Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

Lasta tradicie presita PIV aperos en 2020

de Libera Folio je 2020-02-112020-02-11

La unua eldono de PIV aperis en 1970. La lasta tradicie presita eldono ŝajne aperos taŭge por la 50-jara jubileo en 2020. La sekva eldono jam estos unuavice elektronika, eĉ se dezirantoj povos mendi presitajn ekzemplerojn. Ĝin redaktos akademiano Bertilo Wennergren.

La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si

de Libera Folio je 2020-02-022020-02-02

Aperis kvin kandidatoj, pretaj aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. Unu el ili estas la Esperanta Civito, kiu proponas ke la kongreso okazu en Svisio. Ĝis la fino de februaro ĉiuj kandidatoj devos prezenti detalajn proponojn.

Ĉiutagaj novaĵoj de la mondo nun en Esperanto

de Libera Folio je 2020-01-292020-01-29

En iuj naciaj lingvoj la novaĵa retejo de Vikipedio malviglas aŭ eĉ estis tute fermita, sed en la Esperanta versio de Vikinovaĵoj nun eblas legi freŝajn mondajn novaĵojn ĉiutage. Laŭ Stano Belov, unu el la ĉefaj aktivuloj, tre indas ke esperantistoj partoprenu en neesperantistaj projektoj, pro pluraj kialoj.

Virinaj voĉoj mankas en Esperanta datumaro

de Libera Folio je 2020-01-202020-01-20

Pli ol ducent homoj jam partoprenas en projekto, kiu strebas instrui al komputiloj, kiel veraj esperantistoj parolas. Nur sep procentoj el ili estas virinoj. La projekto Common Voice helpas krei parolrekonajn sistemojn, sendependajn de grandaj firmaoj.

Mankas kandidato por organizi IJK-n en 2021

de Libera Folio je 2020-01-152020-01-15

La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso okazos en Nederlando, sed kie okazos la IJK en 2021 tute ne klaras, post kiam Britio retiris sian kandidatiĝon. TEJO nun esperas trovi novan kandidaton ĝis la fino de januaro.

TEJO decidis ne publikigi la membronombron

de Libera Folio je 2020-01-032020-01-03

Du estraranoj estis aŭtomate eksigitaj pro pasiveco, sed unu estis tuj reelektita. Estis elektita ankaŭ nova ĝenerala sekretario. La komitato malpermesis al la estraro formalan kunlaboron kun la Civito sen konsultiĝo kun la komitato. 

Libera Folio deziras al siaj legantoj feliĉan 2020

de Libera Folio je 2019-12-25

La redakcio de Libera Folio deziras al ĉiuj siaj legantoj kaj aŭtoroj bonajn jarfinajn festojn kaj sukcesan novan jaron!

Triobla Zamenhof-tago en Bjalistoko

de Libera Folio je 2019-12-202019-12-20

Sabate la 15-an de decembro la 160-a naskiĝtago de la iniciatinto de Esperanto estis solenata en multegaj Zamenhof-festoj dise en la mondo. Plej simbola tamen certe estis la festado en lia naskiĝurbo Bjalistoko kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo, kie interalie okazis klezmera koncerto en la Granda Sinagogo de Tykocin.

Forpasis Mila van der Horst-Kolińska

de Libera Folio je 2019-12-142019-12-16

La 13-an de decembro en maljunulejo en Hago en la aĝo de 93 jaroj forpasis Mila van der Horst-Kolińska, konata Cseh-instruisto kaj multjara kunlaboranto de Internacia Esperanto-Instituto en Hago.

Vidvokroniko trovis legantojn ekster la getto

de Libera Folio je 2019-12-112019-12-11

Esperantistoj devus pli malfermiĝi al ekstera publiko, ĉiufoje kiam la karaktero kaj temo de la evento tion ebligas, diras István Ertl. Li disdonis anglan tradukon de sia prezento en Esperanto-klubo en Luksemburgo, kaj anglalingva retejo raportis pri la evento.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 49 Paĝo 50 Paĝo 51 … Paĝo 76

Lastaj komentoj

  • Osmo Buller pri La estraro de UEA ne raportas: “Hans trafe resumis la situacion: oni indiferentas pri la nuna UEA. La pravigo de Charters pri neraportado ne taŭgas. Pli…” maj 11, 13:15
  • Hans pri La estraro de UEA ne raportas: “La manko de reagoj al la artikolo klare pruvas unu plian fojon, ke UEA vekas malmultan entuziasmon ĉe la esperantistaro.…” maj 10, 12:26
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Miaopinie ne eblas konsideri kanzonon kiel dialogon inter A kaj B. La kreinto de tiuj kanzonoj kreis artaĵojn surbaze de…” maj 9, 22:08
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Laŭ aliloka respondo de Georg ankaŭ la voĉoj estas artefaritaj. Ial tio ĝenas pli, ol la artefariteco de la muziko.…” maj 9, 21:31
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Mi ne certas, ke AI riĉigas la E-an kulturon, sed Georg Jähnig sendube faras tion per sia kanzona prezento de…” maj 9, 16:38

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • La estraro de UEA ne raportas
  • Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas
  • Islanda majstroverko dronis en kafo
  • La komitato de TEJO denove rifuzis al Matúšov 
  • Mondpopolo manifestiĝas

RSS Global Voices Esperanto

  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio
  • La nova registaro de Indonezio puŝas transmigran planon, incitante protestojn en Papuo

RSS La Ondo de Esperanto

  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
  • De sukcenoj ĝis steloj: La jaro de Čiurlionis
  • La Hispana Kongreso finiĝis per omaĝo al Rafaela Urueña

RSS TEJO

  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
  • Iĝu komitatano B
  • Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon! (Dua Alvoko)

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 501 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT