Muzikalo kronis la unuan postpandemian IJK

La unua ĉeesta IJK post 2019 ĵus okazis en Westelbeers, Nederlando. 233 partoprenantoj kun la averaĝa aĝo de 32 jaroj venis el 30 landoj. Libera Folio petis la ĉef-organizanton, Rogier ”Roĉjo” Huurman, rakonti pri la renkontiĝo.

La muzikalaj aktoroj, aŭtoroj, teknikistoj kaj reĝisoro dum la IJK. Foto de Ivo Miesen. Pliaj fotoj videblas en lia reta albumo.

Libera Folio: Ĉu estis malfacile organizi la unuan IJK post la pandemio?

Rogier Huurman: – Dum la plejparto de la organizado ni ne rimarkis la pandemion. Ni havis en la teamo kelkajn diskutojn pri vakcinaj kaj maskaj reguloj. Jam frue ni decidis, ke ni volas ke la partoprenantoj estu vakcinitaj. Ĉar tio estas senpaga kaj facila paŝo, kaj multe malpliigus riskojn pri infekto kaj okaze de infekto.

– Kiam ni unuafoje klare difinis la regulon, kelkaj homoj plendis, ĉar ili ne estis vakcinitaj kaj ne volis vakciniĝi. Al tiuj homoj ni proponis pli kostan alternativon: ili antaŭe faru PCR-teston. Finfine kelkaj homoj ne venis pro niaj reguloj, kiuj estis pli striktaj ol la postuloj por eniri Nederlandon tiumomente, sed ni opinias ilin taŭgaj por tiom proksima kaj laciga renkontiĝo.

– Surloke estis laŭ nia scio unu kronvirusa malsaniĝo. La trafito eble kaptis la viruson antaŭe, kaj ŝi memstare decidis vojaĝi hejmen tuj post la pozitiva testrezulto. Unu organizanto maltrafis la plejparton de sia propra IJK pro pozitiva testrezulto (kaj malsaniĝo) la vesperon antaŭ IJK, sed bonŝance li resaniĝis kaj post la rekomendata atendodaŭro povis ĉeesti la lastan nokton. Se iuj aliaj homoj malsaniĝis dum la IJK, ne estis multaj kaj ne danĝere.

Kiuj estis la sukcesoj de IJK 2022?

Rogier Huurman.

– Laŭ miaj impresoj kaj la reagoj de partoprenantoj la vespera programo kaj la kongresejo estis grandaj sukcesoj. Kiam NEJ-anoj unuafoje alvenis al la loko, ni tuj vidis, ke ĝi povas gastigi bonegan IJK-n. Ĝi estas tre spaca, kun loko por promeni, tendumi, kaj lago por naĝi, sed ĉiuj ĉefaj konstruaĵoj staras tre proksime: oni povas iradi inter diskejo kaj trinkejo en unu minuto, kaj multaj homoj profitis de tio. La ĉambroj ne estis plej luksaj, kaj la kelkpersonaj ĉambroj rapide forvendiĝis, sed loko kun pli luksaj ĉambroj estus ekster IJK-buĝeto. Sed en bona IJK oni venas al la ĉambroj nur por dormi, kaj eĉ tion malmulte.

– Laŭ niaj statistikoj 25% de ĉiuj partoprenantoj indikis, ke ili estas novuloj. Do ni certe atingis multajn novajn homojn. Ni havis novulan programon en la unuaj tagoj, kurson por progresantoj, kaj Agata planis la tagan programon tiel, ke ĉiam estu iu programero, por kiu ne necesas alta lingvokompreno. Estis familioj kun infanoj, estis junuloj, kvazaŭjunuloj, mezaĝuloj, kaj vizitis diversaj maljunuloj, do mi pensas, ke ni proponis sufiĉe malferman kaj varian kongreson.

– Ni provis kelkajn novajn aferojn en tiu ĉi IJK, kiel fulmvico en akceptejo (por tiuj, kiuj jam antaŭe ĉion pagis kaj aranĝis), temaj diskejoj, junulara movada foiro, nokta fritado kaj integritaj karavanoj. Laŭ mi ĉiuj el ili estis sukcesaj, kaj ni rekomendos ilin al sekvaj teamoj en la Kongresa Komisiono de TEJO.

Kiuj aferoj povus esti pli bone faritaj?

– En la manĝejo ni pendigis grandan paperon kun tri kolumnoj: ”Laŭdoj”, ”Plendoj” kaj ”Plendoj pri manĝo”. Ĉiuj tri kolumnoj tute pleniĝis dum la semajno. Kvankam neniu mortis pro malsato, ni ne sukcesis kontentigi homojn per la manĝo, precipe en la unuaj tagoj. La vespermanĝo estis varma supo kun pano kaj ŝmiraĵoj, sed pro miskomunikado la porcioj estis komence tro malgrandaj kaj la vicoj longaj.

– La situo de la kongresejo havis alian malavantaĝon: ni tute ne estis videblaj por la ekstera mondo, krom dum la ekskursoj. Neniu ekstera foiro aŭ urba promenado okazis. Krome nia landa sekcio NEJ ne estis aktiva dum la pandemio krom pri organizado de IJK-j, kaj nia antaŭe planita varbado en Nederlando inter lernantoj kaj studantoj tute ne okazis. Finfine ne estis multaj nederlandanoj en la nederlanda IJK, kaj mi vere bedaŭras tion.

– Finfine okazis en tiu ĉi IJK, kiel en plej multaj IJK-j, kelkaj kazoj de seksĝenado. Ni ne bezonis forsendi partoprenanton dum la IJK, sed unu kongresano pro malsekura sento petis kaj ricevis alian ĉambron. Ankaŭ unu aliĝinto estis jam antaŭ la kongreso forbarita pro sendo de minacoj al aliaj. Mi ĝojas, ke TEJO dum la komitatkunveno decidis krei laborgrupon por prevento kaj punado de ĝenado, ĉar ni bezonas daŭripovan, efikan kaj justan solvon por la neeviteblaj kondutaj problemoj inter nekonataj junuloj, eĉ se ili estas esperantistoj.

TEJO ricevis subvencion por organizi muzikalon dum la kongreso, kiuj estis la defioj kaj sukcesoj de la projekto?

– La ĉefa defio estis malaliĝoj: kelkaj muzikalanoj tamen ne povis veni al la IJK, unu el ili eĉ lastmomente pro malsaniĝo. Ni difinis rezervajn aktorojn por ĉiu rolo, sed tiom da ŝoviĝoj preskaŭ rompis niajn kapojn. Alia obstaklo estis horzonoj: kun unu aktoro el Novzelando, du el Ameriko kaj la resto el Eŭropo trovi taŭgan horon por kune rete ekzerciĝi vere malfacilis. Niaj aktoroj multe laboris por lerni siajn frazojn jam antaŭe (aŭ foje nokte dum la kongreso), por laŭeble efike uzi la tempon surloke.

– Kaj laste, ni longe ne sciis, kiel sukcese registri la sonon de tiom da aktoroj samtempe. Ni esploris pri porteblaj mikrofonoj, sed finfine niaj sonteknikistoj Melono kaj Giovanni kreis solvon kun mikrofonoj ĉirkaŭ la tuta scenejo. La subvencio tre helpis tie, ĉar ĝi pagis por la plej bona sonteknika ilaro en multaj jaroj.

– Kaj la rezulto? Multaj kongresanoj vidis kaj aŭdis iom el la preparoj, sed laŭ mi ĉiuj estis trafitaj pro la altkvalita prezento. De la komenco ĝis la fino ĉiu restis en sia seĝo kaj neniu fuĝis al la trinkejo, kiel dum koncertoj foje okazas. Nia ĥorestro Linda liveris harmonian spektaklon de la unua ĝis la lasta noto, niaj reĝisoro kaj helpantoj planis plej bonan uzon de la malgranda scenejo por ĉiuj 15 aktoroj, kaj la publiko ridadis pri la multegaj aludoj al nia propra tradiciaro de junularaj Esperanto-renkontiĝoj.

Robert Nielsen

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2022-09-01 10:40

Tio estis vere bona IJK kun elstara spektaklo! Koran dankon al la organizantoj de la kongreso kaj apartan gratulon al ĉiuj kreintoj de la muzikalo!

blahma
2022-09-01 11:32

Gratulon al la Huurmann-teamo kaj la tuta LKK! Cxar ili sukcesis organizi kongreson lauxraporte agrablan kaj egalan lauxnombre al tiu antauxpandemia, kaj ecx en loko kiun ili sukcesis teni (kun plu akcepteblaj prezoj) dum la tuta pandemio. Kiel mi spertis, tio ne facilas. Kaj dankon pro la rapida raportado cxi tie kaj en Vikipedio.

ntakirutimana
ntakirutimana
2022-09-01 14:55

Gratulon al TEJO, mi cxiam diras ke junuloj sxangxos la mondon, kaj certe jes. Jen belega kongreso post la pandemio.
TEJO en 2017 venis al Afriko kaj afrikaj junuloj partoprenis kaj vidis al kio similas IJK, sed nun kun UK en Tanzanio eklevigxas kontrauxaj vocxoj fare plenkreskuloj, kiuj cxiam volas resti en sia konforta zono. Mi petas al TEJO instrui al UEA kiel inkluzivigi cxiujn, kaj ankaux dividi spertojn pri kiel ili organizis la unuan IJK-n en Togolando.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-09-01 21:20
Respondo al  ntakirutimana

Vi parolas pri “inkluzivigi ĉiujn” sed samtempe defendas UK-on en lando kie gejoj atakiĝas kaj riskas dumvivan enkarcerigon.
Via konduto egalas al tiu de rasistoj.