Vilmos Benczik – konstruinto de kolonoj de Libera Folio je 2021-02-272021-02-27 Unu el la plej influaj kaj sagacaj esperantistoj hungaraj, kun efiko tutmonda, forpasis la 27-an de februaro en Budapeŝto.
Kaj la ceter’ – ĉu ne literaturo? de Libera Folio je 2021-02-232021-02-23 En la Esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo, skribas Tonjo del Barrio. Laŭ li estas probleme, ke eĉ la ekzisto de tiu ĝenro plej ofte estas forgesata, kiam oni parolas pri la Esperanta literaturo.
Cent jaroj da esperoj pri nova mondo de Libera Folio je 2021-02-202021-02-21 Antaŭ cent jaroj, post la detrua mondmilito, ne nur esperantistoj esperis ke internaciismo kune kun laboro kontraŭ rasaj kaj naciaj antagonismoj preventos la ripetiĝon de tia katastrofo. En sia artikolo Ulrich Lins rakontas pri la evoluo de la movado en epoko, kiun multaj nuntempaj esperantistoj apenaŭ konas.
Kial verki kaj legi en Esperanto? de Libera Folio je 2021-02-122021-02-18 ”Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo estas ja konsterna.” Tion skribas Sten Johansson, kiu mem kulpas pri pluraj el la plej legindaj originalaj romanoj en Esperanto. Por kio do utilas tiu literaturo – ĉu nur por evoluigi la lingvon, kiel opinias iuj? Aŭ ĉu ĝi povas havi iun celon en si mem?
Esperantistoj malaperigis Esperanton de Libera Folio je 2021-02-092021-02-09 Post amasaj protestoj de esperantistoj, la japana anglalingva kultura magazino ”Esperanto” ne plu nomiĝos ”Esperanto”. Laŭ la prezidanto de UEA tio estas sukceso. La eldonantoj deklaras, ke ili ankaŭ post la nomŝanĝo ”vartos amikan kaj kunlaboreman rilaton” kun Japana Esperanto-Instituto.
Du jardekoj kun la Esperanta Vikipedio de Libera Folio je 2021-01-192021-05-24 La 15-an de januaro festis sian naskiĝtagon la anglalingva Vikipedio, kaj jam la 15-an de novembro povos same jubilei la Esperanta Vikipedio. Krome iam en majo 2021 la Esperanta Vikipedio atingos 300 000 artikolojn. Sed kian rolon havas Vikpedio en Esperantujo, kaj kian Esperanton enhavas Vikipedio?
Vicprezidanto de ISAE: ”La angla venkis” de Libera Folio je 2021-01-15 La angla lingvo jam plene triumfis en scienco, kaj ne havas sencon publikigi sciencajn esplorojn en Esperanto. Tial estas nur logike, ke estis malfondita la Sanmarina Akademio Internacia de la Sciencoj, diras Wendel Pontes, vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, ISAE.
La Sanmarina AIS estas malfondita de Libera Folio je 2020-12-312021-01-02 Ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS). Laŭ la prezidanto de AIS, Amri Wandel, ne plu indas konservi la juran statuson de la organizaĵo en San-Marino, ĉar fiaskis la ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto.
Esperantistoj batalas kontraŭ japana revuo de Libera Folio je 2020-12-282020-12-28 Japana firmao volas ŝteli la vorton ”Esperanto” kaj malpermesi al esperantistoj libere uzi ĝin. Tion asertas esperantistoj, kiuj amase protestas kontraŭ la unua numero de anglalingva kultura magazino ”Esperanto”. Japana Esperanto-Instituto tamen esperas je bona kunlaboro kun la nova periodaĵo – se la amashisterio en Esperantujo ne detruos ĉion.
Ĉu Esperanto degeneras? de Libera Folio je 2020-12-202020-12-31 Neniam antaŭe en la monda historio eblis legi tiom da fuŝaj tekstoj en Esperanto. Ĉu degeneris la ĝenerala lingvonivelo de esperantistoj, ĉu aperis pli da eternaj komencantoj, aŭ ĉu simple la reto videbligis ion, kio antaŭe estis kaŝita?