Vortludo “Vortludo” ne permesas miaŭindon

Ĵus aperis publika versio de la esperantlingva vortludo “Vortludo” por poŝtelefonoj. Ĝi tre similas al skrablo kaj populariĝis jam dum la testa periodo. “Ni rapide ekhavis 75 testantojn kaj en kelkaj semajnoj korektis amason da eraroj”, dankas la programisto Peter Fleckenstein. La ideon pri la ludo li ekhavis post diskuto kun sia 13-jara filo.

Peter Fleckenstein estas la direktoro de malgranda dana firmao, Krifle, kiu kreas sociajn komputilajn ludojn. Antaŭ unu jaro li ekplanis vortludon kiu estu uzebla kun multaj diversaj vortlistoj. Samtempe li hazarde ekparolis pri Esperanto kun sia 13-jara filo, kiu ekopiniis la aferon interesa.

Tiam li ekserĉis esperantlingvan poŝtelefonan ludon por multaj ludantoj, kaj ne trovis tian.

– Ni pensis ke por diskonigi Esperanton, kaj por ke homoj en la tuta mondo povu ludi la saman ludon, estus mojose fari ekskluzive esperantlingvan version de la ludo. Do ne nur ludon, kie eblus “elekti” Esperanton.

Peter Fleckenstein kontaktis unue Mia Nordentoft, kiu estas prezidanto de Dana Esperantista Junulara Organizo.

– Mi unue parolis kun ili pri la ludo iam komence de la jaro, sed jam tiam ili faris multon da laboro. Ili bezonis mian helpon nur pri tradukado kaj varbado. Mi tradukis la plejparton de la aplikaĵo, konsilis al ili pri la Esperanta kulturo kaj la diferencoj inter danlingva kaj Esperanta skrablo. DEJO zorgas pri la varbado kadre de Esperantujo. Krome la kompanio donacas 10% de la profito el reklamoj al Esperantaj organizoj tra DEJO, rakontas Mia Nordentoft.

Pri la vortlisto por la ludo laboris Jacob Nordfalk, kiu instruas programadon ĉe DTU, la Teknika Universitato de Danio, kaj pli frue grave kontribuis al la enkonduko de Esperanto en Android-telefonojn. Li rakontas ke li jam en 2012, kiam furoris la ludo Wordfeud, komencis prilabori esperantlingvan skrabloludon:

– Tiutempe mi kreis vortaron, funkciantan prototipon de la servilo kaj Android-apo, sed devis poste forlasi la projekton pro manko de tempo kaj mono por fari publikigeblan version. Pro tio, kiam Peter kaj Martin de Krifle kontaktis min fine de februaro ĉi-jare, mi iom emociiĝis kaj tre ĝojis ke finfine iu fakte realigos kelkajn el la ideoj kiujn mi tiutempe havis. Ili serĉis esperantiston kiu povus zorgi pri la vortaro, kaj mi proponis min mem, ĉar mi jam prilaboris plurajn vortlistojn kaj vortarojn.

Laŭ Jacob Nordfalk ne estas facile decidi, kiaj vortoj estu permesataj kaj kiaj ne:

– Dum skrablo-ludado ĉe kongresoj la regulo ŝajne estas ke se eblas argumenti por la vorto kaj fari sencohavan frazon kun la vorto, tiam ĝi estas permesata. Tiu principo neniam realigeblas per programo. Ĉe la ne plu funkcianta skrablo-retejo de Clayton Smith oni ja povas vidi ke tre permesa vortaro igas la ludantojn uzi vortojn kiel ĴIPIĜOJN, NUDBROĈAĴ, ODAĴARAJ, FERAĴECA kaj MIAŬINDO. Krome, se oni permesas arbitran kombinoj de sufiksoj kaj radikoj oni reale havas senfinan liston.

Post diskuto kun Eckhard Bick, Jacob Nordfalk konkludis, ke necesos uzi kiel bazon jam ekzistantajn kaj uzatajn vortarojn:

– Mi kreis 2 vortlistojn. La unua estas “strikta”,  ĝi enhavas nur la 27.000 vortojn de Reta Vortaro, kun neniuj afiksoj krom tiuj rekte menciitaj en ReVo. La alia enhavas 6.670.000 vortojn el la du plej popularaj literumkontroloj, nome Aspell kaj LibreOffice.

– Ambaŭ vortlistoj devis esti forte prilaboritaj, ekzemple por forpreni proprajn nomojn kaj limigi vortfaradon al realismaj niveloj. Interesatoj povas viziti la retejon kie mi tenas la programojn por krei la vortlistojn. Finfine la ludo publikiĝis nur kun la granda vortlisto, sed eble la alia aldoniĝos poste.

“Miaŭindo” estas unu el la literkombinoj, kiuj ŝajne ne eniris la grandan liston de permesitaj vortoj, eĉ se tio certe plaĉus al iuj katoŝatantoj.

Beta-testado de la ludo komenciĝis en junio, rakontas Peter Fleckenstein:

– Ni rapide ekhavis 75 testantojn kaj en kelkaj semajnoj korektis amason da eraroj. Sen la beta-testantoj tio ne eblus – dankon!

Nun la ludo estas libere kaj senpage elŝutebla por Android kaj iOS,  kvankam ankoraŭ mankas funkciantaj elŝutligiloj en la retejo de la ludo. Ĉio funkcias glate, eĉ se restas kelkaj eraretoj, ekzemple en iu mesaĝo aperas “punktoj” anstataŭ “poentoj”.

Tiu eraro verŝajne baldaŭ estos korektita. Iom pli agace estas, ke post ĉiu ludovico la telefono dum tridek sekundoj montras reklamojn, kiuj rapide ektedas, des pli ke la samaj reklamoj ripetiĝadas. Principe ja eblas flankenmeti la telefonon dum tridek sekundoj, sed multaj modernuloj ja ne scias kiel disiĝi de sia telefono dum tiom da tempo.

La reklamoj estas bezonataj por financi la evoluig-kostojn, diras Peter Fleckenstein:

– Ni uzis multe da privataj rimedoj por evoluigi la ludon, do nun ni esperas, ke la reklamoj povas doni iom da enspezo al la firmao. Temas pri kurantaj elspezoj por serviloj kaj prizorgado. Sen granda sponsoro tio bedaŭrinde necesas. Aliflanke ni donacas 10% el la enspezo al Esperanto-asocioj diversloke en la mondo. Ni ja volas subteni la homojn kiuj sutbenas nin, kaj plu ebligi al esperantistoj ludi kaj retbabili tutmonde. Poste estos eblo malŝalti la reklamojn kontraŭ malgranda monata pago.

Laŭ li venis pozitivaj reagoj de multaj ludantoj:

– Ili ĝuas la ludadon, spite la restantajn erarojn, kaj ili ŝatas renkonti aliajn homojn el la tuta mondo por ludi kaj babili kun ili. Do nia ideo kolekti esperantistojn per ludo ja funkcias!

Unu el la kontentaj ludantoj estas Jacob Nordfalk:

– Mi mem ludas Vortludon preskaŭ ĉiutage kaj tre ĝuas la ludon. Eĉ se mi scias la detalojn pri la vortlisto, mi ofte malgajnas kaj foje mankas al mi vorto. La poentvaloro estas multe influita de bonŝanĉo – sub ĉiu grupeto de du oble du kaheloj estas kaŝita bonuso sub unu el la kaheloj. Sub verdaj la vortvaloro estas duobligita, sub bluaj la litera valoro estas triobligita.

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ŝtefan
ŝtefan
2019-08-02 10:39

Mi tre ŝatas la ludon sed mi tre antaŭĝojas pri la ebleco pagi por uzi la ludon sen reklamo.

Diccon MASTERMAN
Diccon MASTERMAN
2019-08-03 13:14

Mi elŝutis la ludon hieraŭ kaj komencis ludi kontraŭ alia ludanto kiu sufiĉe rapide ekludis, sed post malmulta tempo alvenis reklamo pri apo kiu efektive postulis ke mi elŝutu ĝin. Tion mi absolute ne volis fari sed mi ne povis eliri el la kaptilo de tiu reklamo por daŭrigi la ludadon, eĉ post la elŝuto de la nedezirata apo. Mia sola ebleco estis eligi la apon “Vortludo” de mia poŝtelefono, reelŝuti ĝin kaj rekomenci kun nova ludanto… kiu ĝis hodiaŭ ne reagis al la invito ekludi! Mi notis ke ĉiu ludanto havas 72-horan pripenstempon kiu ŝajnas iom ekscesa. Estus bone havi sistemon kiu ebligas al ludonto deklari ke tiu pretas ludi seninterrompe ĝis la fino de la ludo.

Marteno
Marteno
2019-08-03 21:02

mi mem “dependigxis” de la posxtelefona ludo nomigxanta Dropping Letters (aux Litertetriso aux Litera Tetriso), kie vi devas komponi vortojn el falantaj literoj, por ke tiuj malaperu; ankaux gxi havas similan problemon pri “valideco” de vortoj; mi jam lernis, ke por iuj radikoj gxi permesas nur substantivon, por iuj nur adjektivon, por iuj ambaux ktp.