Vi estas ĉi tie: Hejmo / Libera Folio

Libera Folio

de admin Laste modifita: 2005-10-26 16:30
Novaj artikoloj
Nova disko kun voĉoj de prezidantoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-07 19:18
UEA eldonis sian trian kompaktan sondiskon, ĉi-foje kun vortoj de diversaj prezidantoj de la asocio. Ni parolis kun la redaktoro de la serio Ziko M. Sikosek pri la nova disko, kaj pri pliaj eldonplanoj.
Lasta prepar-seminario por la IJK de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-05-06 09:23
La lasta preparseminario por la jubilea IJK (10-17 jul 2004) finiĝis la 3an de majo en la estonta IJKejo en Kovrov, Rusio. La partoprenantoj kontrolis la staton de ĉiuj ejoj kaj finkompilis la programon. La sekva vizito de organizantoj al la ripozejo 'Berjozka' okazos nur 1 semajnon antaŭ la IJK-60, kiam oni kontrolos realigon de ĉiuj interkonsentoj inter la LKK kaj estraro de 'Berjozka'.
Nova deficito atendas UEA-n de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-28 12:21
Ankaŭ venontjare UEA havos deficiton, konstatis la estraro en sia printempa kunsido. Planoj pri reta abono al la revuo Esperanto kaj pri reta aliro al la UEA-kontoj estis prokrastitaj. Ŝovita estis ankaŭ la inaŭguro de la UK: ĝi nun denove okazos dimanĉe.
Rekordaj deficitoj manĝas la kapitalon de UEA de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-05-04 22:27
Dum la lastaj jaroj la financoj de UEA estas rekorde deficitaj. La kapitalo reduktiĝis je centmiloj da eŭroj. En la buĝeto por 2004 jam ne eblos elspezi pli el la asocia kapitalo, kaj nun la komisiono pri financoj postulas tujajn reformojn.
Plena domo en malferma tago de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-27 22:41
Pli ol cento da gastoj ĉeestis la malferman tagon en la Centra Oficejo de UEA. Laŭ ĉeestintoj, la etoso estis varma, spite iom da kunpuŝiĝo pro manko de spaco kaj malagrabla vetero ekstere. La vendoj en la Libroservo estis preskaŭ rekordaj. Estis venditaj ankaŭ kelkaj ekzempleroj de la kongresa numero de Libera Folio.
Malferma tago kun konataj vizaĝoj de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-28 15:59
La malferma tago en la Centra Oficejo de UEA la 24-an de aprilo kolektis iom pli ol 70 vizitantojn, inter kiuj estis ankaŭ la estraranoj de UEA, kiuj kolektiĝis por la tujposta printempa estrar-kunsido. La kvanto de vizitantoj estis sufiĉe malalta, sed tamen ne rekorde tia. Kutime la kvanto de vizitantoj estas ĉiam malpli alta printempe ol aŭtune.
Kajto ricevis prestiĝan premion de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-27 15:01
La estraro de la Germana FAME-Fondaĵo ĉi-jare aljuĝis sian 9-an kulturpremion al la konata muziukgrupo Kajto. Tiel la unuan fojon muzikartistoj ricevas la premion kiu valoras 5.000 eŭrojn.
Libera Folio atingis novan rekordon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-23 10:32
La 20-an de aprilo Libera Folio superis sian ĝisnunan rekordon pri la kvanto de vizitoj en unu tago. En tiu tago nia retejo havis 325 vizitantojn, kiuj sume rigardis 831 paĝojn. La antaŭa rekordo estis 231 vizitoj en unu tago, kaj ĝi estis atingita la 12-an de aprilo 2003, kiam naskiĝis nia reta bulteno.
Buller: Ne vortojn, sed farojn! de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-20 15:08
Osmo Buller nun revenis al la Centra Oficejo kaj eklaboris kiel la ĝenerala direktoro de UEA kun kvinjara kontrakto. Laŭ li la situacio en la oficejo nun estas pli stabila ol antaŭ unu jaro, sed ankoraŭ multo lamas, li diras en ekskluziva intervjuo. Laŭ li, nun ne estas tempo paroli pri ŝanĝoj, sed pri stabiligo de la funkciado de la oficejo.
Ĉiuj povis legi direktoran poŝton de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2007-11-02 15:55
Grava breĉo en la komputila sekureco de la Centra Oficejo de UEA estis malkovrita la 14-an de aprilo. Montriĝis, ke kiu ajn deziranto dum du jaroj povis legi la retpoŝton adresitan al la ĝenerala direktoro de la asocio. Tamen laŭ la nuna direktoro, Osmo Buller, ŝajne neniu uzis la ŝancon.
Nuligis mil movadajn mankojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-16 22:42
Okaze de la morto de Adolf Burkhardt (1929-2004), Reinhard Haupenthal rakontas pri homo kun kiu li dividis komunajn idealojn kaj aspirojn.
Interreta seminario en Sarajevo de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-16 21:53
En Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino, de la 22-a ĝis la 28-a de marto okazis seminario de Esperanto@Interreto. Tridek naŭ partoprenantoj, el 16 landoj, partoprenis la seminarion, kiu temis pri interkultura lernado, projekt-mastrumado, kaj instruado de Esperanto. Je la fino de la semajno diversaj laborgrupoj kiuj formiĝis dum la semajno prezentis siajn projektojn, kaj la partoprenantoj jam ekplanis estontajn projektojn. (TEJO-aktuale)
Mark Fettes ricevis grandan subvencion de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-16 10:22
Kanada scienc-subtena instanco decidis doni grandan plurjaran subvencion al la konata esperantisto Mark Fettes, kiu esploras la klerigadon de kanadaj indiĝenaj lernantoj.
IJK 2005 okazos en Pollando de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-15 23:02
En sia lasta ret-estrarkunsido la TEJO-estraro decidis akcepti la proponon de la polaj junaj esperantistoj inviti la IJK-on al Pollando en 2005.
Forpasis Oszkár Princz de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-16 14:12
En Paska sabato forpasis Oszkár Princz, kiu dum pli ol tri jardekoj aktivis por Esperanto en Hungario kaj la tuta Mez-Eŭropo. De 1982 li estis organiza sekretario, sekretario kaj poste ĝenerala direktoro de HEA. Li estis proponita por honora membreco de UEA. Ni publikigas ampleksan nekrologon.
Agoj pri dokumento