TEJO provas kalkuli siajn membrojn

TEJO havas 5 000 membrojn, laŭ nova takso. La plej granda membrokategorio estas ”eksaj individuaj membroj”. Multaj ne scias, ke ili membras, kaj multaj ne scipovas Esperanton. Nur kvin landaj sekcioj sendis plenajn informojn pri asociaj membroj.

Dum multaj jaroj TEJO ne volis aŭ povis publikigi informojn pri tio, kiom da membroj ĝi efektive havas. Sed finfine, dum la ĵusa komitata kunsido, Rogier Huurman, estrarano kaj baldaŭa nova ĝenerala sekretario, prezentis raporton de la laborgrupo pri membronombro.

Laŭ tiu takso TEJO nun havas proksimume kvin mil membrojn, sed preciza nombro daŭre ne haveblas. La plej granda membrokategorio, iom surprize, estas ”eksaj individuaj membroj”. Homoj, kiuj ne renovigas sian membrecon, nun estas aŭtomate aligataj al la asocio en la kategorio ”Junaj amikoj de Esperanto”, se ili plu estas TEJO-aĝaj.

El la entute 2 800 ”Junaj amikoj”, 1 700 estas eksaj individuaj membroj kiuj ne rekotizis. Difinoj de la membrokategorioj laŭ la statuto de TEJO troveblas fine de la artikolo. Krom por individuaj membroj, la ciferoj estas taksoj.

Oni kolektis ”junajn amikojn” per la retejo Esperanto.net kaj persone dum eventoj, ĉefe du grandaj aranĝoj kadre de Eŭropa Unio en 2016 kaj 2018. Laŭ informoj donitaj dum la komitata kunsido, oni ial ne plu kolektas ”junajn amikojn” per la retejo, kiu cetere dum longa tempo misfunkciis. Tamen la koncerna formularo nun ja alireblas.

Kvankam oni kreis la kategorion ”junaj amikoj” jam en 2016, TEJO neniam sukcesis krei kontakton kun tiuj ”membroj”. Dum la komitatkunsido en 2018 oni asertis, ke ne eblas kontakti la ”junajn amikojn” pro problemoj rilataj al ĜDPR.

Ekde tiam estraroj kelkfoje anoncis planojn por solvi la aferon, sed sen sukceso. Oni eĉ kreis apartan postenon de komitatano C por reprezenti la ”junajn amikojn” en la komitato, sed oni ne sukcesis okazigi voĉdonadon pri tiu posteno dum la pasintaj kvin jaroj, ĉar ne eblis kontakti la “junajn amikojn”.

Estas dubinde, ĉu la plejparto de la ”junaj amikoj” entute scias, ke ili estas konsiderataj membroj de TEJO, kaj ĉu tiu membreco signifas ion ajn al ili. Ĉar la kategorio estas por homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto, sed ne scipovas la lingvon, por kontakti ilin necesus traduki ĉiun mesaĝon al kelkdek lingvoj.

Tamen inter la ”junaj amikoj” estas ankaŭ homoj, kiuj ja scias Esperanton. En 2019, la komitato decidis, ke ĉiu individua membro de TEJO kies membreco eksvalidiĝas, aŭtomate iĝos ”juna amiko” kaj tiel restos membro, se ne estos eksplicita peto pri eksmembriĝo.

La ”junaj amikoj” ne pagas kotizojn. Aliflanke la kotizoj ĝenerale estas marĝena afero en la buĝeto de TEJO. Laŭ la buĝeto por 2020, nur 3 procentoj el la enspezoj de TEJO venas de membrokotizoj. Preskaŭ la tuta cetero venas de subvencioj.

Komitatano B Michael Boris Mandirola citis analizon de antaŭ kelkaj jaroj de Stefan McGill, tiama vicprezidanto de UEA, kiu eltrovis ke ĉiujare ĉirkaŭ duono de la membraro de TEJO estas nova. Tial la granda kvanto de eks-membroj laŭ Mandirola ne estas surprizo. Laŭ li la raportita nombro de la aligitaj membroj estas vere fidinda, ĉar UEA atente prizorgas la kalkulon. Tamen la ciferoj por la asociaj membroj kaj la Junaj amikoj de Esperanto ne estas same fidindaj.

La komitato kunsidas.

Albert Stalin Garrido, la estrarano pri landa kaj faka agado, informis ke oni ankoraŭ ne scias kiom da asociaj membroj TEJO havas, ĉar malpli ol duono de la landaj sekcioj respondis al petoj de TEJO. Landaj sekcioj ofte ne ĝisdatigas sian membroliston kaj havas neformalan strukturon kun multaj nepagantaj membroj.

La nuna ĝenerala sekretario, Konstanze Schönfeld, raportis ke TEJO havas kompletajn datumojn nur pri kvin landaj sekcioj (Brazilo, Ĉeĥio, Katalunio, Nederlando, Slovakio). Ŝi agnoskis, ke iuj homoj membras en pluraj asocioj kaj tial povis esti kalkulitaj pli ol unufoje. Oni laŭ ŝi strebas forstreki duoblaĵojn, sed ne ĉiam sukcesas.

Ankaŭ la nunan takson pri la membrokvanto TEJO ne volas publike diskonigi ekster Esperantujo. La ĉefa kialo ŝajne estas la membreco de TEJO en Forumo Junulara Eŭropa. Membreco en tiu organizo helpas al TEJO ricevi subvenciojn, sed por plu resti membro, TEJO principe devus havi minimume kvin mil membrojn en Eŭropo.

Dum la komitata kunsido oni konstatis ankaŭ, ke la individuaj membroj nun ne estas taŭge reprezentataj en la supera organo de la asocio. Kvankam 872 individuaj membroj devus esti reprezentataj de naŭ komitatanoj B, nuntempe estas nur tri komitatanoj B, ĉar elektoj ne okazis dum la pasinta jaro.

Rogier Huurman anoncis, ke li baldaŭ lanĉos alvokon por kandidatoj. Li krome diris ke li planas daŭrigi la funkciadon de la laborgrupo pri memebronombro dum sia mandato kaj sendi ĝisdatigon ĉiumonate pri la membronombro.

Dum la lastaj tagoj estis krome finitaj la elektoj al la sekva estraro de TEJO. Inès Kahin kaj Albert Stalin Garrido estis elektitaj kiel vicprezidantoj de TEJO. Valentin Ceretto-Bergerat, Matheus Arantes Pacheco, Uriel Gurdiàn kaj Alexandre Raymond estis elektitaj kiel senoficaj estraranoj. Eks-prezidanto Joop Kiefte estis la sola kandidato ne elektita.

Pli frue Libera Folio raportis, ke Léon Kamenický estas elektita kiel la nova prezidanto de TEJO. Veronika Venislovas estis elektita kiel kasisto kaj Rogier Huurman kiel ĝenerala sekretario. Cyprien Guiya, kiu estis forpelita de IJK 2018 pro seksĝenado al alia partoprenanto, retiris sian kandidatiĝon.

Robert Nielsen


Membrokategorioj laŭ la statuto de TEJO:

  1. La individuaj membroj estas:
    1. la individuaj membroj de UEA, kiuj aĝas ne pli ol 35 jarojn je la komenco de la jaro.
  2. La aligitaj membroj estas:
    1. la aligitaj membroj de UEA, kiuj aĝas ne pli ol 35 jarojn je la komenco de la jaro.
  3. La asociaj membroj estas la membroj de la unuopaj landaj aŭ fakaj sekcioj:
    1. kiuj aĝas ĝis inkluzive 35 jarojn je la komenco de la jaro;
    2. kiuj ne estas individuaj aŭ aligitaj membroj; kaj
    3. por kiuj la koncerna landa aŭ faka sekcio pagis kotizon egalan al la kotizo por aligita membreco de UEA.
  4. La Junaj Amikoj de Esperanto estas membroj:
    1. kiuj aĝas ĝis inkluzive 35 jarojn je la komenco de la jaro;
    2. kiuj ne estas individuaj, asociaj aŭ aligitaj membroj; kaj
      1. deklaras sian volon iĝi juna amiko de Esperanto; aŭ
      2. estas membroj de la unuopaj landaj aŭ fakaj asocioj por kiuj:
        1. la koncerna landa aŭ faka sekcio ne pagas kotizon al TEJO
        2. la koncerna landa aŭ faka sekcio ne ricevas kotizon; aŭ
        3. estis individua membro, sed la membreco eksvalidiĝis pro nepagado de kotizo sen eksplicita peto je eksmembriĝo
  5. La membreco estas persona kaj ne transdonebla.
  6. La membreco finiĝas:
    1. Je komenco de nova jaro, post kiam eksvalidiĝas unu el la kondiĉoj kiuj difinas membrecon;
    2. Post peto de la membro;
    3. Je morto de la membro.
  7. La Estraro havas la registron de la nomo kaj adresoj de ĉiuj individuaj membroj, de ĉiuj Junaj Amikoj de Esperanto kaj de ĉiuj landaj kaj fakaj sekcioj.

Pli pri la temo

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Pablo
2021-08-10 11:12

Kiom da homoj estas en ĉiu kategorio?

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Pablo
Neil
Neil
2021-08-10 12:07
Respondo al  Pablo

Laŭ la diagramo ĉe la supro de la paĝo: 872 individuaj membroj, 1400 aligitaj kaj asocioj, 2800 junaj amikoj.

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-10 17:38
Respondo al  Neil

Sume do 5072 „membroj“. Mi supozas, ke la du ŝlosilaj frazoj por kompreni la komedion pri la membronombro estas la jenaj:

  1. „nur 3 procentoj el la enspezoj de TEJO venas de membrokotizoj. Preskaŭ la tuta cetero venas de subvencioj.“
  2. „Membreco en tiu organizo helpas al TEJO ricevi subvenciojn, sed por plu resti membro, TEJO principe devus havi minimume kvin mil membrojn en Eŭropo.“

Tial la estraro deklaris, ke TEJO havas 5072 „membrojn“. Ĉiu scias, ke tiu nombro estas simile fantazia kiel la antaŭe deklaritaj 25’000 membroj. Sed la estraro volas plu ĝui la ŝaŭmvinon de subvencioj.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
leganto
leganto
2021-08-10 20:22
Respondo al  Sebastiano

Evidente manipulado kaj trompo, eĉ ne aparte lerte. Kaj la junuloj de hodiaŭ kun tia agadmaniero estos la gvidantoj de morgaŭ, tiuj kiuj volas krei pli bonan mondon…

Jovana
Jovana
2021-08-15 1:33
Respondo al  leganto

La hodiaŭaj “junuloj” (ĝis kiu aĝo oni estas “juna”?) estas tiuj, kiuj tiras la fadenojn malantaŭ la kulisoj por mortigi UEA. TEJO bezonas la monon de UEA kaj faros ĉion eblan por akiri parton de ĝi. Se TEJO mensogas ĉe la eksteraj organizaĵoj, nur por ricevi monon, kial ĝi ne akiru [la] monon de la organizaĵo de la maljunuloj (ekde kiu aĝo oni estas maljuna)?

Pablo
2021-08-11 7:06
Respondo al  Neil

Hahaha, dankon. Mi tiel koncentriĝis je la teksto, ke mi ne rimarkis ke la datumo estas ĉe la grafikaĵo.

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-10 12:28

Gratulon el la TEJO-estraro, ke ĝi sukcesis anonci almenaŭ la proksimuman membrnombron.

Kio koncernas la menciitajn problemojn pri la aligitaj kaj asociaj membroj mi denove atentigas, ke la TEJO-statuto ne permesas landajn kaj fakajn asociojn, kiuj ne havas ordan membroadministradon. Se la estraro volus agi laŭ sia statuto, ĝi devus solvi tiun problemon aŭ adiaŭi al tiuj blufaj landaj kaj fakaj asocioj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-10 17:24

“La plej granda membrokategorio estas ”eksaj individuaj membroj”. Multaj ne scias, ke ili membras”

Tamen ne estas la unua de aprilo…
Verŝajne la propaganda fako de la sovetunia politburoo ne farus pli bone…

dieter rooke
2021-08-10 21:35
Respondo al  Leon Roijen

La politburoo de sovetunio jam de longe ne plu ekzistas.

Grigorii Arosev
2021-08-11 23:23
Respondo al  Leon Roijen

Kion vi scias pri la sovetunia propagano kaj kiun rilaton ĝi havas al feblaj provoj de la nuna TEJO aspekti organizo kun solida kvanto de membroj?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-12 0:18
Respondo al  Grigorii Arosev

Saluton amiko Grigorii, vi eble jam aŭdis “ne estas izvestia en Pravda, kaj ne ekzistas pravda en Izvestia”… 😉
Vi pravas, ke la komparo kun la sovetunia propagando ne estas tre taŭga.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Vadim
Vadim
2021-08-10 21:18

Aserto ke ”ekzistas pli ol 2 milionoj da esperantistoj en la mondo” aspektas eĉ pli mirinda danke al tiu informo. 🙂

Hejmano
2021-08-10 22:30
Respondo al  Vadim

Mi komencas kredi je la 63 000-terurnombro.

Vadim
Vadim
2021-08-14 16:10
Respondo al  Hejmano

Estus bone kredi je 1.000.000.000 esperantistoj. Neniu kapablas kontroli tion kaj la kvanto estas tuegala preskau por tuta mondo ))

Hejmano
2021-08-10 22:32

Tio estas sufiĉe hontinda. Mi ŝatus aŭdi la argumentojn de TEJO-anoj kiuj defendas tiun sistemon, escepte de “ni bezonas subvenciojn”.

mi mi
2021-08-11 10:22

Ili bone lernis el katolika eklezio. Ankaŭ la eklezio ricevas subvencion laŭ la kvanto da anoj. Kaj militaj el tiuj anojn estas simple homoj kiuj ricevis bapton, kaj tute prifajfas pri religiaj aferoj.

Politikaj partioj faras samon.

Preskaŭ certe multaj institucioj faras tion.

Inter trompantoj, la sola maniero travivi estas trompi.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-08-11 13:30
Respondo al  mi mi

> Inter trompantoj, la sola maniero travivi estas trompi.

Mi tamen (naive?) esperas, ke la esperantistoj estas almenaŭ iomete malpli trompemaj ol la ĝenerala socio. Aparteni al trompema movado (kaj TEJO, bedaŭrinde, pli kaj pli similas al tia) ne estas inda celo.

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-11 18:05

Mi ne pridubas, ke TEJO-anoj ne estas trompemaj. Sed en la komedio pri la membrokvanto agas la estraranoj, kaj tiuj apartenas al alia kategorio.

Ŝaŭmvino intertempe verŝajne fariĝis eksmoda, do kion ili anstataŭe uzas por utiligi la subvencimonon? 🤔

leganto
leganto
2021-08-11 14:14
Respondo al  mi mi

Oni foje aŭdas tian rezonadon: honestuloj estas stultaj, ŝtelistoj estas ruzaj, trompitoj mem kulpas ĉar tro naivaj, ĉiuj ŝtelas do ŝtelistoj ne kulpas. Tiel rezonas trompistoj kaj ŝtelistoj por pravigi siajn fifarojn. Feliĉe justico ne rezonas tiel kaj krimo estas krimo, kaj kiam kaptitaj krimuloj estas punitaj.

Justin Case
Justin Case
2021-08-16 20:14

Ni revenas al la epoko de romia imperiestro Klaŭdio. Nur ne facilas scii kiun rolon havas TEJO kaj kiun havas UEA, kiu rolas Mesalino kaj kiu rolas Escila.