Ĉiutagaj novaĵoj de la mondo nun en Esperanto

En iuj naciaj lingvoj la novaĵa retejo de Vikipedio malviglas aŭ eĉ estis tute fermita, sed en la Esperanta versio de Vikinovaĵoj nun eblas legi freŝajn mondajn novaĵojn ĉiutage. Laŭ Stano Belov, unu el la ĉefaj aktivuloj, tre indas ke esperantistoj partoprenu en neesperantistaj projektoj, pro pluraj kialoj.

La enirpaĝo de la Esperanta versio de Vikinovaĵoj.

En la ukraina versio de Vikinovaĵoj la plej freŝa novaĵo aĝas du semajnojn kaj temas pri regiona festotago. En la finna versio la plej freŝa novaĵo aĝas tri semajnojn kaj temas pri nova eksterplanedo. Eĉ en la angla versio la plej freŝa novaĵo aĝas tutan semajnon, dum la sveda versio de Vikinovaĵoj estis fermita pro neaktiveco jam antaŭ ses jaroj.

La Esperanta versio de Vikinovaĵoj aliflanke tre vigliĝis lastatampe. Novaĵoj pri mondaj okazaĵoj aperas praktike ĉiutage, kaj ofte tre rapide. Ankaŭ la lingva nivelo ĝenerale ŝajnas bona, kio ne estas memklara en retejo, kies artikolojn ĉiu ajn povas krei aŭ redakti.

La retejo Vikinovaĵoj estas administrata kadre de la fondaĵo Vikimedio, kiu estis fondita en 2003 kiel tegmenta organizaĵo de Vikipedio. La anglalingva retejo de Vikinovaĵoj estis kreita en 2004, kaj la versio en Esperanto ekzistas ekde 2010. Dum sia dekjara historio la retejo havis jen pli, jen malpli viglajn periodojn, sed en 2019 ĝi klare aktiviĝis.

La artikolojn de Vikinovaĵoj evidente eblas legi en la retejo mem, sed ankaŭ en grupo en Facebook, en Twitter, en Telegramo, kaj nun ankaŭ en la dekstra marĝeno de Libera Folio. Ni parolis kun Stano Belov, unu el la ĉefaj aktivuloj de la projekto, por ekscii pli. Li alvokas ĉiujn interesitojn kontribui:

– Ju pli da informoj el la tuta mondo venos, des pli riĉa kaj senpartia estos Vikinovaĵoj – la plej sukcesa novaĵprojekto en Esperanto.

Libera Folio: Kiel okazis, ke Vikinovaĵoj vigliĝis, kaj kiom da aktivaj teamanoj estas nun?

Stano Belov: – Dum longa tempo mi estis la sola regula kontribuanto, kio kompreneble grave influis la elekton de la novaĵoj (plejparte temis pri Rusio kaj la najbara Ukrainio) kaj fontoj – tio estas ĉefe ruslingvaj retejoj, kvankam foje registritaj eksterlande, kiel ekzemple Meduza, kiu sidas en Latvio kaj estas unu el plej popularaj retejoj opoziciaj al la reganta rusia reĝimo.

Stano Belov.

– La vigliĝo okazis antaŭ kelkaj monatoj. Kial? Mi ne scias, tio simple okazis. Aperis kelkaj homoj, kiuj solvis la amasiĝintajn teknikajn problemojn kaj ekverkis novaĵojn ĉiutage. Poste parto de tiuj personoj neeviteble malaperis. Nun regule kontribuas du-tri homoj (inkluzive min) kaj tio ebligas eldoni po unu, foje du novaĵoj ĉiutage (krom maloftaj esceptoj).

– Bedaŭrinde ĝis nun ne haveblas aktiva administranto kaj tio malhelpas korekti plurajn erarojn kaj malglataĵojn. Mi kandidatiĝis, sed mankas voĉdonantoj. Mia atentigo ĉe la Vikipedia grupo en Facebook ŝajne havis nulan efikon. Cetere tio ne tro ĝenas la ĉiutagan laboron.

Kial vi mem aliĝis kaj opinias la projekton grava?

– Mi konsideras Vikimedion kaj ĉiujn ĝiajn projektojn tre gravaj por Esperantujo, ĉar tio estas unu el la malmultaj ekzemploj de praktika uzado de Esperanto. Esperantistoj emas senĉese babili pri Esperanto, sed en la vikimediaj projektoj (Vikipedio, Vikinovaĵoj, Vikivortaro, ktp) la ĉefa celo estas verki en Esperanto pri ne-esperantistaj aferoj, kaj tio estas bona lernejo de la reala vivo, kiun tiom bezonas la esperantistaro.

– Mi tuj aliĝis al Vikipedio lerninte Esperanton kaj perfektigis mian lingvaĵon vikipediumante. En 2010 mi iniciatis kampanjon por eligi Vikinovaĵojn el la kovejo, kie la projekto stagnis dum longa tempo. Mi verkis tiusencan peton, instigis homojn voĉdoni ktp. Poste mi iom deflankiĝis, kaj la projekto vivis danke al formiĝinta teamo. Sed lastatempe mi vidis ke la teamo iom post iom disiĝis, dum la projekto plu estas bezonata. Ofte ja okazas aferoj raportindaj, sed mankas respektiva loko – por Vikipedio ili ofte ne konvenas kaj ĉiuj aliaj novaĵservoj en Esperanto estas ŝtataj (Ĉinio, Kubo) aŭ tro amatoraj.

– Gravas ke Vikinovaĵoj kiel vikimedia projekto havas altan rangon ĉe retserĉiloj, kaj ĝia enhavo facile ligiĝas al aliaj vikimediaj projektoj per sistemo de internaj ligiloj. Sed plej gravas ke tiu enhavo neniam malaperos, do oni povus trovi publikigitajn informojn post jaroj, kio estas normala afero por alilingvaj novaĵretejoj, sed maloftas por tiuj esperantistaj, kiuj kutime formortas kaj komplete malaperas post kelkaj jaroj (Eventeo kaj simile).

– Mi pensas ke tio estas sekvinda modelo por ĉiuj Esperanto-aktivadoj – aliĝi al ne-esperantistaj resursoj (retejoj, organizaĵoj, eventoj ktp) kaj uzi ilin por aplikado kaj disvastigado de Esperanto anstataŭ apartigi sin sektece kaj pene konstrui memstaran izolitan universon, kiu ĉiam pli meritas la nomon mondeto (ĉu vilaĝeto?). Ĉiuj pure esperantistaj projektoj dependas de la fortoj kaj eltenemo de etaj grupoj da entuziasmuloj, do plej ofte post kelkaj jaroj ekstagnas aŭ tute kolapsas, ruinigante la tutan faritan laboron. Projektoj kiel Vikinovaĵoj perfekte funkcias eĉ se la tuta teamo ŝanĝiĝas plurfoje aŭ provizore malaperas.

Kiel oni elektas la temojn? Ĉu devas esti okazaĵoj kun monda signifo, aŭ ĉu ankaŭ novaĵoj de Esperanto povas aperi?

– Ĉiu kontribuanto elektas temon memstare kaj laŭplaĉe. Kutime temas pri okazaĵoj, kiuj okupas la unuajn liniojn en la tutmondaj novaĵretejoj. Kompreneble tio estas rigardo ĉefe el Eŭropo kaj Nordameriko, kio spegulas la nunan geografion de la teamanoj. Antaŭe ekzemple aktivis redaktisto el Kolombio, do sudamerikaj novaĵoj aperadis pli ofte.

– Novaĵoj rilataj al Esperanto aperas tre malofte, kutime ili mankas inter la kvin lastaj novaĵoj montrataj en la ĉefpaĝo. Mi pensas ke tio realisme spegulas la lokon, kiun okupas Esperanto en la vivo de la plejparto de la esperantistoj, jam sen paroli pri la ekstera publiko.

Kiujn fontojn oni konsideras fidindaj? Ĉu foje estiĝas malkonsento en la teamo pri fidindeco de informoj aŭ prijuĝoj, kaj kiel oni tiakaze solvas la aferon?

Vikinovaĵoj funkcias surbaze de la samaj reguloj kiel iu ajn ordinara novaĵretejo, do ĝi uzas oficialajn fontojn (tiujn de registaroj, organizaĵoj ktp) kaj publikaĵojn el respektindaj amaskomunikiloj, kiuj ne apartenas al la “flava” gazetaro. Laŭeble ni klopodas uzi lokajn fontojn. Ekzemple por raportoj pri la nuna epidemio en Ĉinio mi uzas precipe informojn ĉerpitajn el The South China Morning Post (Honkongo) kaj Ĉina Radio Internacia (Pekino). Foje aperis ankaŭ originalaj raportaĵoj – ekzemple pri la Viki-Konferenco en 2019 en Moskvo. Bedaŭrinde tio okazas malofte, kvankam Vikinovaĵoj povas servi ankaŭ kiel Esperanto-gazeto – pli ĝuste, gazeto en Esperanto.

– Konfliktoj pri la temoj, fontoj aŭ vidpunktoj ĝis nun ne okazis. Eble nia teamo estas ankoraŭ tro malgranda kaj necesas pli da kontribuantoj por aranĝi tradician Esperanto-kverelon.

plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Alparuh
Alparuh

Tre bona laboro! Miajn plej sincerajn gratulojn kaj dankojn! Mi kun plezuro voras la novaĵojn de tiu informfonto!

Hejmano

Mojose!
La franclingva versio de vikinovaĵo fakte ankaux ne estas tre vigla.
Famon al tiu retejo!

Savignat-Belhôte
Savignat-Belhôte

Mi ne trovis Vikinovajxo nek per Facebook nek per Google: (Wikinews (esperante Vikinovaĵoj) estas projekto de la fondaĵo Wikimedia celante provizi liberan informfonton.Ne ekzistas esperantolingva versio de Vikinovaĵo.

Kalle Kniivilä
Tre ŝatata komentanto

La ligiloj ja troviĝas en la artikolo, sed jen ankoraŭfoje:
https://eo.wikinews.org

Daniel
Daniel

Ricevu novaĵojn ankaŭ per Tvitero: @vikinovajhoj kaj Mastodono: @vikinovajhoj@mstdn.social
Mastodono estas libera, senreklama alternativo al Tvitero.
joinmastodon.org
https://eo.wikipedia.org/wiki/Mastodon

Tjeri
Tre ŝatata komentanto
Tjeri

Mi legis en la prezento de la retejo, ke ties novaĵoj devas esti prezentataj laŭ "neŭtrala vidpunkto", en kiu oni "priskribu faktojn aŭ faktojn pri opinioj, sed ne asertu opinion kiel fakton. "
Mi tute dubas pri la taŭgeco de tia redakteja politiko en informretejo.

Cetere elekti iun temon antastaŭ alian, jam estas neneŭtrala opinio, kiun ĉiuj kontribuintoj entrudis.

Daniel

Plena neŭtraleco ne eblas, ni petas nur bonan fidon, t.e. ke la kontribuantoj evitu memvole verki falsaĵojn. Krome, ni esperas ke tiuj, kiuj malkonsentas pri la vidpunkto de unu kontribuanto komentos kaj klarigos sian opozicion. Tio okazis lastatempe kiam mi verkis artikolon pri la ujgurojn en Ŝjinĝjiango. Unu ĉino elpaŝis dirante ke temis pri okcidentaj falsaĵoj. Ĉiu leganto decidu por si mem ĉu tio veras ĉu ne.

Tjeri
Tre ŝatata komentanto
Tjeri

Respekto al la faktoj, estas unu afero, pri kiu mi tute konsentas, sed "senopiniigo" de la raportoj de faktoj, kiel postulata de la retejo estas alia afero, kiun mi opinias hipokrita.

Jes jen Jens
Tre ŝatata komentanto
Jes jen Jens

Kio estas tiel malbona pri hipokriteco? La vivo estus tute nevivebla sen ĝi, precipe se religiuloj ne rajtus kelkfoje hipokriti iagrade kaj ne esti tiom seriozegaj pri la dogmoj.