoj – alternativaj amaskomunikiloj de Libera Folio je 2019-11-082019-11-08 Esperantistoj ĉiam estis pioniroj en uzado de novaj komunikiloj, do tuj post la apero de blogoj ili ekuzis tiun eblon. Ekde tiam la nombro de Esperanto-blogoj kreskas kaj iuj el ili jam enhavas centojn da artikoloj. Stano Belov priskribas sian sperton pri serĉado kaj trovado de blogoj de esperantistoj.
La redaktoro de La Ondo: Ne troviĝis dezirantoj daŭrigi nian aferon de Libera Folio je 2019-10-142019-10-14 La teamo de la internacia magazino La Ondo de Esperanto anoncis ĉeson de la periodaĵo. Dum 28 jaroj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov eldonis La Ondon, sed fakte ilia ĵurnalisma agado en Esperantujo aĝas jam preskaŭ 40 jarojn. Ni intervjuis la ĉefredaktoron de La Ondo, kiu skizis la historion de la nun fermata magazino, malkovris la abonstatistikon kaj rakontis pri siaj planoj.
Esperanto plu vivos en la familio de Zamenhof de Libera Folio je 2019-10-112019-10-11 La 9-an de oktobro, en sia 95-a vivojaro, forpasis en Parizo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatoro de Esperanto. Li estis vaste konata kaj ŝatata de la esperantistaro, precipe pro la rolo kiun li plenumis ekde 1987 kiel reprezentanto de la Zamenhofa familio. Spite lian morton Esperanto plu vivos en la familio Zamenhof.
Utila trarigardo pri konataj esperantistoj de Libera Folio je 2019-10-012019-10-01 ”Nia diligenta kolegaro” estas ne nur strofo el ”La Espero”, sed ankaŭ la titolo de diketa konsultlibro redaktita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Laŭ la pritakso de Ziko van Dijk, la libro estas utila ilo kiu donas rapidan superrigardon pri ducent konataj esperantistoj, eĉ se multaj el la informoj nuntempe same facile troveblas en la reto.
Vortludo “Vortludo” ne permesas miaŭindon de Libera Folio je 2019-08-022019-08-04 Ĵus aperis publika versio de la esperantlingva vortludo ”Vortludo” por poŝtelefonoj. Ĝi tre similas al skrablo kaj populariĝis jam dum la testa periodo. ”Ni rapide ekhavis 75 testantojn kaj en kelkaj semajnoj korektis amason da eraroj”, dankas la programisto Peter Fleckenstein. La ideon pri la ludo li ekhavis post diskuto kun sia 13-jara filo.
Rekorda nombro de verkoj en la Belartaj Konkursoj de Libera Folio je 2019-07-252019-07-26 La nomoj de la premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA estis diskonigitaj en Lahtio en ĵaŭdo. La kvanto da partoprenintaj verkoj estis rekorda: estis alsenditaj 171 verkoj el ĉiuj kontinentoj krom Antarkto. Tamen ne en ĉiuj branĉoj oni trovis verkon kiu laŭ la juĝantoj meritus la unuan premion.
Finna venko okazis en Lahtio de Libera Folio je 2019-07-252019-07-26 Duan fojon en la historio de Pokalo Zamenhof la esperantista futbalteamo gajnis en ludo kontraŭ loka teamo. Cento da spektantoj apogis la ludantojn per kantoj kaj krioj, kvankam la futbalado tempe koliziis kun aliaj publiklogaj programeroj.
Ziko: “La biblioteko estas unika valoraĵo” de Libera Folio je 2019-07-192019-07-19 Por ŝpari monon UEA devus fordonaci sian unikan bibliotekon. Tio estas unu el la radikalaj proponoj en raporto de prezidanto Mark Fettes, kiun oni en lundo prezentos al la komitato de UEA dum fermita kunsido. Libera Folio petis Ziko van Dijk rakonti pri la signifo de la biblioteko.
Animea ludo instruas Esperanton sub alia nomo de Libera Folio je 2019-06-172019-06-18 Survoje hejmen de lernejo japana knabino subite trovas sin en nekonata loko, kie ĉiuj parolas fremdan lingvon. La lingvo nomiĝas Juliamo, kaj ŝi devas lerni ĝin por trovi la vojon hejmen. Tiel komenciĝas la rakonto en komputila ludo, kiu instruas al la ludantoj Esperanton sub kaŝnomo.
Muzikumejo en danĝero de Libera Folio je 2018-12-012018-12-15 Kaj ne nur Muzikumejo! Estas en danĝero ankaŭ aliaj interesaj aĵoj kiuj enhavas tradukitajn enhavojn, kiel tiujn de la fama e-kantisto Cristina Casella, kelkajn kantojn de Alejandro Cossavella aŭ de Jomka, inter aliaj.