Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

Aresto kaŭzis batalon inter rusiaj esperantistoj

de Libera Folio je 2017-04-292021-12-25

La aresto de la 25-jara esperantisto Dmitrij Bogatov en Moskvo kondukis al reciproka insultado kaj preskaŭa interbatado de du veteranoj de la rusia movado. Post la konflikto unu el ili anoncis sian demision el la estraro de Rusia Esperantista Unio.

Amikumu ekhavis pli ol mil novajn uzantojn

de Libera Folio je 2017-04-232017-04-24

La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn, estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo. Dum la unua tago ĝi ekhavis pli ol mil novajn uzantojn.

TEJO sen buĝeto “pro sabotado de UEA”

de Libera Folio je 2017-04-192017-04-21

La estraro de TEJO dum ĵusa komitata kunsido daŭre ne povis prezenti financan raporton pri la jaro 2016, nek buĝeton por la jaro 2017. Laŭ la estraro la problemo estas kaŭzita de la fakto, ke la Centra Oficejo ne donas al la kasisto de TEJO la bezonatajn informojn.

Esperantisto malliberigita en Moskvo

de Libera Folio je 2017-04-172017-04-17

La aŭtoritatoj akuzas la 25-jaran matematikiston pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. Li estis arestita interalie por malhelpi ke li veturu al Italio, kie li planis ĉeesti esperantistan renkontiĝon.

Pardonpeto pro libera esprimado

de Libera Folio je 2017-04-142017-04-14

La estrara deklaro ĵus aperinta en la revuo Esperanto signifas, ke le revuo ne plu bezonos intervjuotojn, opinias Nikola Rašić: “La estraro mem povas plenigi la intervjuojn per la ĝustaj sintenoj, per la oficialaj veroj… kiuj ne ĝenas fidelajn membrojn kaj kunlaborantojn.”

Amikuma aplikaĵo aperos aprile

de Libera Folio je 2017-04-132017-04-13

La teamo de la nova aplikaĵo por trovi proksimajn esperantistojn esperas ekhavi dek mil uzantojn jam dum la unua monato. Amikumu estos lanĉita por la ĝenerala publiko dum aprilo.

Buller reiras al sia politika kariero

de Libera Folio je 2017-04-122017-04-12

Osmo Buller, la antaŭa multjara ĝenerala direktoro de UEA, ĵus estis elektita en la municipan konsilantaron de sia hejmvilaĝo Taivalkoski en nordorienta Finnlando. Kvankam politiko nun iĝas lia ĉefa okupiĝo, li ne neglektos la Esperanto-movadon.

TEJO eksigas neaktivajn komitatanojn

de Libera Folio je 2017-04-042017-04-04

TEJO ĵus eksigis el sia komitato la reprezentantojn de kvin landaj sekcioj, ĉar ili maltrafis tri voĉdonadojn. La decido ŝajnas kontraŭi la statuton de TEJO.

La akuzativo dividas la Akademion

de Libera Folio je 2017-04-012018-05-09

Lastatempe neniuj novaĵoj venis de la Akademio de Esperanto. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio, la silento estas kaŭzita de interna konflikto, kiu povos konduki al demisio al pluraj konataj akademianoj.

TEJO daŭre sen buĝeto

de Libera Folio je 2017-03-292017-03-29

TEJO daŭre ne havas buĝeton por la jaro 2017. La kasisto de la sendependiĝanta asocio eĉ ne ŝajnas bone kompreni, kial necesus havi planon antaŭ ol komenci elspezi monon por diversaj agadoj.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 75 Paĝo 76 Paĝo 77 … Paĝo 83

Lastaj komentoj

  • Edmundo pri Guteto el Usono legologos per abonklubo: “Liston mi ne havas ĉemane, kaj mi ne pretendas, ke la klasikaĵoj trovos tre multajn legantojn. Tamen, mi donas unu…” apr 16, 15:21
  • Suso Moinhos pri La plej magra jarrikolto: 67 libroj en 2025: “Mi volus substreki la gravecon de ĉi tiaj statistikaj donitaĵoj. Ili utilas por diverstipaj kulturaj studoj (literaturaj, tradukologiaj, historiaj…) kaj…” apr 15, 20:43
  • Garrett pri Guteto el Usono legologos per abonklubo: “@liberafolio Dankon! Mi nun komprenas.” apr 15, 16:08
  • Libera Folio pri Guteto el Usono legologos per abonklubo: “Logos legi. Aŭ logos al lego.” apr 15, 16:01
  • Lee Miller pri Guteto el Usono legologos per abonklubo: “Oni povas demandi al si, ĉu indas iel ajn okupiĝi pri “Esperanto-klasikaĵoj”. Kiuj estas la legontoj? Kiuj precize estas la…” apr 15, 12:42

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Guteto el Usono legologos per abonklubo
  • La plej magra jarrikolto: 67 libroj en 2025
  • Nun eblas esperantigi filmojn en Youtube
  • Reaperas la perditaj muzikaĵoj
  • UEA batalos kontraŭ falsaj novaĵoj

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 525 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT