Vi estas ĉi tie: Hejmo / Libera Folio

Libera Folio

de admin Laste modifita: 2005-10-26 16:30
Novaj artikoloj
Mortis Petko Arnaudov de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-14 12:04
Forpasis la elstara bulgara esperantisto Petko Petrov ARNAUDOV (1931-2004), multjara prezidanto de Esperanto-societo "Radio" (Pazarĝik), ĉefdelegito de UEA, prezidanto de Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj, redaktoro de "La Matematikisto", honora membro de la Asocio de Bulgaraj Matematikistoj kaj de Bulgara Esperanto-Asocio, aŭtoro de pluraj libroj.
Reta seminario unuafoje ekstereŭrope de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 23:04
Laborgrupoj, laborgrupoj, manĝpromenadoj kaj denove laborgrupoj... Tiel, en malmultaj vortoj, aspektis la seminario, kvina en vico de Esperanto@Interreto (E@I) seminarioj, ĉi-foje kun la temo ”Rete Lerni”, okazinta en Bostono, Usono, inter la 19a kaj 26a de aprilo 2003.
Retanoj realigas Revon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 23:00
Reta Vortaro (mallonge Revo) estas senpage uzebla komputila vortaro. La nomo jam esprimas ĝian koncepton. Ĝi estas ne nur konsultebla per Interreto, sed ankaŭ prilaborata de redaktantaro tra la reto. Reta Vortaro ĝi nomiĝas ankaŭ pro la multaj interligoj inter la artikoloj.
Hokan Lundberg volas rigardi antaŭen de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-11 15:01
Kiel la unuan inter la kandidatoj por la B-komitataneco de UEA ni intervjuas Hokan Lundberg. La ordo de la intervjuoj ne indikas ian preferon aŭ malpreferon, Hokan Lundberg simple estis la unua kiu respondis al niaj demandoj.
Jukka Pietilänen volas plibonigi komunikadon de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:46
La dua en nia serio de intervjuoj kun kandidatoj por la B-komitataneco de UEA estas Jukka Pietiläinen. Li estis la unua kandidato en la historio de UEA, kiu lanĉis sian kampanjon per publikigo de aparta retpaĝo. Li tamen ne longe restis la sola, tuj poste ankaŭ Slavik Ivanov informis pri sia kampanja paĝo. Jukka Pietiläinen opinias, ke mankanta komunikado estas problemo en UEA, kaj volas plifirmigi la Centran Oficejon.
Lee Chong-Yeong volas atingi internaciajn organizaĵojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:35
La tria en nia serio de intervjuoj estas Lee Chong-Yeong, antaŭa prezidanto de UEA. Li esperas, ke estontaj estraranoj kaj komitatanoj dediĉos almenaŭ unu horon tage al movada laboro kaj ne kverelos pri la pasinteco. Virinoj laŭ li jam havas sufiĉan rolon en la gvidaj organoj de UEA: "Inter la ok estraranoj de UEA, du estas virinoj, kaj ili plenumas gravajn rolojn kun laŭta voĉo." Por grandigi la membraron, Lee Chong-Yeong volas enkonduki senpagan retan membrecon.
José Antonio Vergara emfazas lingvajn homajn rajtojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:32
La kvara en nia serio de intervjuoj estas José Antonio Vergara, kuracisto el suda Ĉilio. Li volus alporti al la komitato de UEA la voĉon de la geografie kaj finance periferiaj komunumanoj kaj kontribui al la atingo de pli favoraj kondiĉoj por kunlaboro kaj toleremo ene de nia bunta komunumo, kies diverseco laŭ li estas tre valora kaj riĉiga.
Slavik Ivanov volas ke UEA estu pli travidebla de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:40
La kvina en nia serio de intervjuoj estas Slavik Ivanov el Peterburgo, Rusio. Li eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1996, kaj nur post du jaroj, kiam li ekhavis aliron al interreto, kontaktiĝis kun aliaj esperantistoj. Nun li multe laboras pri reta informado. Laŭ li la ĉefa problemo de UEA estas troa enfermiteco. "Mi volus, ke UEA estu multe pli travidebla kaj ankaŭ multe pli ofte sin montranta", li diras.
Yves Bellefeuille volas efike kaj akurate administri de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:38
La sepa en nia serio de intervjuoj estas Yves Bellefeuille, advokato el Kanado. Li esperas kuraĝigi la Komitaton dialogi kun la estraro kaj uzi siajn rajtojn rilate al la gvidado de la asocio, kaj ne nur pasive observi tion, kion faras la estraro kaj la Centra Oficejo. Yves Bellefeuille kandidatas ne nur por la komitato, sed ankaŭ por la posteno de ĝenerala sekretario en la nova estraro de UEA.
Diccon Masterman volas reklami nian produkton de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:24
La oka en nia serio de intervjuoj estas Diccon Masterman, brito loĝanta en Italio, novpensiita entreprenisto, iama piloto, oficiro, antaŭa estrarano de UEA, kaj antaŭa konstanta kongresa sekretario de UEA. Diccon Masterman volus koncentri la financajn rimedojn de UEA en havigadon de multe pli profesia, komerce orientita stabo en la asocio. La ĉefa tasko de tia stabo laŭ li estus krei pli fortan bazon de membroj. Diccon Mastarman kandidatas ne nur por la komitato, sed ankaŭ por posteno en la nova estraro de UEA.
István Ertl volas pli da demokratio kaj aktiveco de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-13 22:18
La naŭa en nia serio de intervjuoj estas István Ertl, hungaro kaj franco loĝanta en Bruselo kaj laboranta en Luksemburgo. Li estas antaŭa multjara redaktoro de la revuo Esperanto kaj kunfondinto de Libera Folio. Li lernis Esperanton pro akcidento okazinta en 1977, kaj nun volus aktivigi la komitaton kaj junigi la estraron de UEA.
Ĉu eblas komuniki en Esperantujo? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-30 22:02
Paroloj pri Esperanto kiel ”lingvo de paco kaj amikeco” kaj similaj kliŝoj nur fortimigas neesperantistojn kaj malfaciligas nian propran komunikadon, opinias nia aŭtoro Maria Sandelin
Ĉu du virinoj kun laŭtaj voĉoj sufiĉas? de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-06-30 22:09
Okaze de la internacia tago de virinoj nia aŭtoro Maria Sandelin esploras la rolon de la virinoj en la Esperanto-movado. Laŭ ŝi, strukturoj kiuj pluvivas en leĝoj, kutimoj kaj kapoj de homoj daŭre malfaciligas al ĉiuj virinoj, ankaŭ la saĝaj, agi socie kaj atingi gravajn poziciojn. La samaj strukturoj helpas al ĉiuj viroj, ankaŭ la malpli saĝaj.
Sveda koruso kantos esperante de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-12 22:28
Mandrak plu prezidos PEA de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-12 22:14
En Lodzo la 27-an kaj 28-an de marto okazis la landa Kunveno de Delegitoj de Pola Esperanto-Asocio. Al Lodzo alvenis 22 delegitoj de PEA. Krom delegitoj partoprenis ankaŭ 28 gastoj. Delegitoj krom la pritakso de la pasinta 3-jara funkciado de PEA kaj ĝia estraro proponis novajn taskojn kiujn la novelektita Ĉefa Estraro devus solvi en sia laboro. Polan Esperanto-Asocion daŭre prezidos Stanislaw Mandrak.
Agoj pri dokumento