Vi estas ĉi tie: Hejmo / Libera Folio

Libera Folio

de admin Laste modifita: 2005-10-26 16:30
Novaj artikoloj
Corsetti: "Ne ni devas honti" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-21 00:09
"Ne ni devas honti, sed tiuj, kiuj volas sklavigi la mondon", diras Renato Corsetti en nia intervjuo. Corsetti estas la sola kandidato por la posteno de prezidanto en UEA, kaj lia elekta programo laŭ li estas identa kun la celoj menciitaj en la statuto de UEA. La rezultoj de la nun okazantaj elektoj de B-komitatanoj laŭ li ne povos influi lian deziron iĝi prezidanto. "Mi ne kredas. Kiel tio povus okazi?" li miras. Mem Corsetti ne kandidatas en tiuj elektoj.
Jam mil voĉdonintoj en la elektoj de UEA de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-27 00:34
Unu monaton post la dissendo, pli ol mil voĉdoniloj pri Komitatanoj B de UEA revenis al la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ĝis la 15-a de junio alvenis 940 kovertoj, sed la nombro da balotiloj estas konsiderinde pli granda, ĉar multaj kovertoj enhavas pli ol unu balotilon. Oni taksas en la Centra Oficejo, ke almenaŭ 20 procentoj el la membroj jam voĉdonis.
Esperantisto en la eŭropa parlamento de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-28 12:23
La pola entreprenisto, ĵurnalisto kaj esperantisto Małgorzata Handzlik estis elektita ano de la eŭropa parlamento. Ŝi parolas Esperanton de dudek jaroj, kaj Esperanton parolas ankaŭ ŝia tuta familio. Ŝia edzo estas la konata "bardo sen barbo", Georgo Handzlik. En la Eŭropa Parlamento sinjorino Handzlik agos en la plej granda frakcio EPP, Eŭropa Popola Partio.
Ekster la getto: Esperanto ĉe Linguapax de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-10-27 21:47
Linguapax estas memstara instituto kiu laboras por lingva diverseco laŭ iniciato de Unesko. En la deka kongreso de Linguapax Esperanton reprezentis Abel Montagut, kiu prelegis pri la utilo de Esperanto por lingva diverseco, kaj Radojica Petrović, kiu prezentis plurajn aktualajn Esperanto-projektojn. "Ŝajnas, ke la ekstera scienca mondo estas pli malferma por Esperanto, ol la Esperanto-komunumo estas malferma al tiu mondo, nur necesas trairi la malfermitajn pordojn pli ofte kaj pli memfide", konstatas Radojica Petrović en sia artikolo.
Hamburgo el orienta perspektivo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-08 09:05
Jam dum tridek jaroj daŭras la diskutoj pri la Hamburga Universala Kongreso, kie Ivo Lapenna perdis sian postenon kiel la prezidanto de UEA. En sia nova libro Detlev Blanke traktas la temon el orient-eŭropa vidpunkto. Kun la permeso de la eldonejo ni aperigas koncizigitan version de la koncerna ĉapitro.
Ne ĉiuj forgesis la movadon malantaŭ la muro de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-17 23:23
Dek kvin jarojn post la falo de la muro, Detlev Blanke, unu el la plej aktivaj orienteŭropaj esperantistaj funkciuloj, publikigis libreton pri la movado sur la orienta flanko de la fera kurteno. Ulrich Becker, kiu siatempe laboris kun Blanke en GDREA, kaj nun kunlaboris pri la eldono de la nova libro, resume rakontas pri la libro kaj ĝia fono.
Libro pri infana balotrajto aperos esperante de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-06 17:40
La 28an de majo en la peterburga Domo de Ĵurnalistoj okazis prezento de la nova libro de sociologo Leo Semaŝko (Rusio) kaj Marta Devit (Usono). La 72-paĝa libro nomiĝas "Infana voĉdonrajto - ŝlosilo por solvi problemojn de la infanaĝo". La prezento estis dediĉita al la internacia tago de infan-protektado (1 jun). La libro baldaŭ aperos ankaŭ en Esperanto.
EU-kandidatoj en Finnlando favoras Esperanton de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-28 12:24
Finnlandaj kandidatoj en la eŭropaj elektoj estas modere favoraj al Esperanto, kaj opinias la egalecon de naciaj lingvoj grava. Tion montras enketo, sendita al kandidatoj. En Francio esperantistoj havas propran liston de kandidatoj. En pli ol dek landoj de la Eŭropa Unio esperantistoj aktivis lige kun la baldaŭaj elektoj al la eŭropa parlamento
Naŭ el dek volas pli da kandidatoj en UEA de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-04 15:51
La manko de alternativoj en la elekto de prezidanto de UEA ricevas fortan kritikon. En ankoraŭ funkcianta enketo de Libera Folio, 90 procentoj el la partoprenintoj opinias, ke devus esti pli ol unu kandidato. Ankaŭ Edwige Tantin-Ackermann, la ĉefa aktivulo de la elekta komisiono, opinias la proponon de sia propra komisiono nedemokratia.
Esperantomobilo fermita de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-05-31 12:16
Chuck Smith rezignis pri sia projekto "Esperantomobilo", kies celo estis aĉeti aŭton kaj ĉirkaŭveturi per ĝi, disvastigante Esperanton. "La revo estis bela, la laboro estis profesia, sed tamen la mono mankis", komentas Chuck Smith.
Kiu volas turni la fluon de riveroj? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-29 00:38
KOMENTARIO. Nia aŭtoro Maria Sandelin subite trovis sin en alia epoko, kiam ŝi sekvis lastatempajn diskutojn en esperantlingvaj forumoj. "Iuj homoj en nia tempo volas disciplini, korekti kaj puni tiujn kies amo fluas en 'malĝusta' direkto", ŝi skribas.
Sveda estraro juniĝis de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-05-25 11:55
Sveda Esperanto-Federacio, kiu kongresis fine de majo en la Esperanto-domo en Lesjöfors, draste malaltigis la mezuman aĝon de sia estraro. Estis novelektitaj kiel estararanoj tri junaj homoj kun ĵusa aŭ daŭra aktiveco en la junulara movado. La novaj estaranoj estas Sjoerd Bosga, antaŭa prezidanto de TEJO, Katja Ignatjeva, daŭre en la TEJO-estraro, kaj Fredrik Olofsson, pli frue estrarano de SEJU, organizo de la junaj svedaj esperantistoj. Franko Luin estis reelektita kiel prezidanto.(NUN)
La elekta komisiono havas gravan rolon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-05-24 22:11
Laŭ la regularo de UEA, la elekta komisiono havas ekstreme gravan rolon. Tamen ĉi-jare la komisiono mem ne sekvis la regularojn. Ni petis al Yves Bellefeuille, advokato kaj kandidato por la elekto de komitatanoj B, komenti la proceduron por la elekto de la estraro. Li ne opinias la nunan regularon tute demokratia.
Corsetti plu prezidos de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-05-26 13:04
Renato Corsetti kandidatas por dua periodo kiel prezidanto de UEA. Ne estas aliaj kandidatoj por tiu posteno. La estraron forlasos Chong, Gbeglo, Lipari kaj Tonkin. "Nia movado verŝajne ne estas preta por vera elekto-kampanjo kaj por konkuro interpersona", komentas Edwige Tantin-Ackermann.
Pri Esperanto sen iluzioj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-07-10 12:10
En la tre populara hungara taggazeto Népszabadság kun pli ol 600.000 legantoj aperis la 11-an de majo pensiga redakcia artikolo de Sándor Révész pri Esperanto kaj pri "la limoj de la racia funkciado de la mondo". Ni publikigas tradukon de la artikolo.
Agoj pri dokumento