Nobelo aŭ stultaĵo?

Ĉu kandidatigi por literatura Nobelpremio E-lingvan verkiston aŭ ne kandidatigi? Tio estas la demando.

Debatoj pri kandidatigo de iu esperantlingva verkisto por la literatura Nobel-premio de tempo al tempo plivigliĝas, sed preskaŭ tuj ree ĉesas. Carlo Minnaja atentigas, ke UEA apenaŭ kredas je sukceso de simila kandidatigo. “Mi persone opinias, ke estas pli bone apogi kandidaton proponitan de tiuj, kiuj ion faras, ol fari nenion entute”, – skribas Minnaja por LF.

En La Ondo de Esperanto aperis intervjuo kun Sten Johansson pri la esperanta literaturo, konekse al la mencio pri Nobel-premio. Lia respondo esencas tiel: “kandidatigi esperanto-verkistojn al Nobel-premio estas stultaĵo”.

Ni startu de baza demando: ĉu la esperanta popolo strebu al rekono de nia lingvo kiel arta esprimilo tra la Nobel-premio pri literaturo, samkiel ĝi ja strebis al la rekono de ĝiaj atingoj en la kampo de intelektaj interŝangoj tra la agnosko de Unesko? Se la respondo estas nea, ĉar la Nobel-premio ne estas fidinda kiel akreditanto de literaturaj valoroj, jen finita afero. Se la respondo estas nea, ĉar la esperantistoj ĝenerale opinias, ke la verkado en esperanto ne estas sufiĉe altnivela, tio stimulas komenton. Johansson pluas dirante, ke estas jam sufiĉe mirinde, ke ekzistas esperantlingva literaturo. Nu, la lingvo ekzistas jam dum kvin generacioj: ke tiom da uloj sukcesis produkti literaturon, estas ordinare, estus ja miriga la malo.

Dum tro bombastis la fiero de Auld, ke la nivelo de nia literaturo estas samnivela kun tiu de “la” (kiuj?) etnaj lingvoj, tamen estas nekontesteble, ke ekzistas unuopaj juveloj, kaj ke ekzistas verkistoj, kiuj, malgraŭ la asfiksia kaj fakte sentantiema merkato, digne tenus sian lokon apud jamaj Nobel-laŭreatoj. Tial primeditiga estas la pozicio esprimita de pluraj lingvo-centroj ene de la internacia, pli ol centlingva, PEN: la Nobel-komitato ne sufiĉe atentas la minoritatajn kaj diasporajn lingvojn. Fakte la diktatoreco de malmultaj “grandaj” (fakte nur eŭropaj) lingvoj, kiuj havigas trikvaronan plimulton de la ĝisnunaj pli ol 110 premiitoj, estas diskriminacia, kiel cetere ĝi estas diskriminacia kontraŭ la ĉina, kiu ĝis nun ricevis nur du Nobelojn.

Antaŭ pluraj jardekoj la posedanto de eldonejo, kiu nun estas la plej altprocenta distribuanto de libroj en Italio, verdiktis “Ne eblas esti granda poeto bulgara”. Per tiu diro li celis, paradokse, ke se ne estas sufiĉa aĉetanta publiko, la koncepto mem de “granda poeto” krizas, kaj tio evidente dependas de la disvastigiteco de la lingvo. Akcepteble, laŭ ekonomia vidpunkto. Sed la juĝkriterio por literatura premio devus esti alia: kiom profundaj estas la emocioj kiujn verkisto vekas en la unuopa leganto, senkonekse kun la nombro de la aliaj unuopaj legantoj? Ja, emocioj varias laŭ la leganto kaj laŭ la tempoj; kiu ne spertis la katastrofon de la unua mondmilito, povas indiferenti ĉe la romanoj de Baghy, kiu nur en lernejaj tekstoj legis, ke okazis peza kolonia subpremo, povas seninterese gapi ĉe la romanoj de Steele, kiu ne havas tuthomaran perspektivon povas rigardi kiel kuriozaĵon la eposojn de de Kock aŭ de Montagut. Kiu ilin ne legis, ĉar ili apenaŭ eliris el la esperantlingva kokono, ne estas en la kondiĉo juĝi.

Tial estas esence traduki ne ja al esperanto, sed el ĝi; ni bezonas konvinki la mondon ne pri tio, ke en esperanto oni povas diri ĉion, sed ke oni povas diri ion kulture valoran, kiel proklamas la plu aktuala deklaracio de Raŭmo de antaŭ jam preskaŭ kvardek jaroj. Se ni kredas, ke esperanto ne estas nura “mensogo sorĉe brila”, sed ja portanto de kulturaj kaj artaj valoroj, tial la aspiro al agnosko tra Nobel-premio estas tute legitima. Mi mem estas juĝanto en tutnacia itala konkurso en kiu mi devas legi pli ol cent librojn jare, do iujn ĝeneralajn parametrojn pri literatura valoro kaj juĝkapablon mi ja posedas.

Kiun ni kandidatigu? Inter la movadanoj estas amaso da unuopaj personoj kaj institucioj kvalifikitaj por prezenti kandidatojn, sed neniu moviĝas tiucele. La Esperanta PEN-centro, ekzistanta de 1991, kiu regule havas dumonatan revuon, jarkunvenojn, estrarelektojn kaj partoprenas en la internaciaj PEN-kongresoj, havas du-ŝtupan elektometodon, kiu kondukis, post la morto de Boulton, al la kandidatigo de Silfer, cetere populara en la internacia PEN. La prezidanto de la Akademio Literatura de Esperanto (ALE), fondita en 2008, deklaris, ke li ĉiujare konfirmas kandidatigon de Ragnarsson (parenteze dirite: la ALE-membrolisto registras, kvazaŭ vivantojn, ses jam forpasintojn, do ĝisdateco verŝajne problemas).

UEA startigas neniun kampanjon tiucelan, malgraŭ ke la Belartaj Konkursoj pintas ĉe la kongresoj; evidente ĝi ne kredas sufiĉe je agnosko de la literaturaj valoroj de Esperanto tra la Nobel-premio, alie ĝi nomumus komisionon, kiu zorgu pri kandidatigo per esplorado de bibliografioj, enketo, kolekto de proponoj, kribro, diskutado, fina decido kaj redakto de vivpriskribo. Tial mi persone opinias, ke estas pli bone apogi kandidaton proponitan de tiuj, kiuj ion faras, ol fari nenion entute. Ja la nura kandidatigo, eventuale eĉ pli ol unu, kio montrus vivantecon de nia literaturo, sendube estas minimume vitrino kaj signo, ke ni kredas (kaj fieras) pri ĝi; kial rezigni aŭ eĉ defetisme desuprece (kaj supraĵece) deklari ĝin stultaĵo?

Carlo Minnaja

31 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tjeri
2018-11-29 14:56

Ankaŭ por la “Ora klaŭno” de la Internacia Cirko-festivalo, ni povas trovi taŭgan kandidaton en Esperantio…

Muzikumejo
Muzikumejo
2018-11-29 15:57

Tial estas esence traduki ne ja al esperanto, sed el ĝi…

Mi ne povas ne kunsenti. Fakte, el muzikumejo, ni instigas homojn traduki la subtekstojn por fari niajn muzikfilmetojn pli spektindaj kaj ĝuindaj de neesperantistoj.

Dieter Rooke
2018-12-03 14:12

Chu vere estas grava la jughkriterio : emoció che la legantoj?

Chu vere jurio kalkulos la larmojn kaj ridon, korbatojn kaj shviton ?

Michel
Michel
2018-12-03 16:51

Persone, mi ne diras kiel Sten ke estas stultaĵo. Tamen, kompare al la tuta mondo, kiom da homoj kapablas legi kaj aprezi esperantajn verkojn!!! Ĉu famkonata verkisto ekzistas esperante?? Ĝis nun mi ne trovis!! Eble mi malbone serĉis!! Libro kiu kaptas la leganton ĝis la fino, en esperantio mi ankoraŭ serĉas ĝin!! Laŭ la ŝerca formulo, en Esperanto, ekzistas pli da verkisto ol da leganto!!! Tamen Carlo pravas, ni ne devas rezigni nin!!!!

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2018-12-03 22:27
Respondo al  Michel

> Libro kiu kaptas la leganton ĝis la fino, en esperantio mi ankoraŭ serĉas ĝin!!

Mi ja trovis. Ekz. “Mi stelojn jungis al revado” de Bronŝtejn aŭ “Sed nur fragmento” de Steele.

carlo minnaja
carlo minnaja
2018-12-04 0:43
Respondo al  Michel

“Famkonata” verkisto ekzistos neniam dum esp-istoj estas malmultaj, malmulte legas, malmulte aĉetas, malmulte tradukas el e-o kaj tiel malmulte kreas “famon”. DA tradukindaj verkoj, kiuj kaptas la leganton ĝis la fino ja estas: romanoj de Raymond Schwartz, Teodor Ŝvarc, Nemere (pluraj), Steele (pluraj), Bronstejn, Stimec, Baghy, Szilagyi, Elgo, “Ĉu”-libroj

Michel
Michel
2018-12-04 12:23
Respondo al  carlo minnaja

Jes vi pravas Carlo, ekzistas famaj aŭtoroj en esperantio!! Mi legis multajn romanojn kaj eseojn, sed la preciza punkto kiu faras la diferencon, malfacilas trovi tiun perlon!! Same en mia kaj viaj denaskaj lingvoj!! En la listo ili famas por esperantistoj, nur por esperantistoj!!

Michael Kent Jones
Michael Kent Jones
2018-12-04 14:16

“Konkursoj estas por ĉevaloj.”

Lee Miller
Lee Miller
2018-12-10 23:53

Eble oni devus levi la demandon, ĉu ĉiuj verkoj de Sten Johansson estas originalaj, aŭ ĉu foje okazis plagiato.

Mi unufoje proponis kelkajn el liaj rakontoj al lernanto, klera verkisto en la angla, kaj tiu tuj revenis al mi kaj diris “Ho. Tiuj ĉi rakontoj jam troviĝas delonge en angla literaturo”.

Oni bone kribru tiajn aferojn, antaŭ ol proponi por Nobel-premio.

carlo minnaja
carlo minnaja
2018-12-11 9:20
Respondo al  Lee Miller

Unu hirundo printempon ne alportas; ekzistas multaj sendubaj originalaĵoj en Esperanto; ke iu verkisto inspiriĝis al aliaj literaturoj estas normale (plagiato ja ne); sed unuopaj kazoj ne tuŝas la ĉefan demandon: ĉu iuj E-verkistoj indus je Nobel-premio tial, ke ili priskribis nian kulturon de paco, kontraŭmilitan, de internaciismo, de respekto al aliaj? Laŭ mi jes: el la nunvivantaj minimume Stimec, Steele, Nemere. Bedaŭrindas, ke eĉ inter ni esp-istoj ili estas malmulte legataj. Ni legu ilin pli multe, recenzu, komentariu kaj ĉefe diskonigu eksteren tradukante el ili al naciaj lingvoj

Krizipo
Krizipo
2018-12-11 10:04
Respondo al  Lee Miller

Aserto de plagiato estas serioza akuzo. Bonvole indiku la koncernajn verkojn, ke la publiko povu prijuĝi vian akuzon kaj Sten Johansson povu defendi sin.

Lee Miller
Lee Miller
2018-12-13 1:25
Respondo al  Krizipo

Mi neniun akuzas aŭ akuzis. Mi nur raportis ion, kio okazis.

Miaŭ
Miaŭ
2018-12-19 17:04
Respondo al  Lee Miller

Vi responsas pri kontrolo de la onidiroj, kiujn vi aŭdas. Kaj se vi senkontrole pasigas misinformon al aliaj, vi kunkulpas pri ĝia disvastiĝo. Tion oni nepre sciu en nia epoko…

Miaŭ
Miaŭ
2018-12-19 16:59
Respondo al  Lee Miller

Ĉu vi certas, ke tiu “klera verkisto” ne simple agis supere pro malestimo de Esperanto? Estas ofta fenomeno, ke homo malbone taksas la efektivan kvaliton de verko pro biaso, ĉu socia aŭ persona. Vidu, ekzemple, la percepton de multaj maĉistoj, ke virinoj ne povas esti komikaj.

Ja ne ekzistas tute originala literaturo; Ŝakespiro, Danto k.c. ĉiuj forte dependis de antaŭaj verkoj, kaj la plej fruaj verkistoj konataj dependis de ekzistanta tradicio. Sed plagiato estas alia afero. Ankaŭ mi scivolas, kiel Krizipo, ĉu tia akuzo povas esti pruvita. Alie povus temi pri apartaj normoj inter la du lingvoj, bazitaj sur estimo de la lingvo anstataŭ kvalito de la verko.

Lee Miller
Lee Miller
2019-01-03 0:16
Respondo al  Miaŭ

Do, mi simple rekte diros: Sten Johansson multe kontribuis al populara literaturo en Esperantujo, sed nenio en lia verkaro, laŭ mia taksado, meritas Nobel-premion.

Se William Auld ne sukcesis, Sten Johansson certe ne sukcesos.

Estus pli bone, se la Esperantistoj rezignus pri tiaj revoj.

Krizipo
Krizipo
2019-01-03 9:28
Respondo al  Lee Miller

Neniu proponis Sten Johansson por Nobel-premio. Li eĉ mem opinias: “kandidatigi esperanto-verkistojn al Nobel-premio estas stultaĵo”. Do, pri kio vi babilas?

carlo minnaja
carlo minnaja
2019-01-03 21:42
Respondo al  Lee Miller

Ekzistas pluraj aliaj pli taŭgaj ol Johannsson (Steele, Nemere, Bronŝtejn nur por menci tri); la demando estis ne ja ĉu Johansson taŭgas (li simple estis la ĉefartikolinto kiu stampis “stultaĵo” la sinceran kaj tute ne maltaŭgan serĉadon pri taŭga kandidato), sed ĉu ja tiu esploro estas stultaĵo. Mi insistas, ke ne.

Sten Johansson
Sten Johansson
2019-01-01 15:59
Respondo al  Lee Miller

Licxjo: nomu la rakontojn – la miajn kaj tiujn delongajn anglaĵojn, kiujn mi plagiatis.
Tiam ĉiuj povos kompari kaj konstati ke vi blagas kaj senbaze akuzas.

Lee Miller
Lee Miller
2019-01-03 0:05
Respondo al  Sten Johansson

Pri “La Ĉokolada Biskvito”, ekzemple:

https://www.snopes.com/fact-check/pinched-cookies/

Lee Miller
Lee Miller
2019-01-03 0:17
Respondo al  Lee Miller

Kaj jen, pri “Renkonto kun Boaco”:

https://www.snopes.com/fact-check/deja-roo/

Lee Miller
Lee Miller
2019-01-03 0:39
Respondo al  Sten Johansson

Eble mi diru, ke se mi ne estus komplete blokita de Sten Johansson en Fejsbuko, mi havus emon respondi. Sed kiam oni blokas alian, jen la fino de interkomunikado.

Sten Johansson
Sten Johansson
2019-01-05 0:41
Respondo al  Lee Miller

Kara “Licxjo”! Mi tute ne imagas, kiu vi estas. Vi ja aperas ĉi tie nur pseŭdonime.

En Facebook mi estas ano de grupo, kie ofte aperas terure vortlaksaj teduloj. Mi devis elekti aŭ bloki ilin, aŭ forlasi la grupon. Ĉar fojfoje aperas tie ankaŭ interesaj aferoj, mi elektis la unuan solvon. Tio estas ĉies rajto.

“La Ĉokolada Biskvito” kaj “Renkontiĝo kun Boaco” estas du ekzemploj de noveloj, kiuj baziĝas sur nuntempaj legendoj (aŭ “moderna urba folkloro”). Mi verkis ankoraŭ unu tian: “Biciklo de eterno”. Ankaŭ aliaj verkistoj kelkfoje uzis tiajn fontojn, ekz. Clelia Conterno Guglielminetti verkis novelon surbaze de konata legendo pri ŝtelita mortinta avino. Tute ne temas pri plagiato de ia ajn anglalingva literaturo. Temas pri literatura (humura) uzo de komuna kultura heredaĵo, proksimume kiel Boccaccio faris en Dekamerono, se vi pardonas la komparon. 🙂

Lee Miller
Lee Miller
2019-01-06 2:47
Respondo al  Sten Johansson

Mi akuzas neniun. Mi simple informas.

Mi kredas ke kaj William Auld kaj Sten Johansson brile kaj bone kontribuis al Esperanto-literaturo, kaj mi ĝuis la rakontojn kaj verkojn de ambaŭ.

Sed kiam temas pri “Nobel-premio de literaturo” . . . ni estu realismaj. Nek Auld, nek Johansson, nek Kalocsay, nek Baghy, nek Boulton, nek . . . nek . . . nek . . . havas la staturon por tia premio. Nia originala literaturo en Esperanto nutras la Esperantistojn, kaj foje nutras ilin tre bone. Sed ĝi ne rolas en monda literaturo.

Roland Schnell
2019-01-06 9:51
Respondo al  Lee Miller

Mil kisojn por la prava konstato! Kelkaj Esperantistoj nutras la ĥimeron, ke Esperanto esence kontribuas al la monda kulturo. De tempo al tempoj venas strangaj ideoj. Propono de UEA por Nobelpremio de Paco estas sur la sama nivelo.
Estas malmultaj tekstoj de Esperantistoj, kiujn oni povus rigard kiel kontribuo al aktualaj problemoj. Kutime Esperantistoj alvenas kun prokrasto de minimume 20 jaroj.
Tiuj, kiuj estas pli proksime al la realeco, estas malmultaj, ne kunlaboras inter si kaj estas ignorataj de la kutimaj informejoj. Foje oni miras malkovri iun en iu fora angulo de la reto.

Miau
Miau
2019-01-06 17:52
Respondo al  Roland Schnell

Certe ni ne estas la utopiaj savantoj de la mondo, kaj ni ja ofte tendencas al megalomania sinteno. Sed estus stulte diri, ke nia lingvo malmulte kontribuis al la monda kulturo – kia estus tiu kulturo sen la influo de Esperanto al Orwell kaj Tolkien? Kaj chu Esperanta kongreso ne ebligis la eskapon de Soros, grava financisto de tutmondaj politikaj movadoj? Chu Stalin, Hitler kaj Franco subpremis nin pro sendanghereco / malgraveco? Ni tute ne estas bagatela movado; tio estas stulta mito kredata de nesciuloj, kiuj ankau emas kredi, ke UN inventis Esperanton. Ni estu humilaj sed ne subtaksu nian movadon.

Roland Schnell
2019-01-06 21:06
Respondo al  Miau

Realismon mi petas. Ne temas pri subtakso, sed ne utilas, kredi je la mitoj, kiujn la propagandistoj de Esperanto plantas en la kapojn de la naivaj adeptoj.
Ekstere neniu kredas la fabelajn historietojn, kiujn vi alludas.
La kialoj de Hitler kaj Stalin estis bone kompreneblaj kaj logikaj. Esperanto ne estis la ĉefa argumento. Inter la linioj oni povas legio tion eĉ ĉe Lins, kiu havas monopolon en la analizo de ĉi tiu tempo. Monopoloj neniam utilas.

Sten Johansson
Sten Johansson
2019-01-08 0:13
Respondo al  Lee Miller

Licxjo: “Mi akuzas neniun. Mi simple informas.”
Se vi relegus vian unuan mesaĝon, vi vidus, ke vi akuzas min pri plagiato.
Se vi estus honesta, vi konfesus vian eraron kaj petus pardonon.
Jen mia lasta interveno ĉi-fadene.

Edmundo
Edmundo
2019-01-08 10:38
Respondo al  Sten Johansson

Mi kredas, ke mi legis alian version de “La ĉokolada biskvito” ankaŭ en Esperanto. (Ĉu de Lena Karpunina?) Mi mem unue aŭdis formon de la rakonto en la germana ĉirkaŭ 1988/1989, se mi ĝuste memoras. Eble estus utile, se aŭtoroj notus la fonton de tiaj rakontoj, kvankam notoj estas tedaj por la plej multaj legantoj kaj estas malfacile diveni, kio estas prinotinda por estonta, alilanda leganto.

Rilate nobelajn premiojn, mi notas, ke en 1953 la Nobel-premion pri literaturo ricevis … Winston Churchill. Laŭ mi, William Auld efektive estas pli bona verkisto ol Winston Churchill. Tamen, oni ĝenerale konsentas, mi esperas, ke la premio por Churchill estis hontinda eraro (iuspeca flatado al Nerono, aŭ minimume politika aserto anstataŭ serioza literatura pritakso).

Istvan Ertl
Istvan Ertl
2019-01-08 10:43
Respondo al  Edmundo

Nun necesus nur malkovri ke Churchill estis esperantisto…

ĵeromo vaŝe
2019-01-08 15:45
Respondo al  Edmundo

antaŭ jaroj amiko atentigis min pri ‘la fantoma petveturanto’ de j. brunvand ([en] https://en.wikipedia.org/wiki/Jan_Harold_Brunvand). tiu folkloristo kolektis multajn rakontojn, kiuj cirkulas en konversacioj, gazetoj, literaturo kaj nun interreto, kaj liaj libroj, kiuj estis destinitaj al la ĝenerala publiko, kontribuis siavice al ilia konateco.

laŭdifine la urba kaj egale la tradicia folkloro estas facile trovebla sed malfacile spurebla pro la multaj rerakontoj. oni eventuale povus referenci al la brunvand-aj aŭ similaj libroj.